Lodza geto (germane: Litzmannstadt Ghetto, jide: לאדזשער געטא; Lodĵer geto; ליצמאנשטאטער געטא; Licmanŝtoter geto) – juda geto ekzistanta en okupata de germanoj Lodzo (de aprilo 1940 nomata Litzmannstadt). En arkivaj dokumentoj oni povas renkonti mallongigitan formon L-stadt – Getto, de la urbo-mallongigo ĝenerale uzata de la germanoj, ekz. sur firmaaj presaĵoj.
La unua plene izolita de la urbo geto sur teritorio de okupata Pollando, la plej granda post Varsovia geto kaj unusola, kiu estis preskaŭ ĝis la fino de la germana okupado sur polaj teritorioj.
Historio
Formale la geto fondiĝis la 8-an de februaro 1940, finfine estis fermita kaj izolita de la urbo la 30-an de aprilo 1940. Unuavice oni enfermis judojn restantaj tiutempe lime de la urbo – ĉirkaŭ 140 mil personoj. Poste, en la jaroj 1941–1942, oni setligis tien judan popolon, unue de la Lodza Provinco, el likvidataj sinsekve getoj en aliaj urboj. Sekve, fine de 1941, ĉ. 5 mil ciganojn, en tio sintiojn de la aŭstra-hungara landlimo (tiel nomata Burgenland; novembro 1941) kaj fine, en la dua duono de la 1942, preskaŭ 20 mil judojn de Okcidenta Eŭropo (inter alie de Germanio, landoj de Benelukso kaj judojn de Prago). Rezulte, tra la geto trapasis pli ol 200 000 personoj.
Funkciuloj de la geto de la 23-a de junio ĝis la 26-a de oktobro 1942 konfiskis al judoj valoraĵojn je 586 mil markoj.
La 29-an de aŭgusto 1944 la geto, kie loĝis 160 mil judoj kaj 5 mil ciganoj, estis likvidita — en ĝi pro malsatego kaj malsanoj mortis 44 mil, ĉirkaŭ 80 mil germanoj forveturigis al koncentrejo Aŭŝvico, kie pli ol 60 mil oni mortigis per gaso.
Loĝantoj de la geto
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj