Miĥail Sergejeviĉ GORBAĈOV (ruseМихаил Сергеевич Горбачёв, [mʲɪxɐˈil sʲɪrˈɡʲejəvʲɪtɕ ɡərbɐˈtɕof], foje erare nomata Gorbaĉev en la okcidentaj amas-komunikiloj; naskiĝis la 2-an de marto1931 — mortis la 30-an de aŭgusto2022) estis rusa, kaj iama sovetia, politikisto kaj partia gvidanto. Li okupis diversajn partiajn postenojn dum 1966–1978 en la KPSU en la Stavropola regiono de Rusio. En la jaro 1978 Gorbaĉov fariĝis unu el la gvidantoj de la KPSU; komence ties sekretario kaj de marto 1985 ĝis aŭgusto de 1991 ties ĝenerala sekretario. En 1989 li estis elektita prezidanto de la Prezidio de la Supera Soveto de USSR kaj en 1990 la unua kaj sola Prezidento de USSR, ĝis 1991, kiam puĉantoj rabis lin kaj lian familion dum feriado en Krimeo. La kontraŭpuĉa enpotencigo de Jelcin signifis la finon de la Unio.
Gorbaĉov estas la iniciatinto de la perestrojko (laŭvorte – transformado de la socio) kaj glasnost ("voĉebleco"), kies logika postsekvo estis la disfalo de la komunisma sistemo kaj de USSR. Do estas ĉefe danke al li, ke rusianoj hodiaŭ rajtas havi pasportojn kaj vojaĝi al eksterlando.
En 1996 li partoprenis prezidentan baloton, sed ricevis nur 0,51% de la voĉoj. La 16-an de februaro 2011, li forte kritikas la Kremlon, ĉar tiu malpermesis al li krei novan socialdemokratian partion en Rusio. Rimarkoj pri kiuj li ankaŭ raportas en la filmo dediĉita al li: Miĥail Gorbaĉov, Simplaj Konfidoj[1].
Dum lastaj vivojaroj li plurfoje alvokis al restarigo de dialogo inter Rusio kaj okcidentaj landoj. Li plurfoje kritikis prezidanton Vladimir Putin pro lia aŭtoritata regmaniero, sed samtempe agnoskis ke li estas la plej populara rusia politikisto kaj havas amasan popolan subtenon. En 2014 li bonvenigis revenon de Krimeo al Rusio, pro kio al li estis malpermesita eniro al Ukrainio.
Ekde 2020 li konstante troviĝis en la Centra Klinika Hospitalo sub observado de kuracistoj, regule trapasis sangodializon kaj aliajn medicinajn procedurojn.
Oni forte kritikis, ke sub lia regado la Ruĝa Armeo dum januaro 1991 mortigis civilulojn, kiuj manifestaciis por la sendependeco de Litovio. Lia rolo kaj liaj povoj en tiu afero ne estas klaraj.
Vaste konsiderata unu el la plej signifaj figuroj de la dua duono de la 20-a jarcento, Gorbaĉov restas temo de konflikto. Ricevinto de vasta gamo de premioj - inkluzive de la Nobel-premio pri paco (1990) - li estis vaste laŭdata pro sia ĉefa rolo en la fino de la Malvarma Milito, limigo de la misuzo de la homaj rajtoj en Sovetunio. Li ankaŭ toleris ke falis la marksismo-leninismaj registaroj en orienta kaj centra Eŭropo kaj ke Germanio reunuiĝis[2]. Male, en Rusio oni ofte kritikas lin pro tio, ke li ne haltigas la sovetian kolapson, evento, kiu kaŭzis malpliiĝon de la tutmonda influo de Rusio kaj ekigis ekonomian krizon.
Fondaĵo Gorbaĉov
Post la divido de Sovetunio, li kiel eks-prezidento kreis la Fondaĵon Gorbaĉov por esplori pri la socia, ekonomika kaj politika esploroj rilate al perestrojka, kies prezidanto estas li mem. La temoj de liaj paroladoj kaj prelegoj inkluzivas problemojn de tutmondiĝo kaj internacia sekureco, kontraŭbatalado de malriĉeco kaj postrestanteco, naturmediaj defioj inkluzive de la konservado de la akvoresursoj de la planedo, ekonomia kunlaboro, la estonteco de demokrata Rusio, perspektivoj de eŭropa unueco, kaj aliaj[3].
La ĉefaj celoj de la Fondaĵo estas:
internacia kompreniĝo,
antaŭenigi pacon en la mondo (inkluzive pacoesploradon),
la batalo kontraŭ malriĉeco,
junularaj interŝanĝoj, edukado kaj trejnado,
humanitara helpo (precipe en la medicina kampo, ekz. pri leŭkemio)
(eo) Hans Modrow, Survoje por progreso. Renkontiĝoj de diplomato, Sovetio, Gorbaĉovo, Ruslando kaj Latinameriko. Elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, MAS, 2016, 124 p., ISBN 978-2-36960-057-2