La nomo "Kamboĝo" venas de la antikva Kmera Imperio de Kämbuja aŭ Kambujadesa. Kambuja samtempe venas de la lingvo sanskrito, de aborigena tribo el Hindio kiu adoptis la nomon de ĝia fondinto, Kambu Svayambhuva. La hindia influo komenciĝis en la 1-a jarcento, danke al la mara strategia pozicio de la lando inter ĝi kaj Ĉinio. La plej influa kasto estis la de bramanoj aŭ sacerdotoj kiuj adaptis la hindan terminaron al la kamboĝa kulturo. La nomo en Esperanto kaj en multaj aliaj lingvoj por "Kamboĝo" venas de la franca Cambodge, kiu venas de Kambuja.
Ekde la sendependiĝo de la lando en 1953, la oficiala nomo multe ŝanĝiĝis dum pluraj fojoj:
Kamboĝa Ŝtato (L'État du Cambodge, en la franca, Roet Kampuchea, en la kmera) inter 1989 kaj 1993.
Kamboĝa Reĝlando post la reentroniĝo de la monarkio en 1993.
Kampuchea estas la plej vaste uzata nomo inter la kmerlingvaj kamboĝanoj. Inter aliaj nomoj por nomigi la landon estas Srok Khmae (Kmera Ŝtato aŭ Kamboĝa Ŝtato) kaj Prateh Khmer (Kmera Nacio aŭ Kamboĝa Nacio).
Geografio
La Anama Montaro (franceChaîne annamitique; laŭeພູ ຫລວງPhou Luang; vjetnameDãy (núi) Trường Sơn) estas montaro de orienta Hindoĉinio. Ĝi etendiĝas proksimume 1100 km tra Laoso, Vjetnamio, kaj malgranda areo en nordorienta Kamboĝo. Plej el la krestoj estas en la Laosa flanko.
Historio
La kmera popolo estis inter la unuaj aziaj popoloj kiuj akiris la politikajn ideojn kaj politikajn instituciojn de Hindio, samkiel la kreado de centralizitaj regnoj kiuj kovris vastajn teritoriojn.
La unua konata regno en la regiono, floris inter la 5-a kaj 6-a jarcentoj. Estis anstataŭita de Chenla, kiu kontrolis grandajn regionojn de la nuntempaj Kamboĝo, Vjetnamio, Laoso kaj Tajlando.
Kmera Imperio
La ora epoko de la kmera civilizo estis la periodo inter la 9-a kaj 13-a jarcentoj. En tiu momento la reĝo Kambuya kiu donis sian nomon al Kamboĝo, regis sur vastaj teritorioj ekde la regiona ĉefurbo Angkor ĝis la kamboĝa okcidento ĉe la bordoj de rivero Mekongo.
Komence de la 13-a jarcento Kambuya atingis sian politikan kaj kulturan pinton. Krom la nuntempa teritorio de Kamboĝo, ĝia teritorio ampleksis la orientan regionon de Tajlando, la sudon de Laoso kaj la sudan parton de Vjetnamio ĝis la antikva Ĉampa Reĝlando.
La lando suferis ĉar najbaraj popoloj (ĉefe la siamanoj kaj la ĉampaanoj) agresis kontraŭ ĝi. Okazis interdinastiaj kvereloj kaj la laŭgrada ŝprucsistema kadukiĝo de kiu dependis la rizproduktado. La angkora monarkio postvivis ĝis 1431, kiam la tajoj kaptis la urbon kaj la kmera reĝo forfuĝis al la sudo de la lando.
La periodo inter la 15-a kaj 16-a jarcentoj estis konstanta dekadencon kune kun teritoriaj perdoj. Tamen, Kamboĝo ĝuis mallongan prosperan periodon dum la 16-a jarcento danke al la konstruado far la reĝoj de la ĉefurboj en la sudoriento de Tonlé Sap, kio impulsis la komercadon kun aliaj aziaj regionoj. Dum tiu periodo la lando estis unufoje vizitata de la aventuremuloj kaj misiistoj el Hispanio kaj Portugalio.
La taja konkerado en 1594 markis la falon de la lando, kiu iĝis dependa de la konfliktoj inter la du najbaroj pli povaj ol ĝi, Siamo (Tajlando) kaj Vjetnamio. La establiĝo de Vjetnamio sur la delto de Mekong rezultigis la aneksadon de tiu areo al ĝiaj terposedaĵoj fine de la 17-a jarcento. Konsekvence, Kamboĝo perdis unu el siaj plej riĉaj teritorioj kaj la mareliro. Tiaj perdoj sinsekvis dum la unua duono de la 19-a jarcento ĉar tiu najbaro celis alpropigi sin de la tuta kmera teritorio kaj vjetnamigi ĉiujn ĝiajn loĝantojn
Franca Protektorato
Post pluraj jarcentoj da dekadenco, Kamboĝo konvertiĝis en franca protektorato en 1863 kaj kune kun Vjetnamio kaj Laoso estiĝis Franca Hindoĉinio. En 1867, interŝanĝe de la agnoskado de Siamo de sia protektorato, Francio akceptis ne aneksi la kamboĝan teritorion al la kolonio Koĉinĉino kaj agnoskis la tajlandan suverenecon pri la tajaj provincoj Battambang kaj Angkor.
Dum tridek jaroj da kolonia regado Francio permesis la reĝon Norodom la 1-a gvidi la internajn aferojn de la lando sed rezervis la eksterajn por si. Post lia morto, en 1904, pere de la entronigo de lia frato Sisowath, la francoj pliigis la povon de la reĝo. La restituado de la du okcidentaj provincoj kiuj estis sub la regado de Siamo plikonsolidigis la koloniigadon. La amikeco inter la du landoj daŭris kun la heredanto Monivong.
Kvankam la francoj konstruis difinitan infrastrukturon en Kamboĝo, ĉefe voj-sistema komunikado, tia disvolviĝo celis la integriĝon en Hindoĉinio kaj ne al la plibonigo de la vivkondiĉoj de la loĝantaro. Fakte, la kamboĝanoj estis malbone reprezentitaj ĉe la centra administrado de Hanojo, la plimulto de la profesiuloj kaj teknikistoj kiuj laboris en la lando estis vjetnamoj. Aliflanke, la ĉinoj kontrolis la regadon. En 1937, el la 631 enskribitaj studantoj en la Hindoĉina Universitato de Hanojo, apenaŭ 3 estis kamboĝanoj.
Post la japana okupado dum la Dua Mondmilito, la lando proklamis la sendependiĝon en 1953.
Kmera respubliko (1970-1975)
Vizitante Pekinon en 1970, la antaŭa rego kaj ekde 1960 ŝtatestro Sihanouk estis faligita per militista puĉo gvidita fare de ĉefministro generalo Lon Nol kaj princo Sisowath Sirik Matak. Usona subteno por la puĉo restas nepruvita. Tamen, post kiam la puĉo estis finita, la nova reĝimo, kiu tuj postulis, ke la vjetnamaj komunistoj forlasu Kamboĝon, akiris la politikan subtenon de Usono. La nordvjetnamaj militistoj, malesperaj reteni siajn rifuĝojn kaj provizoliniojn de Nordvjetnamo, tuj lanĉis armitajn atakojn kontraŭ la nova registaro. La reĝo instigis siajn anojn helpi en renversado de ĉi tiu registaro, akcelante la komencon de enlanda milito. Dekmiloj da homoj estis mortigitaj dum la usona bombado de Kamboĝo inter 1970 kaj 1973.
Baldaŭ la ribelaj Ruĝaj Kmeroj gvidate de Pol Pot komencis akiri subtenon. Tamen, de 1970 ĝis frua 1972, la kamboĝa konflikto estis plejparte inter la registaro kaj armeo de Kamboĝo unuflanke kaj la armetrupoj de Nordvjetnamio aliflanke. Ĉar ili akiris kontrolon de kamboĝa teritorio, la vjetnamaj komunistoj trudis novan politikan infrastrukturon, kiu estis poste dominita fare de la kamboĝaj komunistoj kiuj nun nomis sin Ruĝaj Kmeroj.
Dokumentoj malkovritaj post 1991 rivelis ke la nordvjetnama provo konkeri Kamboĝon en 1970 estis lanĉita laŭ eksplicita peto de la Ruĝaj Kmeroj. En respondo al la nordvjetnama invado, usona prezidanto Richard Nixon sciigis ke usonaj kaj sudvjetnamaj terarmeoj envenis Kamboĝon en kampanjo direktita kontraŭ detruado de nordvjetamaj bazoj en Kamboĝo. Kvankam konsiderinda kvanto de ekipaĵo estis konfiskita aŭ detruita fare de usonaj kaj sudvjetnamaj trupoj, la nordvjetnamaj trupoj principe restis.
La gvidado de la Kmera respubliko estis turmentita per malunueco inter siaj gvidantoj, la problemoj transformi armeon de 30.000 soldatoj en nacian batalforton de pli ol 200.000 soldatoj, kaj disvastigo de korupto malfortigis la enlandan administradon kaj armeon.
En Novjara tago 1975, komunistaj trupoj lanĉis ofensivon kiu, en 117 tagoj de la plej malfacila batalado de la milito, kaŭzis la kolapson de la respubliko. Uson-financita aerponto de municio kaj rizo finiĝis kiam la Kongreso rifuzis kroman helpon por Kamboĝo. La registaro de la prezidanto Lon Nol en la ĉefurbo Pnom-Peno kapitulacis la 17an de aprilo 1975, nur kvin tagojn post kiam la usona misio evakuis diplomatojn kaj aliajn okcidentanojn el Kamboĝo.
Dum tiu ĉi periodo ĉirkaŭ du milionoj da kamboĝanoj mortis pro la ekstermpolitiko de tio, kion Pol Pot nomis "la kaŝita malamiko", t.e. ĉio, kion ili konsideris kontraŭa al la konstruado de "nova komunisma Kamboĝo". Tia ago kiel konsekvenco rezultigis malsategon kaj epidemiojn kiuj neniam estis zorgitaj. Tamen, ĝia plej grava eĥo estis la morto de 1 700 000 viktimoj pro la elĉenigita persekutado kadre de la serĉado de la "kaŝita malamiko". Laŭ statistikoj pli ol kvarono de la loĝantaro forpasis dum la tiel konata Kamboĝa Genocido[2].
Post kiam la kmerruĝaj milicoj atakis vjetnamaj vilaĝoj proksime al la landlimo, tiu periodo finiĝis pro la vjetnama invado pere de 17-taga milito inter decembro 1978 kaj januaro 1979. Pol Pot kaj lia koterioekziliĝis. La Popola Respubliko Kamboĝa (PRK; kmereសាធារណរដ្ឋប្រជាមានិតកម្ពុជា Sathéaranakrâth Pracheameanit Kâmpŭchéa) estis fondita en Kamboĝo fare de la Savofronto, nome grupo de kamboĝaj maldekstruloj malkontentaj kun la reĝimo de Ruĝaj Kmeroj, post la forigo de la Demokratia Kamboĝo, nome la registaro de Pol Pot. Enpostenigita pere de invado fare el la Socialisma Respubliko Vietnamio, kiu venkis super la armeoj de la Ruĝaj Kmeroj, ĝi havis Vietnamon kaj Sovetunion kiel ĉefaj aliancanoj. La PRK/SK ekzistis kiel socialisma ŝtato el 1979 ĝis 1991 - jaro, en kiu la regado fare de unusola partio abandonis sian ideologion de Marksismo-Leninismo.
Moderna Kamboĝo
En 1991 la batalantoj, Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj landoj atingis akordon por fini la konflikton. Tiu akordo konsistis el portempa regado de la lando de Supera Nacia Konsilio formita de UN-aŭtoritatuloj kaj delegitoj el diversaj frakcioj de la lando. La princo Norodom Sianuk estis la prezidanto. En 1993 la monarkia partio FUNCINPEC gajnis la balotadon. La registaro ratifis novan konstitucion, restarigante la monarkion kaj la Kamboĝan Reĝlandon, kun la princo Sianuk kiel reĝo (estis lia dua periodo kiel monarko). Post la balotado neniu lando agnoskis la ekziligitan registaron, kaj ĝi perdis sian sidlokon en UN kaj la eksterlandan helpon.
En julio 1997Hun Senŝtatpuĉis kontraŭ FUNCINPEC kaj anstataŭis la princon Ranariddh. Denove okazis la balotado en 1998 kaj FUNCINPEC kaj la Populara Kamboĝa Partio atingis akordon pere de kiu Hun Sen estis la unua ministro kaj Ranariddh la prezidanto de la Nacia Aembleo, pere de kiu estis formata koalizian registaron kaj kreadon de senato.
Pol Pot forpasis en 1998 kaj samjare la reĝo Norodom Sianuk koncedis amnestion al la ĉefaj kmeraj estroj de la Ruĝaj Kmeroj kiuj ne multe kontentiĝis. Komence de 1999 la plimulto de la gerilanoj de la Ruĝaj Kmeroj akceptis la ofertitan pacproceson kaj nur eta grupo restis en la nordorientaj provincoj. Ta Mok, politika heredanto de Pol Pot, estis kaptita kaj finis sian vivon en prizono (forpasis en 2006). La premado de multaj internaciaj organizoj pri homaj rajtoj kaj naciskale kaj internaciskale kaj UN, faris longan proceson por la negocado kun la registaro de Hun Sen por akceli la juĝon kontraŭ la estraranoj de la Demokratia Kampuĉeo respondeculoj pri la malapero de unu kvarono de la nacia loĝantaro. En 2006 estis formata la juĝistaro kaj komence de 2007 estis proklamita verdikto kontraŭ la Ruĝaj Kmeroj.
La kampoĝa politiko baziĝas sur la konstitucio de 1993, la monarkia, reprezenta demokratio kaj parlamenta sistemo. La Unua Ministro de Kamboĝo estas la ŝtatestro kaj estro de pluraj partioj, la reĝo estas la supera estro de la ŝtato. La Unua Ministro estas nomumita de la reĝo, per antaŭa sciigado kaj aprobado de la Nacia Asembleo; la Unua Ministro okupiĝas pri la plenumpovo en la registaro. Pri la leĝodona povo opukiĝas la Nacia Asembleo kaj la Senato.
Klimato
La vario de temperaturoj iras de 10 ĝis 38 °C. La plej notinda klimata karakterizaĵo estas la tropikaj musonoj. Tiuj kiuj blovas de la sudoriento ĝis la interno alportas humidecon de la Tajlanda Golfo kaj de la Hinda Oceano ekde majo ĝis oktobro. La lando spertas la plej fortan pluvadon de septembro ĝis oktobro. La nordorientaj musonoj aperas dum la seka sezono, kiu daŭras de novembro ĝis marto, kun la plej seka periodo de januaro ĝis februaro.
Medio kaj vivdiverseco
La 23,7 procentoj de la kamboĝa teritorio estas protektita, unu el la plej altaj procentoj de la regiono. En 2003 la protektita arbara areo atingis 43.259 km² el arbara totalo de 93.350 km², kio korespondas al la 50,2 procentoj de la tuta nacio.
Preskaŭ la duono de la lando estas kovrita de arbaro. Tamen, alarmiga senarbariga indico de 0,58 procentoj endanĝerigas al kamboĝan vivdiverscon.
Kamboĝa regiono povas esti aŭ khaitt (provinco, singulare kaj plurale, kiel la cetero de ĉiuj terminoj) aŭ krong (municipo). La diferenco konsistas el tio ke la dudek provincoj korespondas al kamparaj regionoj kaj la kvar municipoj al la urbaj. La khaet kaj la krong dividiĝas en khum (komunumoj), phum (vilaĝoj), khan (distriktoj) kaj sangkat (kvartaloj).
Phnom Penh estas la plej granda regiono kun ĉirkaŭ 1.000.000 da loĝantoj kaj Provinco Mondol Kirí estas la plej granda sed samtempe la malplej loĝata.
Ekonomio
La ekonomio de Kamboĝo rimarkinde bremsiĝis inter 1997 kaj 1998 pro regiona ekonomia krizo, la civita agresemo kaj la internaj politikaj konfliktoj.
En 1999, post sinsekvaj 30 jaroj da militado, la ekonomio progresis danke al la realigitaj reformoj, atingante fine de tiu jaro kreskadon de 5%. Malgraŭ la severaj inundadoj, la MEP kreskis je 5% sekvajare, je 6,3 % en 2001 kaj je 5,2 % en 2002. En 2005 registriĝis kreskado je 13,5%.
Turismo estis la industrio kiu plej kreskis en Kamboĝo ekde 2000. De 154,000 eksterlandanoj kiuj vizitis la landon 1993, estis transirata al 1.700.000 m en 2005, ĉirkaŭ 20% pli ol pasintjare. ILi foruzis 1.400 milionojn da usonaj dolaroj.
Antaŭnelonge estis trovita gas- kaj petrolrezervejoj siaj teritoriaj akvoj.[1]Arkivigite je 2009-03-27 per la retarkivo Wayback Machine
Kvankam ĝi havas solidan kreskadon, la disvolvo de la ekonomio je longa limtempo post jardekoj de milito estas granda defio. La loĝantaro ne havas edukaliron ĉefe en la kamparo, kaj suferas la kronikan mankon de baza infrastrukturo. La lando ankoraŭ estas en siapostmilita periodo kun ĉiuj ĝiaj aldonaĵoj kiel malriĉeco, senlaborado kaj epidemioj. La ekspluatado kaj la infana prostituado estas akraj problemoj en kelkaj regionoj de la lando.
La timo al la nova politika situacio kaj al la registara koruptado senkuraĝigas la eksterlandajn investojn kaj prokrastigas la eksteran helpon.
Kamboĝo estas lando ĉefe agrikultura. Ties precipa kulturplanto estas rizo. Fiŝkaptado en enlandakvoj estas grava ekonomia riĉofonto. Produktpovo de rivero kaj lago Tonle Sap estas la plej alta en la mondo. La ĉefa fiŝkapta periodo okazas dum decembro, januaro, februaro. Pitoreskan trajton de la Kamboĝa pejzaĝo konsistigas la ĉiea ĉeesto de la sukerpalmarbothnot. Kun trunko rekta aŭ iomete kurba striata trunkoŝelo, kaj bula kvasto de rigidaj palmoj olivverdkoloraj. Tiuj palmoj utiligatas por konstruo de la domoj; el trunko oni faras la trabojn, kaj pargeterojn.
Loĝantaro
Kamboĝo estas etne homogena, kun pli ol 90% de la loĝantaro de la kmera etno. La naciaj malplimultoj konsistigas la 3% de la tuta loĝantaro. La ĉamoj, islamanoj, estas la malplimulta etno plej grava. Aliaj tribaj malplimultoj loĝas en la altaj regionoj kaj arbaroj. En la lando ankaŭ ekzistas etaj grupoj de ĉinoj kaj vjetnamoj.
La kulturo disvolvita kaj disigita tra la Kmera Imperio multe influis la kulturojn kaj de Laoso kaj de Tajlando.
La nuna kamboĝa kulturo esta rekta heredanto de la kulturo de la Angkora Imperio. Tial, la religia komplekso de la angkoraj temploj estas konsiderataj kiel parto de la nacia identeco.
La du militjaroj, la franca koloniigado, la kamboĝa diasporo en Usono, Aŭstralio, Ĉinio, Japanio kaj Barato ankaŭ influis en la kreado de la nuntempa kamboĝa kulturo.
En Kamboĝo ekzistas Kamboĝa Esperanto-Asocio kaj turisma agentejo kiu uzas Esperanton (vidu sub 'eksteraj ligiloj')
Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 23-an ĉapitron "Fabelo el Kamboĝo" al komentoj pri la lando. Poste ŝi rakontas pri kiel "Ili Volis Sekigi la Maron".[3]
STARI redirects here. Not to be confused with STAR 1. Medical conditionSouthern tick-associated rash illnessOther namesMasters' diseaseLone star ticks can be carriers of southern tick-associated rash illness.SpecialtyInfectious disease Southern tick-associated rash illness (STARI) is an emerging infectious disease related to Lyme disease that occurs in southeastern and south-central United States. It is spread by tick bites and it was hypothesized that the illness was caused by the bacteria B...
Документація шаблону Шаблон:Дані країни Угорська Народна Республіка внутрішній контейнер даних не призначений для безпосереднього використання. Він використовується побічно через такі шаблони, як ПрапорТекст, ПрапорЗначок тощо. Шаблон є частиною проєкту ВікіПроєкту Ш
присілок Михайлівка Михайловка Країна Росія Суб'єкт Російської Федерації Воронезька область Муніципальний район Терновський район Поселення Народненське сільське поселення Код ЗКАТУ: 20254848004 Код ЗКТМО: 20654432131 Основні дані Населення 12 Поштовий індекс 397136 Географічні
Not to be confused with Cheruvannur Grama Panchayat. This article does not cite any sources. Please help improve this article by adding citations to reliable sources. Unsourced material may be challenged and removed.Find sources: Cheruvannur Nallalam – news · newspapers · books · scholar · JSTOR (February 2012) (Learn how and when to remove this template message) Town in Kerala, IndiaCheruvannurTownMamminikkadavu TempleCoordinates: 11°11′42″N 75°...
Indian actress (b. 1967) Madhuri Dixit NeneDixit in 2022BornMadhuri Dixit (1967-05-15) 15 May 1967 (age 56)Bombay, Maharashtra, IndiaOccupationsActresstelevision personalityYears active1984–presentWorksFull listSpouse Shriram Madhav Nene (m. 1999)Children2AwardsFull listHonoursPadma Shri (2008)Websitemadhuridixit-nene.com Madhuri Dixit Nene (née Dixit; born 15 May 1967) is an Indian actress who primarily works in Hindi films. A leading actress of In...
Borough or city independent of county council control For the pre-1880s definition, see United Kingdom constituencies § County constituencies and borough constituencies. For the similar county-level jurisdictions in the United States, see List of boroughs and census areas in Alaska and Boroughs of New York City. County boroughMap of County Boroughs in 1931 (named in boldface capitals), alongside Administrative Counties, Municipal Boroughs, Urban Districts, Rural DistrictsCategoryBorough...
Wakil Bupati Aceh BaratPetahanaTidak adasejak 11 Oktober 2022Masa jabatan5 tahunDibentuk23 April 2007Pejabat pertamaFuadri, S.Si, M.Si.Situs webacehbaratkab.go.id Berikut ini adalah daftar Wakil Bupati Aceh Barat dari masa ke masa. No Wakil Bupati Mulai Jabatan Akhir Jabatan Prd. Ket. Bupati 1 FuadriS.Si., M.Si. 23 April 2007 23 April 2012 1 H.Ramli M.S. Jabatan kosong 23 April 2012 25 April 2012 - Drs.BukhariM.M.(Pelaksana Harian) 25 April 2012 8 Oktober 2012 Ridwan...
This article needs additional citations for verification. Please help improve this article by adding citations to reliable sources. Unsourced material may be challenged and removed.Find sources: Larry Hagman – news · newspapers · books · scholar · JSTOR (November 2022) (Learn how and when to remove this template message)American actor (1931–2012) Larry HagmanHagman in 1973BornLarry Martin Hagman(1931-09-21)September 21, 1931Fort Worth, Texas, U.S.Die...
165-й навчальний центр з підготовки іноземних військовослужбовців рос. 165-й учебный центр по подготовке иностранных военнослужащих Емблема збройних сил СРСРНа службі 1965 — 1992Країна СРСР ( УРСР) → УкраїнаНалежність Радянська арміяТип навчальний центрУ...
US military unit This article includes a list of general references, but it lacks sufficient corresponding inline citations. Please help to improve this article by introducing more precise citations. (December 2012) (Learn how and when to remove this template message) 40th Field Artillery RegimentCoat of armsActive1918Country United StatesBranchArmyTypeField artilleryMotto(s)ALL FOR ONEInsigniaDistinctive unit insigniaMilitary unit U.S. Field Artillery Regiments Previous Next 39th Field ...
Symfonie nr. 5 Carl Nielsen Componist Carl Nielsen Soort compositie symfonie Gecomponeerd voor symfonieorkest Opusnummer 50 Andere aanduiding FS 97 Compositiedatum 1920-1922 Première 14 januari 1922 Duur ca. 38 minuten Oeuvre Oeuvre van Carl Nielsen Portaal Klassieke muziek Affiche voor de première in Kopenhagen o.l.v. Nielsen zelf op 24 januari 1922. Het woord Ny betekent nieuw. De Deense componist Carl Nielsen schreef zijn Symfonie nr. 5, opus 50, FS 97 in 1921 en 1922. Evena...
Italian costume designer and art director (1930–2022) Ezio FrigerioFrigerio in 2007Born(1930-07-16)16 July 1930Erba, Milan, ItalyDied2 February 2022(2022-02-02) (aged 91)Lecco, ItalyOccupation(s)Costume designer, art director Ezio Frigerio (16 July 1930 – 2 February 2022) was an Italian costume designer and art director. Career After finishing architecture studies, he approached theatre art by realising the costumes for Casa di Bambola and L'opera da 3 soldi, two plays directed by Gi...
Comic publisher Komikwerks logo Komikwerks is a comic publisher founded in 2000 by animation professional Shannon Denton and Internet design professional Patrick Coyle. History The website Komikwerks.com went live on March 5, 2001. The initial mission of being to allow independent comic creators the means with which to get their own comics out to readers around the world utilizing the speed and economy provided by the internet. The site launched with nine titles including Astounding Space Thr...
Dungeons & Dragons adventure module This article is about the Dungeons & Dragons module. For other uses, see Sword and shield (disambiguation). Sword and ShieldAuthorsJohn TerraFirst published1992 Sword and Shield is an adventure module published in 1992 for the Dungeons & Dragons fantasy role-playing game. Plot summary Sword and Shield features a confrontation with the mysterious Black Knight.[1] Publication history Sword and Shield was written by John Terra, and publishe...
Al-'AziziyahLingkunganNegara Arab SaudiProvinsiProvinsi MadinahKotaMadinahZona waktuUTC+3 (EAT) • Musim panas (DST)UTC+3 (EAT) Al-'Aziziyah (Arab: العزيزيةcode: ar is deprecated ) adalah sebuah lingkungan di kota suci Madinah di Provinsi Madinah, tepatnya di sebelah barat Arab Saudi.[1] Referensi ^ National Geospatial-Intelligence Agency. GeoNames database entry. (search Diarsipkan 2017-03-18 di Wayback Machine.) Accessed 12 May 2011. lbsLingkungan sekitar Mas...
Bukit Gado-GadoKelurahanPanorama Bukit Gado Gado dengan pemandangan Samudera Hindia, Pantai Air Manis dan Teluk BayurNegara IndonesiaProvinsiSumatera BaratKotaPadangKecamatanPadang SelatanKode Kemendagri13.71.01.1012 Kode BPS1371040008 Luas-Jumlah penduduk-Kepadatan- Bukit Gado-Gado adalah salah satu kelurahan di Kecamatan Padang Selatan, Padang, Sumatera Barat, Indonesia. Pranala luar (Indonesia) Keputusan Menteri Dalam Negeri Nomor 050-145 Tahun 2022 tentang Pemberian dan Pemutakhiran ...
Pour les articles homonymes, voir Christensen. Hayden Christensen Hayden Christensen en 2010. Données clés Naissance 19 avril 1981 (43 ans)Vancouver (Canada) Nationalité Canadienne Américaine Profession ActeurProducteur de cinéma Films notables La Maison sur l'océanStar Wars (prélogie)Le Mystificateur Séries notables Obi-Wan Kenobi Ahsoka modifier Hayden Christensen est un acteur et producteur de cinéma canado-américain né le 19 avril 1981 à Vancouver au Canada. Il a commenc...
Franklinit (ZnFe 2 O 4 ) oksidlar sinfining mineralidir . U birinchi marta 1819 yilda AQShning Nyu-Jersi shtatidagi Sterling Hill va Franklin konlarida topilgan, shuning uchun ham shunday nomlangan. Kristallarning tuzilishi va morfologiyasi Kub singoniyasi . Kosmik guruh Fd3m. a 0 {\displaystyle a_{0}} = 0,841 nm; Z = 8; Oddiy shpinelning tuzilishi. Geksoktaedral nuqta guruhi sinfi - m3m<math xmlns=http://www.w3.org/1998/Math/MathML><semantics><mrow ><mstyle display ...