Orienta Timoro

Respubliko Demokratia de Orienta Timoro
Repúblika Demokrátika Timor Lorosa'e
República Democrática de Timor-Leste

Flago de Orienta Timoro

Blazono de Orienta Timoro

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Al-Nasheed Al-Watani
Lokigo
suverena ŝtato (2002–)
lando
insula lando Redakti la valoron en Wikidata vd
Bazaj informoj
Ĉefurbo Dilo
Oficiala(j) lingvo(j) portugala lingvo, tetuna lingvo
Uzata(j) lingvo(j) tetuna kaj portugala
Horzono +9
Interreta domajno tl
Landokodo TL
Telefona kodo +670
Plej alta punkto Tatamailau
Plej malalta punkto Timora Maro
Politiko
Politika sistemo Respubliko
Ŝtatestro Prezidanto José Ramos-Horta
Ĉefministro Taur Matan Ruak
Ekonomio
Valuto Usona dolaro

AkvejoHinda oceano

Koordinatoj8° 58′ S, 125° 45′ O (mapo)-8.966667125.75
Plej alta punktoTatamailau [+]
- alteco2 963 m [+]
Plej malalta punktoTimora Maro [+]
- malaltecom [+]
Akvokolektejo14 918,72 km² (1 491 872 ha) [+]
Areo14 918,72 km² (1 491 872 ha) [+]
Loĝantaro1 243 235 [+] (2017)
HorzonoUTC+09:00, Asia/Dili [+]

Orienta Timoro (Orienta Timoro)
Orienta Timoro (Orienta Timoro)
DEC
Map
Orienta Timoro

Vikimedia Komunejo:  East Timor [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Orienta Timoro (tetune Timor Lorosae, portugale Timor Leste) estas regno en Sudorienta Azio. La nomo Timoro devenas de timortimur, la vorto por "oriento" en ĉiuj malajaj lingvoj. La lando konsistas el la orienta duono de la insulo Timoro kaj la najbaraj insuloj Atauro kaj Jaco, kaj ankaŭ Oecussi-Ambeno, regiono tute ĉirkaŭata de Okcidenta Timoro (parto de Indonezio) kuŝanta sur la nordokcidenta parto de la insulo [1][2] [3][4] [5][6] [7][8] .

Geografio

Mapo de la distriktoj de Orienta Timoro

Distriktoj

  1. Lautém
  2. Baucau
  3. Viqueque
  4. Manatuto
  5. Díli
  6. Aileu
  7. Manufahi
  8. Liquiçá
  9. Ermera
  10. Ainaro
  11. Bobonaro
  12. Cova-Lima
  13. Oecusse
  14. Atauro

Historio

Ĝi estis kolonio de Portugalio ekde la 16-a jarcento kaj dume konata kiel Portugala Timoro. En 1975, Orienta Timoro sin deklaris sendependa. Post naŭ tagoj, indoneziaj trupoj invadis la landon. Usono akceptis tiun okupon. Tuj okazis miloj da murdoj kaj en la sekvanta 25-jara periodo Indonezio genocidis ĉirkaŭ trionon de la popolo de Orienta Timoro preskaŭ neatentite de la mondo. En 1986 Indonezio aneksis ĝin kaj anoncis ĝin sia 17a provinco - Loro Sae. Tiun fakton ne agnoskis Unuiĝintaj Nacioj [9].

La organizo Fretilin gvidis la politikan kaj armean lukton kontraŭ la transpreno de fare de Indonezio de Orienta Timoro ĝis ĝia gvidanto, Nicolau Lobato, estis kaptita kaj mortigita fare de la indonezia armeo en Decembro 1978. Ekde la mortigo de Lobato, la armita rezisto de la timora loĝantaro kontraŭ la indoneziaj invadantoj efike vanuiĝis. La perdo estis disbatanta (85% de la gvidistoj de la movado estis mortigitaj, 80% de la armetrupoj estis perdita, kaj 90% de iliaj armiloj estis kaptitaj aŭ detruitaj). La civila loĝantaro estis dissemita al tendaroj kaj malsatego regis en Timoro. Krome, la indoneziaj militfortoj kontrolis kaj la amaskomunikilojn kaj la komunikajn kanalojn kiuj ligis la kontraŭulojn de la insulo kun tiuj kiuj apogis la lukton en la ekstera mondo. Komence, la restaĵoj de la rezisto, sub la gvidado de Xanana Gusmao agis por renovigi la ligon inter la malmultaj militunuoj forlasitaj en la areo kaj kiuj povis aranĝi armean agadon kontraŭ la okupaciaj fortoj.

En 1999 okazis baloto, en kiu la loĝantoj de Orienta Timoro subtenis la ideon de sendependeco. Finfine, post periodo en prizorgeco de UNO, Orienta Timoro liberiĝis, je la 20-a de majo de 2002 [10] . Komparu kun Okcidenta Saharo.

Loĝantaro

Map showing a mosaic of languages across the country
Gravaj lingvaj grupoj en Orienta Timor de suco
Kultivado de akvo-spinaco en kanalo de Dilo.

Ekonomio

La timora eskudo de 1959 ĝis la jaro 1976 estis la nacia valuto de Orienta Timoro. Unu eskudo estas dividita je cent centavoj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas TPE. Ĝin en 1976 anstataŭigis la indonezia rupio. Intertempe en Orienta Timoro la oficiala valuto estas la usona dolaro [11] [12].

Ekstera politiko

Orienta Timoro apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

Referencoj

  1. TL. ISO. Arkivita el la originalo je 17 June 2016. Alirita 24 October 2022.
  2. (2016) “Early Modern Human Lithic Technology from Jerimalai, East Timor”, Journal of Human Evolution 101, p. 45–64. doi:10.1016/j.jhevol.2016.09.004. Alirita 16 October 2018.. 
  3. (2007) “East Timor's Land Tenure Problems: A Consideration of Land Reform Programs in South Africa and Zimbabwe”, Indiana International & Comparative Law Review 17 (2), p. 395. doi:10.18060/17554. Alirita 24 October 2022.. 
  4. tetun.org. Arkivita el la originalo je 7 May 2021. Alirita 28 May 2021.
  5. Constitution of the Democratic Republic of Timor-Leste. Arkivita el la originalo je 21 December 2019. Alirita 2 September 2016.
  6. UNGEGN list of country names. United Nations Group of Experts on Geographical Names (2–6 May 2011). Arkivita el la originalo je 11 August 2011. Alirita 14 August 2016.
  7. Constituição da República Democrática de Timor. Arkivita el la originalo je 14 November 2019. Alirita 2 September 2016.
  8. Konstituisaun Repúblika Demokrátika Timór-Leste. Arkivita el la originalo je 17 May 2017. Alirita 2 September 2016.
  9. Benetech Human Rights Data Analysis Group (9 February 2006) The Profile of Human Rights Violations in Timor-Leste, 1974–1999. A Report to the Commission on Reception, Truth and Reconciliation of Timor-Leste, p. 2–4. Human Rights Data Analysis Group (HRDAG). Arkivita el la originalo je 23 December 2022. Alirita 26 December 2022.
  10. (2000) “A long journey of resistance: The origins and struggle of the CNRT”, Bulletin of Concerned Asian Scholars 32 (1–2), p. 11–18. doi:10.1080/14672715.2000.10415775. 147535429. 
  11. Timor-Leste Country Report 2022. Bertelsmann Stiftung (2022). Arkivita el la originalo je 21 May 2022. Alirita 2 May 2022.
  12. de Brouwer, Gordon (2001), Hill, Hal; Saldanha, João M., eds., East Timor: Development Challenges For The World's Newest Nation, Canberra, Australia: Asia Pacific Press, pp. 39–51, (ISBN 978-0-3339-8716-2) 

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj