Kataban (arabe مملكة قتبان, latinliterigata foje ankaŭ Qataban) estis antikva regno en la teritorio de la nuna ŝtato Jemeno. Ĝia centro estis en la valo Bajhan. Kiel iuj aliaj regnoj de la suda Araba Duoninsulo ĝi gajnis grandan riĉecon de la komerco de olibano kaj mirho, incensoj kiuj estas bruligataj ĉe altaroj. La ĉefurbo de Kataban estis nomita Timna kaj situis sur la komerca vojo kiu trapasis la aliajn reĝlandojn Hadramaut, Ŝeba kaj Ma'in [2].
Preskaŭ senescepte ĉiuj jemenaj enlandanoj estas moslemoj. La plejmulto de la loĝantaro estas sunaistajŝafiitoj.
Interna milito ekde 2013
Sekve de la politikaj perturboj en Tunizio kaj Egiptio komence de la jaro 2011, ankaŭ en Jemeno ekestis tumultoj: Ekzemple la 3-an de februaro 2011, pli ol 20 miloj da homoj manifestacias en la nacia ĉefurbo Sanao, postulante tujan eksiĝon de la prezidanto Ali Abdula Saleh, kiu seninterrompe prezidis la ŝtaton ekde la jaro 1990 [4]. Samtempe ĉirkaŭ 2 miloj da liaj subtenantoj kolektiĝis ĉe la randoj de la ĉefurbo. La antaŭan tagon, do la 2-an de februaro, li estis anoncinta ke li ne rekandidatos kiel ŝtata prezidanto fine de la nuna oficperiodo en 2013, kaj ke li ankaŭ ne transdonus la potencon al sia filo. En prezidanta baloto de 2012 elektiĝis nova prezidanto Mansur Hadi. Ekde 2013 ribeluloj de la grupiĝo Huthi (ŝijaismaj membroj de zajdisma islamo), subtenantoj de la nuna eksprezidanto Ali Abdula Saleh, subtenantoj de separatisma suda Jemeno, kaj landa branĉo de la terorisma movado Al-Kaida batalas kontraŭ la armeo de la centra registaro pri al potenco en la ŝtato. La Huthi-ribeluloj sukcesis okupi la ĉefurbon Sanao kaj grandajn partojn de la ŝtato, kaj ili jam proksimis al konkero de la provizora ĉefurbo Adeno, kiam la armeo de la sunaismaSauda Arabio kun partopreno de la armeoj de ok pliaj ŝtatoj la 25-an de marto 2015 komencis armeon intervenon favore al la elektita ŝtata prezidanto Mansur Hadi kaj ties ĉefministro Ĥalid Bahah [5][6][7][8][9][10].