Ene de la ekoregiono renkontiĝas Rub-al-Ĥalo, verŝajne la plej granda sableca etendaĵo en la mondo, kun surfaco de pli ol 500 000 kvadrataj kilometroj.
Flaŭro
Rub-al-Ĥalo estas sciata por sia tre restrikta flaŭra diverseco. Ĉeestas nur 37 specioj, el kiuj ĉirkaŭ 20 troviĝas en la ĉefa sablobloko, kaj 17 plejofte apud aliaj randaĵoj; el tiuj unu aŭ du estas endemiaj specioj [1]. Tipaj plantoj estas Calligonum crinitum je sablaj deklivoj, Cornulaca arabica, kaj gazoneroj de Cyperus conglomeratus. Aliaj larĝe disvastigitaj specioj estas Dipterygium glaucum, Limeum arabicum kaj Zygophyllum mandavillei[1]. Arboj malĉeestas, escepte de ĉirkaŭ la eksteraj randaĵoj; karakterizaj estas Acacia ehrenbergiana kaj Prosopis cineraria en drenadaj kunigejoj kaj profundaĵoj inter dunoj.
angle Mandaville, J.P. 1986 : Plant life in the Rub' al-Khali (the Empty Quarter), south-central Arabia. Proceedings of the Royal Society of Edinburgh, 89B, pp. 147-157.
angle Nader, I.A. 1995 : Harrat al Harrah first national reserve in Saudi Arabia. Arabian Wildlife, 2(2), p.14.