Ŝijaismo[1] (arabeالشيعة) signifas "partio" (شيعة علي shî'at 'alî, la partio, la sekvantoj de Alijo), ĝi konsistigas unu el la plej fruaj grupoj disiĝantaj de la ĉefa linio de la islamo (Sunaismo). Cetere, ŝijaismo okupas la duan lokon de la manieroj sekvi la islaman kredon. Laŭ ŝijaisma konvinko, nur la kvara kalifoAlijo (Ali ibn Abi Talib, nevo kaj bofilo de Mohamedo, 656 ĝis 661) estu la legitima posteulo de Mohameto t.e. politika kaj religia estro (imamo) de la islama komunumo aŭ Kaliflando. Tiu malkonsento tuj post la morto de Mohameto (632) fine gvidis al la disvolvigo de la ŝijaisma apartiĝo.
Disputoj pri la demando kiom da posteuloj vere troviĝas en la heredantaro de Alijo sekvigis ceterajn disiĝojn en la ŝijaismo. Tiel disvolviĝis tri ĉefaj tendencoj agnoskantaj aŭ kvin, sep aŭ dekdu legitimajn imamojn. El tiuj tri tendencoj, la dekduimamismo estas la plej grava, ekzistanta ĉefe en Irano, kiu i.a. kredas je la "kaŝita" imamo (Mahdi), kiu venos justigi la mondon, simile al mesioj de judismo. La nuntempaj ŝijaistoj konsistantaj ĉirkaŭ 10% de ĉiuj islamanoj loĝas ĉefe en Irano, Irako, Azerbajĝano, Sirio, kaj Pakistano.
Dekduimamismo (Ithnā'ashariyyah) estas la plej granda branĉo de Ŝijaisma Islamo, kaj la termino Ŝija islamano estas ofte uzita por referenci al la dekduuloj kiel antonomazio. Je 2009 Ŝijaismaj islamanoj konstituis 10-13% el la monda islama loĝantaro, kaj 11-14% el la islama loĝantaro en Meza Oriento kaj Nordafriko, kaj inter 68% kaj 80% el Ŝijaistoj loĝas en nur kvar landoj: nome Irano, Pakistano, Barato kaj Irako.[2]
Ŝijaismo estas bazata en la Korano kaj en la mesaĝo de la profetoMohamedo atestita en hadito registrita de la Ŝija, kaj de iaj libroj konsideritaj sanktaj fare de la Ŝijaismo (Nahj al-Balagha).[3][4] Ŝijaismo konsideras Ali kiel de dio nomumita kiel sukcedanto de Mohamedo, kaj kiel la unua Imamo. Ŝijaismo ankaŭ etendas tiun doktrinon "Imami" al la familio de Mohamedo, nome Ahl al-Bajt ("la popolo de la Hejmo"), kaj al kelkaj individuoj inter liaj posteuloj, konataj kiel Imamoj, kiuj laŭ ili posedas specialajn spiritan kaj politikan aŭtoritaton super la komunumo, nome senerarecon, kaj aliajn di-ordonitajn trajtojn.[5] Kvankam estas multnombraj subsektoj ene de Ŝijaismo, moderna Ŝijaisma Islamo estis dividita en tri ĉefaj grupoj: Dekduimamismo, Ismailismo kaj Zaidiismo el kiuj Dekduimamismo estas la plej granda kaj plej influa grupo inter Ŝijaismo.[6][7][8][9]
El ŝijaisma fono naskiĝis la Baba kaj Bahaa Kredoj.
Kredoj
Ŝijaisma Islamo enhavas variajn fakojn kaj subgrupojn,[10] el kiuj ĉiuj estas ligitaj per la kredo ke la estro de la Islama ummaho estu el la ahl al-Bajt, nome la familio de la profeto Mohamedo.[11] Ĝi enhavas komplete sendependan sistemon de religia interpretado kaj de la politika aŭtoritato en la islama mondo.[12][13]
Alī: Rajta sukcedanto de Mohamedo
Praktiko de fido (Ŝahada)
Neerareco (Ismah)
Kaŝemo (Gajbah), Hadita tradicio
Sanktaj restaĵoj (Tabarruk)
Esoterismo
Ŝiajismo konsideras ke la Korano havas laŭliteran mesaĝon, interpretebla de iu ajn muzulmano, ĉar ĝi valoros. Tamen, tiu laŭlitera mesaĝo samtempe estas ĉifrigita aŭ esotera kiu kaŝas konitaĵojn interpreteblajn de nur kelkaj inicitoj. Ekzistas branĉoj kiuj asertas ke tiuj ĉifrigitaj esoteraj mesaĝoj havas eĉ trian metaforan mesaĝon, pli kaŝita, kaj sekve ĝis sep niveloj de esoterismo. La lasta mesaĝo en iu ajn kazo estas nur konata de la imamo mem. La esoterismo ne havas gravan eĥon en la ĉiutaga vivo aŭ kredo de la plimulto de la ŝijaistoj, kiuj limiĝas sekvi la laŭliteran mesaĝon de la Korano, sed tre rilatiĝas kaj al la imama institucio kaj al la ekzistado de la pastraro kiuj markas distancojn de la plimulta islamo, kiu konsideras ke kiu ajn kredanto povas esti sia propra interpretanto de la dia mesaĝo.
La origino de ŝijaisma esoterismo devas esti serĉata en la komenca ekspansio de ŝijaismo en Irano kaj en la regiono de Ŝam, kie ĝi alprenis doktrinojn de la antaŭislamaj kredoj, ĉefe la novplatonisma filozofio kaj de zaratuŝtrismo. La supozataj kaŝitaj mesaĝoj studataj de la inicitoj havas multajn komunaĵojn kun la novplatonismo kaj zaratuŝtrismo.
Pastraro
Ŝijaismo tre rilatiĝas al esoterismo. Ĉar ekzistas nevidebla mesaĝo kaj ĉar tiu kiu konas ĝin estas vivanta sed kaŝita, estas bezonata aro da interpretantoj kapablaj kapti la signojn de la senditoj de la imamo ekde lia kaŝiĝo. Oni ankaŭ povus diri ke pro tio ke la spirituala gvidanto daŭre vivas, la doktrino ne estas tute fermita. La interpretantoj estas la ulemoj, plej ofte konataj kiel mulaoj, hierarkie organizataj laŭ la religia inicado.
Historio
Etimologie, ŝija derivas el araba shi‘a, kiu signifas frakcio, partio, aŭ sekvanto. Ĝi referencas historie al la sekvantoj de la ŝi'a de la Imamo Ali, nome partio, frakcio aŭ sekvantoj de Ali, en la lukto por la povo kiu sekvis post la morto de Mahomedo. La ŝijaistoj konsideras ke tuj antaŭ sia morto, Mahomedo, reveninte al pilgrimado al Mekko, kunigis pli ol 100.000 kredantojn en Gadir Ĥum kaj antaŭ ili petis, ke tiuj kiuj konsiderasas lin majstro faru same ĉe Ali Ibn Talib. Kiam mortis Mahomedo en la jaro 632, grupo de liaj kunuloj decidis malagnoski tiun proklamon kaj nomumis el inter ili mem la sukcedanto de la Profeto. Kiuj ekpartianis por Ali, kaj kuzo kaj bofilo de Mahomedo, tamen ili konsideris ke tiu estu la unika sukcedanto legitima ĉar li estis la persono plej proksima al Mahomedo, kiu indikis lin kiel sukcedanto en diversaj okazaĵoj, ĉefe en tiu de Gadir Ĥum. Tiele ili malakceptis agnoski la elstarulojn sinsekve elektitajn por plenumi la rolon de kalifoj aŭ sukcedantoj de la Profeto: nome Abu Bakr, Umar kaj Utman. Post la morto de tiu lasta, Ali estos fine elektita kalifo. Tamen, akuzita esti instiginta la morton de sia antaŭanto, lia povo estos kontraŭata de Mŭaŭija, guberniestro de Sirio kaj membro de la familio de la Umajadoj, pro kio ekis enlanda milito inter ambaŭ frakcioj. Kiam ambaŭ estroj akceptis en la batalkampo de Sifino submeti siajn diferencojn al sendependa arbitracianto, el la partio de Ali aperis tria frakcio, tiu de la Ĥariĝismo, kies partianoj ne akceptis la arbitrecon. Tiu frakcio murdis Ali-n en la jaro 661, kaj samtage klopodis murdi ankaŭ Mŭaŭija-n kaj la arbitron, sensukcese. La partianoj de Ali metis tiam siajn esperojn en sia filo Hasan, kiu premita kaj trompita de Mŭaŭija rezignis la povon.
Laste, Ĥusejn, dua filo de Ali malakceptis ĵuri fidelecon al Mŭaŭija, pro ties evidenta koruptado; pro tio li estis murdita en la batalo de Karbalao, kun 72 sekvantoj, fare de la armeo de Jazid, filo de Mŭaŭija, armeo komponita de pli ol tridek mil homoj. Lia terura morto en la kampo de la Batalo de Karbala (Irako), en 680, markos la komenco de la skismo inter ŝijaistoj kaj tiu kiuj poste estos nomataj «sunaistoj».
La tragedia morto de Ĥusejn skuis parton de la islamanoj kaj okazigis decidon luktadi ĝis la fino por idealo de povo konsiderita justa kaj respektema al la fundamentoj de la dekomenca islamo. La martiro de Ĥusejn, fundamenta momento de la ŝijaismo (kiu rememoras ĝin ĉiujare per procesioj de pentofarantoj en la tago de la Aŝura) iĝis simbolo de la lukto kontraŭ la maljusteco. La posteuloj de Ĥusejn, estroj aŭ imamoj de la komunumo por la hereda karaktero atribuita de tiu al la sukcedo, havis ĉiuj tragedian finon de karcero kaj morto. La nereligia povo estis okazinta problemo, kiun oni solvis per la fenomeno de la kaŝado aŭ gajba. La ŝijaistoj kiuj kredis je tiu kaŝado estis nomataj poste sepimananoj (pro la nombro de la kaŝita imamo) aŭ ismailistoj (pro la nomo de la imamo Ismail). La resto de la komunumo, majoritata, konsideris morta Ismail kaj pluagnoskis kiel imamoj ties posteuloj, pro kio ili estis nomitaj imamistoj. Tamen, ili finfine agnoskis sian propran fenomenon de kaŝado: la dekdua imamo, laŭ la kredaro de tiu grupo, li fuĝis el karcero per supernaturaj rimedoj kaj malaperis en la jaro 874. La dekdua imamo, aŭ Mahdi, malaperis kaj parto de la komunumo konsideris ke li kaŝiĝis per supernaturaj rimedoj sed ke li pluvivos ĝis sia reveno fine de la tempoj, pro kio neniu povos sukcedi lin. Tiele oni finigis la disputon, kio permesis formalan akcepton de la hegemonia politika povo. La imamistoj estos nomataj ekde tiam ankaŭ Dekduimamistoj. La ekzistado de la «Kaŝita Imam» havigas fortan esoteran dimension al la ŝijaismo.
La ŝijaismo estas praktikata de ĉirkaŭ 15% de la 1600 milionoj de islamanoj ekzistantaj en la mondo.[14]
Dividoj
La malsamaj doktrinoj rilate la sukcedado de kelkaj imanoj estas grandparte la origino kaj naskiĝo de grupoj, sektoj aŭ branĉoj ene de ŝijaismo; la sukcedado de la kvina imano okazigis la disiĝon de la zajdiistoj kaj la sepa imano al la ismailianoj, kiuj samtempe dividiĝis pro la sukcedado de la fatima kalifo al-Mustansir.
La plimulto de la ŝijaistoj estas en la kadro de kvar grandaj grupoj: tiu de la imamanoj aŭ dekduimamanoj, kiu estas la plimulto, tiu de la alavitoj ankaŭ dekduimananoj, tiu de la zajdiistoj kaj la ismailianoj.
Al tiuj grupoj oni devas aldoni kelkajn kultojn situantaj en la periferio de la ŝiajisma islamo, tio estas, ke ili naskiĝis el ŝijaismo aŭ de la antaŭaj branĉoj, aŭ miksiĝis kun muzulmanaj konceptoj kaj de aliaj religioj, sed ne ĉiam estas konsiderataj kiel muzulmanaj. La plej elstaraj estas la druzoj kaj la alevoj.
Ekde la vidpunkto de ŝijaismo, ĝi dividiĝas en: zajdiistoj (la imamo estas nur gvidanto), mezaj ŝijaistoj (la imamo estas heredanto kaj gvidata de Dio; majoritato de la ŝijaistoj), kaj ekstremistoj (la imamo estas manifestiĝo de Dio, pro kio ili ne estas konsiderataj kiel muzulmanoj) (Alí-ilahis aŭ Ahl-i Haqq, druzoj).
Disvastiĝo
Ŝijaisma Islamo estas la dua plej granda branĉo de Islamo.[15] Ŝiajistoj estis inter 10 kaj 20% de la muzulmanoj,[16] aŭ 10–13%[17][18][19] de la tutmonda islama kredantaro estas ŝijaistoj. Oni povus enkalkuli ilin je ĝis 200 milionoj en 2009.[20] En 1985, ŝijaismaj islamanoj estas ĉirkaŭkalkulitaj je 21% de la islama loĝantaro de Suda Azio, kvankam la totala nombro estas malfacile kalkulebla.[21]
La alavitoj estas sufiĉe multnombraj en Sirio. La familio de la siria ŝtatestro apartenas al tiu ŝiajisma branĉo.
La alevitoj troviĝas en la centro kaj oriento de Turkio.
Ŝijaismaj islamanoj estas 36.3% de la tuta islamanaro (kaj 38.6% de la islama loĝantaro) de Mezoriento.[24]
Ĉirkaŭkalkuloj metis la proporcion de Ŝijaismaj islamanoj en Libano inter 27% kaj 45% de la loĝantaro,[22][25] 30–35% de la ŝtata loĝantaro en Kuvajto (ne ekzistas kalkuloj de la ne-ŝtatigita loĝantaro),[26][27] ĉirkaŭ 20% en Turkio,[18][28] 5–20% de la loĝantaro en Pakistano,[29][18] kaj 10–19% de la loĝantaro de Afganio.[30][31]
Gravaj ŝijaismaj komunumoj ekzistas ankaŭ en la marbordaj regionoj de Okcidenta Sumatro kaj Aceh en Indonezio.[35] La nombroj de Ŝijaismaj islamanoj estas neglektindaj aliloke en Sudorienta Azio, kie islamanoj estas ĉefe Ŝafiismaj Sunaistoj.
Ekzistas grava ŝijaisma minoritato en Niĝerio, formita de modern-epokaj konvertitoj al ŝijaisma movado centrita ĉirkaŭ la ŝtatoj Kano kaj Sokoto.[18][19][36] Kelkaj afrikaj landoj kiel Kenjo,[37]Sudafriko,[38]Somalio,[39] ktp., tenas malgrandajn minoritatajn loĝantarojn de variaj ŝijaismaj subsektoj, ĉefe posteuloj de enmigrantoj el Suda Azio dum la kolonia periodo, kiel Ĥoja.[40]
↑Martin, Richard C.. (2003) “Shīʿa”, Encyclopedia of Islam and the Muslim World. New York: Macmillan reference USA, p. 621–624. ISBN 978-0-02-865603-8.
↑"Mapping the Global Muslim Population". 7a de Oktobro 2009. Arkivita el la originalo la 14an de Decembro 2015. Alirita la 10an de Decembro 2014. "The Pew Forum's estimate of the Shia population (10–13%) is in keeping with previous estimates, which generally have been in the range of 10–15%."
↑"Religions".CIA. The World Factbook. 2010. Arkivita el la originalo la 4an de Junio 2011. Alirita la 25an de Aŭgusto 2010. "Shia Islam represents 10–20% of Muslims worldwide"
↑"Shīʿite".Encyclopædia Britannica Online. Alirita la 18an de Januaro 2022. "In the early 21st century some 10–13 percent of the world's 1.6 billion Muslims were Shiʿi."
↑Country Profile: Pakistan. Library of Congress Country Studies pri Pakistano. Library of Congress (Februaro 2005). Arkivita el la originalo je 17a de Julio 2005. Alirita 1a de Septembro 2010. “Religion: The overwhelming majority of the population (96.3 percent) is Muslim, of whom approximately 95 percent are Sunni and 5 percent Shia.”.
↑Shia women too can initiate divorce. Library of Congress Country Studies pri Afganio (Aŭgusto 2008). Arkivita el la originalo je 8a de Aprilo 2014. Alirita 27a de Aŭgusto 2010. “Religion: Virtually the entire population is Muslim. Between 80 and 85 percent of Muslims are Sunni and 15 to 19 percent, Shia.”.
Chelkowski, Peter J. (2010). Eternal Performance: Taziyah and Other Shiite Rituals. University of Chicago Press. ISBN 978-1-906497-51-4.
Corbin, Henry (1993). History of Islamic Philosophy, tradukita de Liadain Sherrard kaj Philip Sherrard. Kegan Paul International kun Islamic Publications for The Institute of Ismaili Studies. ISBN 978-0-7103-0416-2.
Cornell, Vincent J. (2007). Voices of Islam. Westport, Conn.: Praeger Publishers. ISBN 978-0-275-98732-9.
Dabashi, Hamid (2011). Shiʻism: A Religion of Protest. Harvard University Press. ISBN 978-0-674-06428-7.
Dakake, Maria Massi (2008). The Charismatic Community: Shiʻite Identity in Early Islam. Suny Press. ISBN 978-0-7914-7033-6.
Lalani, Arzina R. (2000). Early Shiʻi Thought: The Teachings of Imam Muhammad Al-Baqir. I.B.Tauris. ISBN 978-1-86064-434-4.
Lapidus, Ira (2002). A History of Islamic Societies (2a eld.). Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-77933-3.
Marcinkowski, Christoph (2010). Shiʻite Identities: Community and Culture in Changing Social Contexts. Lit Verlag. ISBN 978-3-643-80049-7.
Martin, Richard C. (2004). Encyclopaedia of Islam and the Muslim World. Vol. 1: Encyclopedia of Islam and the Muslim World: A–L. MacMillan. ISBN 978-0-02-865604-5.
Momen, Moojan (1985). An Introduction to Shiʻi Islam: The History and Doctrines of Twelver Shiʻism. Yale University Press. ISBN 978-0-300-03499-8.
Moosa, Matti (1988). Extremist Shiites: The Ghulat Sects. Syracuse University Press. ISBN 978-0-8156-2411-0.
Nasr, Seyyed Hossein; Hamid Dabashi (1989). Expectation of the Millennium: Shiʻism in History. SUNY Press. ISBN 978-0-88706-843-0.
Sachedina, Abdulaziz Abdulhussein (1988). The Just Ruler (al-sultān Al-ʻādil) in Shīʻite Islam: The Comprehensive Authority of the Jurist in Imamite Jurisprudence. Oxford University Press US. ISBN 978-0-19-511915-2.
Shi'a Minorities in the Contemporary World: Migration, Transnationalism and Multilocality. United Kingdom, Edinburgh University Press, 2020.
Sobhani, Ja'afar; Shah-Kazemi, Reza (2001). Doctrines of Shiʻi Islam: A Compendium of Imami Beliefs and Practices ([Online-Ausg.] ed.). London: I. B. Tauris [u.a.] ISBN 978-1-86064-780-2.
Tabatabaei, Sayyid Mohammad Hosayn (1979). Shiʻite Islam. Tradukita de Seyyed Hossein Nasr. State University of New York Press. ISBN 978-0-87395-272-9.
Ṭabataba'i, Allamah Sayyid Muḥammad Husayn (1977). Shiʻite Islam. Albany: State University of New York Press. ISBN 978-0-87395-390-0.
Vaezi, Ahmad (2004). Shia political thought. London: Islamic Centre of England. ISBN 978-1-904934-01-1. OCLC 59136662.
Wollaston, Arthur N. (2005). The Sunnis and Shias. Kessinger Publishing. ISBN 978-1-4254-7916-9.