La Ŝahado aŭ shahāda (arabeالشهادة, šahida, “atesti”) aŭ konfeso de islama kredo estas la deklaro de fido en unu ununura dio (Allāh, en araba), kongrue kun la islama kredo kaj la instruado de Mahomedo. Ties deklamado estas konsiderata unu de la kvin pilieroj de Islamo, laŭ la koncepto sunaisma. Kiam oni prononcas tion sincere, laŭte kaj antaŭ la du atestantoj postulataj de la tradicio, kiu manifestis tion povas esti konsiderata kiel islamano.
"Ne estas plia dio ol Dio, Mahomedo estas la mesaĝisto de la Dio". Tiu estas traduko 'laŭvorta', kvankam relative, ĉar Alláh ne signifas rekte "La Dio", sed derive, ĉar 'Alláh' derivas de 'Al-iláh', kiu signifas tekste "La Dio".
"Ne estas plia dio ol Alaho, kaj Mahomedo estas lia profeto". Tiu estas, eble, la traduko plej ofta, kvankam estas malmulte rigora.
Kelkaj islamanoj ŝijaistaj aldonas: `Alīyun wāliyu-llāh ("Ali estas la reprezentanto de Dio"), fine de la shahāda. Ne estas deviga por la ŝijaistaj diri tion, kvankam la plej parto el ili faras tion, kaj tio estas rekomendata fare de la majoritato de la ajatoloj aŭ imamoj.
Pere de tiu formulo, la islamano proklamas la dian unuecon, ĉar deklaras, ke estas ununura dio, kaj, ke tiu dio estas esence unu, tio estas, ke ĝi ne havas asociaj aliajn diajn figurojn, kio tute konfliktas kun la koncepto de kristanismo pri la Triunuo. La dia unueco markas kompreneble ankaŭ la distancon rilate al politeismo, majoritata en la antaŭislama Arabio.
Tiu aserto akompanas la islamanojn dum ilia vivo. Oni susuras ĝin al la orelo de la ĵusnaskitoj, kaj al la mortantoj oni helpas diri la deklaron. La montra fingro indikanta al la ĉielo estas gesto kiu akompanas aŭ eĉ anstataŭas la ŝahadon.
La sincera kredo en la ŝahado sufiĉas por esti konsiderata islamano. Ties deklamado antaŭ atestantoj, post rita sinlavado, konstituas la simplan ceremonion necesan por la konverto al islamo. Tamen, laŭ la islama doktrino, per si mem ne sufiĉas por konduki la kredanton al la Paradizo: por tio, necesas la plenumon de la devigoj de la aliaj kvar pilieroj.