La urbo estas la 2-a plej granda en Hispanio (post Madrido) kaj la plej granda de Katalunio, krom la 11-a de la Eŭropa Unio. Ĝi estas centro de la metropola areo de Barcelono (el ĉirkaŭ tri ĝis kvin milionoj da loĝantoj), kun 1 620 343 loĝantoj en 2018.[2] La metropola areo faras ĝin la 6-a plej loĝata de la Eŭropa Unio.
Ĝi situas ĉe Mediteraneo, 120 km sude de Pireneoj kaj de la franca limo sur malgranda marborda ebenaĵo limigita kun la maro oriente, kun la montaro Collserola okcidente, kun la rivero Llobregat sude kaj la rivero Besós norde.
La historio de Barcelono esta longdaŭra ja 4000 jaroj, ekde la fino de la Neolitiko, kun la plej fruaj restaĵoj trovitaj en la teritorio de la nuna urbo, ĝis la aktualo. La frua historio de ties loĝantoj kunigas iberojn, romianojn, judojn, visigotojn, islamanojn kaj kristanojn. Kiel ĉefurbo de Katalunio kaj dua plej grava urbo en Hispanio, la tiel nomita Grafurbo (pro la iama Barcelona Graflando) forĝis sin gravecon laŭlonge de la tempopaso, el malgranda romia kolonio ĝis iĝi urbo ege aprezata internacim pro aferoj kiel ties ekonomio, ties arta heredo, ties kulturo, ties sporta vivo kaj ties socia vivo.
Barcelona estis scenejo de diversaj internaciaj eventoj kiuj kontribuis al plifirmigo de ĝia graveco. La plej konataj estis la Internaciaj Ekspozicioj de 1888 kaj de 1929. Poste, en la jaro 1992 okazis la Olimpikoj en Barcelono. Somere 2004 okazis la Internacia Forumo de Kulturoj. Krome la urbo estas sidejo de la sekretariaro de la Unio por la Mediteraneo.[4]
En la aktualo, Barcelono estas agnoskita kiel mondurbo pro sia kultura, financa, komerca kaj turisma graveco. Posedas unu el la havenoj plej gravaj de la Mediteraneo kaj ĝi estas ankaŭ grava punkto de komunikado inter Hispanio kaj Francio, pro la facila konekto pere de aŭtoŝoseo kaj rapidtrajnoj. La Flughaveno de Barcelono-El Prat, je 15 km de la urbocentro, estis uzita de pli ol 50,1 milionoj da pasaĝeroj en 2018.[5]
Barcelono havas malgrandan parton de sia municipa teritorio en la deklivo de la rivero Llobregat sur la montaro Collserola. Temas pri Vallvidrera kaj Les Planes, kiuj troviĝas iom interne ene de la natura parko de Collserola. Formas parton de ties municipa teritorio ankaŭ la romanika ermitejo de Santa Creu d'Olorda, inter la Vallès Occidental kaj la Baix Llobregat.
Kvartaloj de Barcelono estas Pedralbes kaj aliaj. La Eixample (etendaĵo) estas distrikto de Barcelono inter la malnova urbo (Ciutat Vella) kaj kio estis iam ĉirkaŭaj urbetoj (Sants, Gràcia, Sant Andreu ktp.). Konstruita en la 19-a kaj frua 20-a jarcentoj, iuj partoj de la Eixample estis multe influitaj de modernismaj arkitektoj, kies ĉefulo estas Antoni Gaudí. Aliaj distriktoj estis Gràcia, Horta-Guinardó, Les Corts, Sarrià-Sant Gervasi ktp.
Laŭ sagao, la urbo (Barcino) estis fondita de Hamilkar Barka, patro de Hanibal Barka el Kartago. Post tio trakonstruis la urbon la romianoj al kastro . La centro de la urbo kuŝis sur Mons Taber, sur malgranda monteto proksime al la tiama Konsildomo (Plaça de Sant Jaume). Oni povas ankoraŭ hodiaŭ trovi restaĵojn de la romia urbomuro en la praurba parto. Gravaj romiaj trovitaĵoj estas ekspoziciitaj ĉe Plaça del Rei. En la 5-a jarcento la urbon konkeris visigotoj, en la 8-a jc. la maŭroj. En 801 konkeris la urbon la franca reĝo. Je 985 disrabis Barcelonon Al-Mansur, armeestro de Kordovo.
La ekonomia bonfarto permesis rapidegan plilarĝigon de la urbo, kiu ensorbis diversajn antaŭurbojn kiel Sants, Gràcia kaj Sarrià. Partoj de la urbo aldoniĝis post eventoj, kiel la internaciaj ekspozicioj de 1888 kaj 1929, la Olimpikaj ludoj (1992) aŭ la Forumo de la Kulturoj (2004).
Dum la Hispana Enlanda Milito la urbo suferis multajn militajn malfacilaĵojn inter kiuj malsatego kaj mortiga konstanta bombardado.[7]
Vidindaĵoj
Pro sia historio Barcelono havas elstaregan gotikan arkitekturon, kiu konserviĝis pro la stagnado de la urbo dum jarcentoj. Nova etapo de ekonomia bonfarto koincidis kun la ekspansio de la urbo, tial ke ĝia impona kolekto de modernismaj konstruaĵoj (kun ok Mondaj Kulturheredaĵoj de Unesko) ne stariĝis sur la malnovaj mezepokaj palacoj. Nuntempe Barcelono plu aperigas novajn elstarajn konstruaĵojn, kiel Turon Agbar (2005).
Plej elstaraj vidindaĵoj:
La strato Les Rambles estas larĝa aleo, kiu kondukas de la centro al la haveno. Tio estas promena strato kun multaj amuzejoj kaj bazaroj.
Fine de la promenejo de Les Rambles, ĉe la malnova haveno, staras la statuo de Kristoforo Kolumbo kaj ŝipmuzeo Museu Marítim.
La Gotika kvartalo situas en la malnova kvartalo de Barcelono kaj enhavas unu el la plej impresaj kolektoj de civila gotika arkitekturo en la mondo. En ĝi situas la Katedralo de Barcelono, la preĝejo Santa Maria del Pi, la domo Ca l'Ardiaca, la Plaça del Rei (kun la malnova reĝaj palaco kaj kapelo) kaj la vizitinda urba muzeo. Proksime de ĝi elstaras la preĝejo Santa Maria del Mar (eble la plej impona gotika preĝejo el la urbo) kaj la strato Montcada, kun ties sinsekvo de mezepokaj palacoj. Diversloke staras restaĵoj de la romiaj urbomuroj, ĉefe proksime de la katedralo. Trans Les Rambles, en la kvartalo El Raval, elstaras la gotika Hospitalo de Sant Pau kaj la romanika preĝejo Sant Pau del Camp, kun nekutima korto.
Historie, Barcelono posedis grandan tramreton. La unua tramlinio de la urbo malfermiĝis en 1872, sed preskaŭ ĉiuj el tiuj historiaj linioj estis fermitaj en 1971, estante anstataŭitaj de busoj kaj de la vastiĝanta Metroo de Barcelono. La sola restanta linio, "Tramvia Blau", estis konservita kiel turisma vidindaĵo, uzante la historian veturantan materialon. Tamen komence de la 21-a jarcento, du novaj tram-sistemoj, "Trambaix" kaj "Trambesòs", malfermiĝis en la ĉirkaŭurboj de la urbo.[8]
La Haveno de Barcelono estas situa inter la nova marenfluo de la rivero Llobregat kaj la kvartalo Barceloneta. La granda turisma industrio de la regiono igis tiun havenon la plej granda de la Mediteraneo por krozoŝipoj, kaj la kvina de la mondo nur post tiuj de Karibio, dum la industria gravo de la regiono igis ĝin unu de la plej grandaj varhavenoj de la Mediteraneo: ĝi estas tre proksima de la centro de Barcelono kaj estas konektata al la ĉefaj havenoj de la mondo.
La Hispana Esperanto-Instituto estis historia instituto por subteno de la internacia lingvo Esperanto, aktiva en Hispanio en signifa parto de la 20-a jarcento. Ĝi havis sian sidejon en Barcelono. Inter la kunfondintoj estis Josep Rofes Mestre el Barcelono, Alfonso Tur Thomas same el Barcelono dumtempe estis ties vicprezidanto, pliaj membroj estis ekzemple Manuel Maynar el Zaragozo kaj José Perogordo el Madrido. Inter la eldonaĵoj de la instituto ekzemple estis "elementa kurso de esperanto" de 1928 kaj eĉ ĝis en 1963 ĝi publikigis vinildiskon kun popularaj katalunaj kantoj en Esperanto.
En la urbo okazis la 5-a Universala Kongreso 6-11 septembro 1909, kun 1287 kongresanoj el 32 landoj. Ĉefaj temoj de la kongreso: organizo de naciaj E-societoj, financoj, laboroj de la E-Akademio.
Barcelono kaj Esperanto
En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el Eŭropo. Jen kiel oni prezentas Barcelonon:
La Illa de la Discordia (la tureto maldekstre apartenas al la Casa Lleó Morera; la konstruaĵo kun la ŝtupa triangula pinto estas la Casa Amatller; kaj la kurba fasado al ĝia dekstro estas la Casa Batlló)
↑Eduardo Vivancos: Notoj el mia taglibro (trad. Juliette Ternant; kun enkonduko kaj notoj de Javier Alcalde). Taglibro pri la travivaĵoj de junulo dum la Hispana Enlanda Milito en la konstante bombardita urbo Barcelono. Liaj studoj, eklaboroj, aktivado en la liberecanaj medioj, ekesperantistiĝo kaj finfina aliĝo al la armeo de la Dua Hispana Respubliko. Beletra Almanako (33), oktobro 2018. pp. 35-62.
↑Llorca, David. History of tramways in Barcelona. public-transport.net. [1] Alirita la 6an de Novembro 2016.