László Vajda [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vajda László, ekster Hungario Ladislao Vajda estis hungara-hispana reĝisoro, scenaristo, filmomuntisto. Lia patro estis László Vajda (reĝisoro).
László Vajda[1][2] naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1906 en Budapeŝto, li mortis la 25-an de marto 1965 en Barcelono.
László Vajda devenis el juda familio. Li vivis en Germanio ekde 1922, kie li spertis la filman vivon apud sia patro. Li studis en Budapeŝto kaj Berlino, poste li estis filmomuntisto kaj subkameraisto en Berlino, Parizo kaj Londono. En 1935 li revenis al Budapeŝto, kie li reĝisoris. Pro la nazia danĝero li translokiĝis al Parizo, kie post jaro li rifuĝis al Italio. Inter 1942-1959 li estis sukcesa hispana filma reĝisoro en Barcelono, fine li translokiĝis al Okcidenta Germanio.