Ladislao
Ladislao
|
vira persona nomo
|
Informoj
|
Originala nomo
|
Ladislao
|
Eble sama
|
Ladislav • Ladislaus • László • Vladislav • Władysław • Ulászló • Włodzisław • László • Vladyslav • Vladislav • Vladyslav
|
|
Ladislao aŭ Vladislao, pole Władysław, ruse Владислав, estas vira antaŭnomo, uzata ĉefe en orienta Eŭropo.
Ladislao en naciaj lingvoj
Famaj Ladislaoj/Vladislaoj
Regantoj
Bohemio
- 1109-1125 Vladislao la 1-a (Bohemio), duko, Premislidoj
- 1140-1172 Vladislao la 2-a (Bohemio), duko, Premislidoj, kiel reĝo la 1-a
- 1197 Vladislao Henriko (Bohemio), duko, Premislidoj
- 1440-1457 Ladislao la 1-a (Bohemio), reĝo, "la Postmorta", estis ankaŭ 1452-1457 reĝo Ladislao la 5-a de Hungario
- 1471-1516 Vladislao la 2-a (Bohemio), reĝo de Bohemio kaj 1490-1516 de Hungario (nepo de Ladislao la 2-a Jogajlo)
Hungario
- 1077-1095 Ladislao la 1-a, Árpád, Sankta Ladislao
- 1162-1163 Ladislao la 2-a, Árpád, II. László
- 1204-1205 Ladislao la 3-a, Árpád, III. László
- 1272-1290 Ladislao la 4-a, Árpád, IV. László
- 1440-1444 Vladislao la 1-a (Hungario), reĝo, I. Ulászló, nomata "de Varna", estis ankaŭ Ladislao la 3-a (Pollando), reĝo, jogajlida dinastio
- 1452-1457 Ladislao la 5-a, Habsburgoj, V. László, estis ankaŭ 1440-1457 Ladislao la 1-a (Bohemio), reĝo
- 1490-1516 Vladislao la 2-a (Hungario), reĝo, II. Ulászló, estis ankaŭ 1471-1516 Vladislao la 2-a (Bohemio), reĝo (nepo de Ladislao la 2-a Jogajlo)
Pollando/Litovio
- Vladislao la 1-a Hermano, duko de Pollando
- Vladislao la 2-a, "la Forpelita", duko de Pollando
- Vladislao la 3-a, "la Maldikkrura", duko de Pollando
- 1320-1333 Ladislao la 1-a, "la Mallonga", Władysław I Łokietek, Piastoj, reĝo de Pollando, antaŭe kiel duko la 4-a
- 1386-1434 Ladislao la 2-a Jagelono, Władysław II Jagiełło, Jogaila, reĝo de Pollando kaj 1377-1401 grandduko de Litovio (avo de Vladislao la 2-a de Hungario kaj Bohemio)
- 1434-1444 Ladislao la 3-a de Varna, Władysław III Warneńczyk, estis ankaŭ Vladislao la 1-a (Hungario), reĝo
- 1632-1648 Ladislao la 4-a (Pollando-Litovio), reĝo, Władysław IV Waza, Vasa, grandduko de Litovio
Napolo
(la hungara) László kiel familia nomo
Vidu ankaŭ
|
|