La Ĉina Komunista Partio (中国共产党, 中國共産黨, pinyin: Zhōngguó Gòngchǎndǎng) estas la komunista partio, kiu regas Ĉinion ekde 1949. La ĈKP estas fakte la nura partio en la unupartia sistemo de Ĉinio.
La Ĉina Komunista Partio estis fondita la 1-an de julio 1921 en la franca kolonia kvartalo en Ŝanhajo, ĝi estis gvidata de Mao Zedong. En 2006, la partio havis 70 milionojn da membroj, kio faras ĝin la plej granda partio de la mondo.[1] La ĈKP gvidas la politikon de Ĉinio en ĉiu nivelo ekde sia alveno al potenco en 1949.
En Ĉinio iu grava posteno (juĝisto, uzina estro, ktp) havas sian politikan duoblon, krom kiam la estro okupas sufiĉe altan nivelon en la organizaĵo de la partio. La neseparado de la politikaj potencoj kaj la intereskonfliktoj fontas la originon de la problemoj.
Organizo
Longtempe dominita de Mao Zedong, la strukturo de la partio estis detruita dum la kultura revolucio por la Popola Liberiga Armeo (PAL). Post la morto de Lin Biao en 1971, la PAL perdas iom post iom de sia potenco por la partio. Deng Xiaoping daŭrigas la reformojn de la partio ekde 1978.
Ĝia gvidstilo restas iom neformala. Fakte, 1.000 aŭ 2.000 personoj tenas la potencon; temas do pri formo de oligarkio.
La Ĝenerala Sekretario de la Komunista Partio de Ĉinio, oficiale nomata la Ĝenerala Sekretario de la Centra Komitato de la Komunisma Partio de Ĉinio, estas la estro de la Komunisma Partio de Ĉinio kaj la plej altranga postenulo en la Ĉina Popola Respubliko. Tiu ofico estas kutime konsiderata kiel la Supera Gvidanto de Ĉinio, unu-partia komunisma ŝtato.
La Komunista Junulara Ligo de Ĉinio funkcias kiel kadra forĝejo por la Ĉina Komunista Partio. Ĉiujare, ĉ. unu miliono da novaj partianoj estas rekrutitaj el la junulara ligo.
Kelkaj gravuloj
Instancoj
Vidu ankaŭ
Piednotoj
- ↑ Stéphanie Balme, Parti communiste, en Dictionnaire de la Chine contemporaine, direktata fare de Thierry Sanjuan kaj Armand Colin, 2007.