Komponisto

Komponisto estas verkisto (aŭtoro) de muziko, precipe en reproduktebla notacio, kiu ebligas al aliaj prezenti lian verkon. Tio distingas komponiston de improvizanto. En produkto de kanto komponisto kunlaboras kun kantotekstisto. Kiu gvidas tiun procezon, dependas: se komponisto muzikigas jam antaŭe pretan poemon, kompreneble la poemo diktas la ritmon kaj intonacion, sed se ekzemple kantotekstisto arte tradukas jam pretan kanton al alia lingvo, la muziko diktas la ritmon kaj intonacion kaj la vorto devas adaptiĝi al la jam preta melodio.

La pludono de muzikaj verkoj povas okazi ankaŭ tra aŭdo; tio precipe koncernas epokojn, kulturojn kaj stilojn, kiuj ne konas/konis aŭ ne uzas muzikan notacion.

En kelkaj kulturoj oni nomas komponiston, kiu (muzike kaj poezie) verkas kantojn nur por prezenti ilin mem, kantaŭtoro.

Vidu ankaŭ

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!