Post kunfandiĝo de ambaŭ kompanioj en 1930, interkonekta koridoro estis konstruita inter ambaŭ stacioj. Je ties ekservo la 25-an de aŭgusto1931, ambaŭ stacioj alprenis sian nunan nomon, Marcadet - Poissonniers.
Ĝi do havas la nomojn de la du sekvaj stratoj:
strato "Marcadet" havas la nomon de loko nomita "la Mercade", situanta en la Kvartalo "Chapelle Saint Denis". eble tie troviĝis vendejo, Marcadus, en la epoko de "foiro de Lendit";
strato "des Poissonniers" estas la malnova vojo de fiŝkaptistoj trairita ekde 1307 de vendistoj de fiŝoj kaptitaj en la Norda Maro.
En 2011, 6 064 992 vojaĝantoj eniris en tiun stacion[1]. Eniris 6 381 604 vojaĝantoj en 2013 tiel ke la stacio atingas la 50-an rangon de metrostacioj pro ties nombro da vojaĝantoj[2].