Kreita en 2004, Linio J estas 256 kilometrojn longa. Ekspluatita de SNCF, ĝi hodiaŭ transportas po 226 000 vojaĝantojn ĉiutage[1].
Tial ke preskaŭ la tuto de la linio situas en Francilio, ĝi dependas de Sindikato de transportoj de Francilio (IDF Mobilités) sed la finoj de la branĉoj de Gisors kaj Vernon situas ekster la regiono, en Eure, en regionoSupra Normandio kaj en Oise en regionoPikardio, por stacidomoj situantaj trans la stacidomo de Chars (branĉo Gisors) kaj tiu de Bonnières (branĉo Vernon). Pro tio, koncernaj stacidomoj ankaŭ troviĝas ekster tarifa zono de Navigo-karto.