Tramtransporto en Parizo T13, nome Eksprestramo 13 (france Tram 13 Express aŭ Tram Express Ouest, konata kiel Tangentielle Ouest dum fazo de planado) estas nova linio de tramtrajno en Francio.
La linio estas 19 km longa, de Saint-Germain-en-Laye al Saint-Cyr-l'École, en la okcidentaj suburboj de Parizo. Ĝi estas interkonektita kun trajnoj de Transilien SNCF linioj L, N kaj U, kaj RER de Francilio (RER) linioj A kaj C.
La tramo veturas sur la dekstra trafikflanko en urbaj areoj, de Saint-Germain-en-Laye al Lisière Pereire, kaj sur la maldekstra trafikflanko de Lisière Pereire al Saint-Cyr.
La linio anstataŭas la branĉon Grande ceinture Ouest de Transilien L inter Saint-Germain-en-Laye-Grande-Ceinture kaj Noisy-le-Roi, irante plu norden al Saint- Germain-en-Laye RER kaj plu suden al Saint-Cyr.
Tramtrajnoj Alstom Citadis Dualis U 53800 estas uzataj sur la linio.
La tramdeponejo situas en Versailles-Matelots.
La linio estis malfermita al pasaĝeroj la 6-an de julio 2022.
Plilongigo estas planita en 2027.
48° 54′ 49″ N 2° 04′ 49″ O / 48.913702 °N, 2.080190 °O / 48.913702; 2.080190 (Camp des Loges) (mapo)
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo Tram Express Ouest angle.