Tramtransporto en Parizo T1 estas tramvojo situanta tuj ekster la limoj de Parizo, liganta Saint-Denis al Noisy-le-Sec, paralele al la norda limo de Parizo. Ĝi ekfunkciis en 1992, kaj la plilongigo al Noisy-le-Sec estis plenumita en decembro 2003. Plilongigo okcidenten al Asnières-sur-Seine kaj Gennevilliers estas antaŭplanita en 2011, kaj daŭrigo ĝis Nanterre estas planita. Plilongigo orienten al Montreuil kaj eble al Val de Fontenay estas planita. La linio transportas 100 000 pasaĝerojn/tage. T1 estas ekspluatata de RATP.
La Courneuve