Corentin Celton [kɔʁɑ̃tɛ̃ sɛltɔ̃] estas stacio sur linio 12 de la Metroo de Parizo, situanta en Issy-les-Moulineaux.
Ĝi estis malfermita la 24-an de marto 1934 sub la nomo Petits Ménages.
En 1868, la malnova Hospico de Petits Ménages, tiam situanta en la 7-a arondismento de Parizo, translokiĝis al Issy-les-Moulineaux, lasante larĝan spacon al pligrandigo de magazeno "Au Bon Marché".
Situanta apud la hospico, la stacio nomiĝis « Petits-Ménages » ĝis la 15-a de oktobro 1945. Tiam, la stacio estis alinomita omaĝe al Corentin Celton, dungito de la hospico kaj rezistanto pafmortigita de nazioj.