Porte de la Chapelle [pɔʁt də la ʃapɛl] (esperante Pordo de la Kapelo) estas stacio de linio 12 de la Metroo de Parizo situanta en la 18-a arondismento de Parizo. Depost ĝia malfermiĝo en 1916 ĝis la ekservo de la plilongigo de la linio 12 al Front Populaire la 18-an de decembro 2012, ĝi konsistigis la nordan finstacion.
Kiel indikas ĝia nomo, la stacio situas en "Porte de la Chapelle".
Alirejoj situas en la norda flanko de la Porte de la Chapelle. Kroma alirejo en la suda flanko sur Strato de la Chapelle estis ekfunkciigita la 29-an de novembro 2013.