La stacio estis malfermita en 1910. Ĝi ŝuldas sian nomon al Pordo de la Villette, situanta super la stacio, mem nomita reference al malnova komunumo "La Villette" aneksita de Parizo en 1860.
100 metrojn norde de la stacio troviĝas la ununura konekto de la reto al Atelieroj de La Villette, specialistiĝintaj pri la prizorgo de la vojoj. Fine de la servo, multaj konstru-traktoroj trapasas la stacion.
Ĝi enhavas kvar vojojn alireblajn per du insulaj kajoj ŝirmataj per volbo. Fine de la servo, la vojoj estas uzataj por purigi la internon de vagonaroj. Kelkaj itineroj uzas tiun stacion kiel finstacion.
Ĉiu kajo havas aliron al po du elirejoj, norde kaj sude.