Porte d'Italie [pɔʁt d‿itali] estas stacio de la linio 7 de la Metroo de Parizo (sur la flava branĉo al Mairie d'Ivry), en la 13-a arondismento de Parizo.
La stacio
La stacio estis inaŭgurita la 7-an de marto 1930, en plilongigo al linio 10 en direkto al Porte de Choisy. La 26-an de aprilo 1931, la stacio estis transigita al linio 7.
Porte d'Italie estis unu el la fortikigitaj pordoj de la muro de Adolphe Thiers, konstruita en la 1840-aj jaroj kaj malkonstruita inter la unua kaj dua mondmilitoj. La stacio situas sub Bulvardo Masséna, oriente de vojkruciĝo de Porte d'Italie. Ĝi estas iomete kurba.
Alirejoj
- Skvaro Hélène Boucher: du ŝtuparoj sur Bulvardo Masséna, antaŭ la skvaro
- Bulvardo Masséna: du ŝtuparoj en n-ro 166, Bulvardo Masséna kaj ĉe angulo de Avenue d'Italie
- Avenue d'Italie: ŝtuparo en n-ro 190, Avenue d'Italie
- Strato Fernand Widal: nur eliro el kajo en direkto al Mairie d'Ivry, ŝtuparo kaj rulŝtuparo ĉe angulo de Strato Fernand Widal
Interkonektoj
Proksime
- Porte d'Italie estas enirpordo al la ĉina kvartalo de Parizo, en la 13-a arondismento.
Bibliografio
- Pierre Miquel, Petite Histoire des Stations de Métro, éditions Albin Michel (1993)
Vidu ankaŭ
Metrostacioj M07 |
---|
|
- M01
- M02
- M03
- M03bis
- M04
- M05
- M06
- M07
- M07bis
- M08
- M09
- M10
- M11
- M12
- M13
- M14
- FUN
- (eksa 14)
|
|
|
|
|