24-a de februaro
La 24-a de februaro estas la 55-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 310 tagoj restas (311 en superjaroj).
Je la 24-a de februaro okazis, interalie:
Eventoj
- 303: Romio: imperiestro Diokleciano edikte malpermesis praktiki kristanismon
- 1188: Pollando: Pomeria episkopejo en Kamień Pomorski ricevis papan protektan buleon
- 1243: En Lwówek Śląski okazis unua kavalira turniro en Pollando
- 1272: Piasta princo Władysław de Opole atribuis urborajton al setlejo Żory
- 1303: Dum la unua milito pri sendependeco skotoj venkis anglan armeon en batalo de Roslin
- 1343: Pola reĝo Kazimiro la 3-a aliancis kun tri okcidentpomeriaj princoj
- 1386: Reĝo de Napolo kaj Hungario Karolo la 2-a estis venenita
- 1388: Pola reĝo Ladislao la 2-a Jogajlo urbigis Widawa (distrikto Łask)
- 1393: Pola reĝo Ladislao la 2-a Jogajlo donis laŭvicajn privilegiojn al monaĥejo de paŭlanoj sur Jasna Góra
- 1397: Pollando: en Radzyń Chełmiński Lacerta Asocio de nobeloj fondiĝis por defendi sin kontraŭ maljustaĵoj de la Ordeno de germanaj kavaliroj - de 1410 aganta konspire
- 1510: Papo Julio la 2-a interpaciĝis kun Venecia respubliko kaj forigis ekskomunikon
- 1525: Venko de habsburga armeo kontraŭ la franca en batalo de Pavio - reĝo de Francio Francisko la 1-a estis malliberigita fare de imperiestro Karlo la 5-a
- 1527: Ferdinando la 1-a kroniĝis en Prago kiel reĝo de Ĉeĥio
- 1530: Papo Klemento la 7-a kronis en Bolonjo Karlon la 5-a kiel imperiestron de la Sankta Romia Imperio
- 1582: Papo Gregorio la 13-a eldonis buleon enkondukantan gregorian kalendaron
- 1711: Premiero de itallingva opero Rinaldo de George Frideric Handel okazis en Londono
- 1739: Persa armeo de ŝaĥo Nadir venkis Mogolan Imperion en la batalo de Karnal
- 1768: Oni subskribis Varsovian traktaton — sub premo de najbaraj landoj alikredantoj regajnis kulton kaj civitanajn rajtojn
- 1777: Petro la 3-a kaj Maria la 1-a ektroniĝis en Portugalio
- 1807: Papo Pio la 7-a establis Ukrainan Grek-Katolikan Eklezion, daŭrigon de la eklezia provinco kun sidejo en Haliĉ
- 1818: En varsovia palaco de familio Radziwiłł okazis unua publika koncerto de la 8-jara Frederiko Ŝopeno
- 1821: Meksika Milito de Sendependeco: oni anoncis Igualan planon, en kiu estis formulita la ideo pri sendependa, katolika kaj unuiĝinta Meksiko
- 1826: Traktato de Yandabo (apud Iravadio, meze de Birmo) estis subskribita finante unuan anglan-birman militon, la plej longan kaj multekostan en la historio de Brita Hindio
- 1831: Novembra ribelo kontraŭ Rusia Imperio: venko de insurekcianoj en batalo de Białołęka (apud Varsovio)
- 1833: Dum inaŭguro de Granda Teatro de Varsovio oni montris La barbiron de Sevilo de Gioachino Rossini
- 1848: Revolucia jaro: lasta reĝo de la francoj Ludoviko-Filipo abdikis favore al sia nepo, tamen samtage estis proklamita la Dua Respubliko de Francio - Julia monarkio finiĝis
- 1863: Apud Małogoszcz generalo Marian Langiewicz okazigis unu el la plej grandaj bataloj de la Januara ribelo kontraŭ pli multa soldataro de la Rusia Imperio — li sukcesis eskapi kune kun 2 mil polaj ribelintoj perdinte nur armean ekipaĵon
- 1868: Andrew Johnson estis, kiel unua en la historio prezidanto de Usono, subigita de Usona Domo de Reprezentantoj al procedo de elpostenigo
- 1871: Duvoluma verko de Charles Darwin La deveno de homo kaj selekto rilate al sekso estis publikigita
- 1875: Vaporŝipo SS Gotenburgo trafis Grandan Barilrifon ĉe malalta tajdo kaj sinkis nordokcidente de Kvinslando - pli ol 98 viktimoj
- 1876: En Christiania okazis premiero de la dramo de Henrik Ibsen Peer Gynt, kun muziko komponita de Edvard Grieg
- Dispartigoj de Pollando-Litovio:
- 1905: Svislando: tunelo Sempionopasejo elkaviĝis
- 1906: Franca fizikisto Henri Becquerel malkovris, ke radioaktiveco havas konsekvencojn
- Unua mondmilito:
- 1920: Adolf Hitler prezentis en Munkeno 25-punktan programon de Nacisocialisma Germana Laborista Partio, fondita en la restoracio de Hofbräuhaus
- 1921: En Rigo estis subskribita pola-soveta pakto pri repatriigo de ostaĝoj, civilaj kaj militaj militkaptitoj, internigitoj, rifuĝintoj kaj elmigrintoj
- 1921 Per dekreto de caro Boriso la 3-a, deviga militservo estas aboliciita en la bulgara armeo kaj anstataŭigita de pagita volontula servo
- 1922: Milano: premiero de la spektaklo Henriko la 4a
- 1928: Dua Pola Respubliko: laŭ dispono de prezidanto de Pollando Ignacy Mościcki ekestis Nacia Biblioteko de Pollando, kiu daŭrigis tradicion de 18-jarcenta Biblioteko de fratoj Załuski
- 1938: Nilona dentobroso fariĝis vendebla aĉetaĵo
- 1939: Hungario aliĝis al Antikominterna pakto
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: nekonatoj murdis germanan urbestron de Legionowo - venĝe germanoj du tagojn poste pafekzekutis en Palmiry 190 loĝantojn de la urbo kaj ĉirkaŭaĵo; en koncentrejo Hohenbruch apud Królewiec germanoj pafmortigis redaktoron de "Olŝtina Gazeto" Seweryn Pieniężny, kaj skoltan komandanton Leon Włodarczyk; Nov-Jorko: Fonduso nome de Paderewski por Helpo al Pollando komencis sian agadon - kreita de Usona Help-Komitato al Pollando; Intelektulkampanjo de Krakovo: en Pola Preĝejo de Parizo okazis funebra diservo por animoj de ok profesoroj de Jagelona Universitato, mortintaj en koncentrejo Sachsenhausen; Vintra milito: la Ruĝa Armeo rompis la duan defendlinion de finnoj
- 1941: En Provinco Vartlando germanoj malpermesis al poloj laboron en ĉiuj fakaj lernejoj kaj al lernantoj de pola nacieco ilin frekventi; Brita Milita Kabineto konfirmis la proponon sendi ekspediciajn fortojn al Grekio
- 1942: Pola Rezistomovado: Speciala Taĉmento de Kamparanaj Batalionoj agante en 5 patroloj reprenis peltojn, forprenitajn de germanoj por Wehrmacht en 3 komunumoj, i.a. Opole Lubelskie; soveta submarŝipo sinkigis en la Nigra Maro la ŝipon Struma kun judaj rifuĝintoj el Rumanio — pereis 778 personoj, unu saviĝis; radiostacio Voĉo de Ameriko komencis elsendi germane; Ankaro: sensukcesa bomba atenco al ambasadoro de Tria Regno Franz von Papen; Batalo de Los-Anĝeleso: falsa alarmo kondukis al kontraŭaviadila bombardo, kiu daŭris ĝis fruaj horoj de la 25-a de februaro
- 1943: Militkrimoj: Germana polico pafmortigis en Grobelki 10 personojn kaj en Głogów Małopolski 6 polojn; en distrikto Sokołowski venĝe pro helpo al funkciulo de Gestapo ŝajniganta fuĝintan judon, kaj helpo al judoj forkurintaj de geto, SS-taĉmento arestis 14 loĝantojn de vilaĝo Paulinów - 9 pafekzekutis surloke, 2 pereis en koncentrejo Treblinka, kaj la ceteraj estis direktitaj fosi tranĉeojn kaj tie murditaj (inter murditaj estis 2 virinoj kaj 2 sovetiaj soldatoj); soldatoj de Bydgoszcz de la Pola Enlanda Armeo okazigis bomban atencon en stacidomo de rapida fervojo en Berlino ĉe Friedrichstrasse - pereis 36 personoj kaj 78 vundiĝis, plejparte soldatoj de Wehrmacht kaj funkciuloj de germana polico; Tunizio: marŝalo Erwin Rommel rompis atakon al montpasejo retirigante la divizion Afrikakorps; al Kujbiŝev alvenis nova ambasadoro de Ĉinio; Joachim von Ribbentrop alvenis al Italio por politikaj kaj militaraj interparoloj (ĝis la 28-a de februaro)
- 1944: Germana polico pafkzekutis en Ochotnica (distrikto Nowotarski) 40 personojn; ukraina polico vivbruligis en Piotrowina (distrikto Miński) 23 personojn; en Pińczów aperis konspira revuo "Bojowiec" (Batalulo) kun instrukcioj por infanterianoj; kadre de operaco "N" en Varsovio, Krakovo kaj aliaj urboj de Ĝenerala Gubernio aperis en publikaj lokoj falsigitaj afiŝoj pri evakuo de germanoj; Orienta Fronto: Ruĝa Armeo konkeris Dno kaj Rahaĉoŭ, kaj kreis la 2-a Belorusan Fronton direkte al Kovel; nokte Luftwaffe atakis Londonon kaj Armea Korpuso de RAF Schweinfurt, usona 8-a Aviada Armeo Augsburg, Stuttgart kaj Fürth
- 1945: Nokte de la 23-a/24-a de februaro RAF atakis Bielefeld, Bremeno kaj Hamburg, usona 15-a Aviada Armeo Veronon, Ĝenovon kaj Klagenfurt, 20-a Aviada Armeo Singapuron; Pomerio: maldekstra alo de la 2-a Belorusa Fronto ekiris direkte al Koszalin; trupoj de 1-a Ukraina Fronto ĝisiris la riveron Neiße finante malsuprasilezian operacon; la Ruĝa Armeo likvidis 1-an Baltan Fronton kaj ties trupojn enkorpigis kiel Sambian Armean Grupon al la 3-a Belorusa Fronto; Okcidenta Fronto: usona 9-a Armeo konkeris Jülich; Egiptio: parlamento konfirmis registaran decidon pri militdeklaro al Akso Berlino-Romo-Tokio - dum la debato estis pafmortigita la ĉefministro; en Bukareŝto okazis manifestacioj, la polico pafis al amasoj - oni postulis demision de ĉefministro Nicolae Rădescu kaj punon de kulpuloj
- 1946: Juan Domingo Perón gajnis prezidentajn balotojn en Argentino
- 1947: Antaŭ Supera Nacia Tribunalo finiĝis proceso de civilaj okupaciaj regopovoj de Varsovio: Ludwig Fischer (guberniestro), Josef Meisinger (ĉefo de sekureca polico), Max Daume (komandanto de germana ĝendarmaro) kaj Ludwig Leist (distriktestro) - la verdikto anoncita la 3-an de marto (Leist kondamnita al 8 jaroj de mallibero, la ceteraj al mortpuno)
- 1949: Fine de la unua arabo-israela milito Egipta Reĝlando subskribis interkonsenton pri armistico kun Israelo
- 1953: Dua soveta okupado de Pollando: en Varsovia malliberejo sekve de justica murdo soveta ekzekutisto en pola uniformo pendumis la polan generalon August Emil Fieldorf — kondamnita al morto fare de judoj, ĉefrole de akuzistino Helena Wolińska, marte 1989 rehabilita
- 1955: Malvarma milito: Irako kaj Turkio subskribis traktaton de Bagdado por kontraŭstari al komunismaj influoj en Proksima Oriento; samjare alianciĝis Britio, Pakistano kaj Iran
- 1956: Fine de la 20-a Kunsido de la Komunista Partio de Sovetunio Nikita Ĥruŝĉov prezentis sekretan raporton pri la krimoj de Stalin, kiu ŝokis la partion kaj komunistan movadon tutmonde
- 1965: Latva genocidisto de judoj Herberts Cukurs estis mortigita en Montevideo de Mosado
- 1966: Prezidento de Ganao Kwame Nkrumah estis faligita per sensanga puĉo
- 1970: En Varsovio finiĝis proceso de 9 "tatranoj", akuzitaj pri transdono al pariza "Kultura" de kontrabanditaj dokumentoj pri komunistaj reprezalioj de marto 68 kaj alvenigado de malpermesitaj eldonaĵoj — oni verdiktis de 3 ĝis 4,5 jarojn da mallibero, pro amnestio ili forlasis malliberejon fine de septembro
- 1979: Norda Jemeno kaj Suda Jemeno ekmilitis
- 1980: Nova israela siklo aperis
- 1984: Komunista krimo: en Stalowa Wola estis murdita de t.n. nekonatoj Zbigniew Tokarczyk, laboristo de elektrejo, opozicia aganto en Pola Popola Respubliko, membro de la Konfederacio de Sendependa Pollando kaj aktivulo de Solidareco, internigita dum la milita stato en Pollando
- 1985: Teatro je la nomo al Stanisław Ignacy Witkiewicz inaŭguris agadon en Zakopane
- 1987: En Sovetunio Miĥail Gorbaĉov parolis unuan fojon pri glasnost ("malferma politiko")
- 1988: Posedanto de "Hustler" Larry Flynt gajnis en Suprema Kortumo de Usono kontraŭ pastro Jerry Falwell pro damaĝkompenso: unuanima Kortumo malakceptis la pretendon de Falwell de 200 000 USD pro parodio, publikigita en la revuo "Hustler"
- 1989: Irana ajatolo Ruhollah Ĥomejni eldonis fatvon ofertante premion de 3 000 000 USD por murdi verkiston Salman Rushdie, aŭtoro de kontestataj La satanaj versoj
- Revolucioj de 1989:
- 1991: Golfa Milito: Usona Terarmeo komencis operacon kulminantan en liberigo de Kuvajto
- 1995: Pollando: en Atom-Esplora Instituto en Otwock oni fermis unuan nuklean reakciujon EWA
- 2000: Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj adoptis rezolucion antaŭvidantan sendon al Demokratia Respubliko Kongo de blukaskuloj respondecaj pri plenumado de batalhalto de la 10-a de julio 1999
- 2005: Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj juĝis ke Rusio malrespektis en Ĉeĉenio homrajtojn pro torturado kaj murdado
- 2006: Prezidentino de Filipinoj Gloria Macapagal-Arroyo post malkovro de planoj pri armea puĉo enkondukis krizostaton
- 2008: Dimitris Ĥristofias gajnis prezidentajn balotojn en Kipro
- 2008: Raúl Castro iĝis prezidento de Kubo (anstataŭante sian fraton)
- 2009: Konvencio pri la rajtoj de handikapitoj de UN ratifita en Germanio
- 2009: En Usono plursistema tujmesaĝilo por saĝtelefonoj WhatsApp estis lanĉita
- 2011: Libia enlanda milito: batalo de Misrata komenciĝis
- 2013: Nikos Anastasiades gajnis prezidentan baloton sur Kipro
- 2015: Ĉeĥio: en restoracio en Uherský Brod 63-jara furiozulo pafmortigis 8 personojn, unu grave vundigis kaj memmortiĝis dum aresto-provo fare de polico
- 2019: Muzikvideo al Despacito de portorika artisto Luis Fonsi kiel unua en la historio de YouTube atingis 6 miliardojn da vidaĵoj
- Invado de Rusio en Ukrainion komencita
- 2022: Daŭrigo de la rus-ukraina milito komenciĝis kiel plenskala oficiala milito — frumatene Putin ordonis "specialan armean operacon" kaj tuj rusia armeo atakis de tri direktoj, ankaŭ de Belorusio, bombardante plej gravajn militajn objektojn sed ankaŭ civilajn, atakita estis Okcidenta Ukrainio — en najbara al Pollando urbo Lucko oni detruis televidan turon, kaj bombis aerodromon en proksima Ivano-Frankivsk; Mariupolo apud Azova Maro apartenis al la unuaj bombarditaj urboj, post tri monatoj tute niveligita kun la tero; Volodimir Zelenskij anoncis militleĝon kaj ĝeneralan mobilizon: dum intensaj atakoj 9 atakaviadiloj estis paffaligitaj, en tio 2 modernaj bombaviadiloj SU-34
- Mondreago: Pollando tuj helpis per livero de kanonhaŭbizoj, kirasitaj transportiloj, pli ol 300 tankoj, kaj aviadiloj — ambasadoro de Ukrainio en Berlino estis informita pri intencita donaco de 5 mil militkaskoj; grupo de retpiratoj Anonymous deklaris cibermiliton al Rusio; Britio enkondukis sankciojn kontraŭ rusaj firmaoj, kun la tuja malpermeso alteriĝi por Aeroflot; Moldavio pro sekureco fermis sian aerspacon
- 2023: 366-a tago de la rusa agreso: ukraina stabo: pasinttage la malamiko faris 90 atakojn — preskaŭ mil rusiaj soldatoj pereis; pola ĉefministro Mateusz Morawiecki en Kievo informis, ke Pollando kiel unua eŭropa ŝtato transdonis kvar polajn tankojn Leopard 2 kaj sendos 60 polajn tankojn PT-91 — sveda registaro liveros 10; sur okupata Krimeo tataraj partizanoj damaĝis fervojon en Baĥĉisaraja distrikto — kelkajn semajnojn pli frue mortigis en embusko du rusajn oficirojn; restantaj en Ukrainio polaj policanoj neŭtraligis preskaŭ 5 mil eksplodaĵojn (ofte kaŝitaj en ludiloj, pianoj aŭ fridujoj)
- Mondreago: Ĝenerala Asembleo de UN akceptis nokte rezolucion alvokantan al paco en Ukrainio — konsilanto de Volodimir Zelenskij komentis: Rusio fine kreis "koalicion apogantan genocidon" (Belorusio, Demokratia Respubliko Kongo, Eritreo, Malio, Nikaragvo, Rusia Federacio kaj Sirio); vrako de tanko T-72 ekstaris antaŭ rusa ambasadejo en Berlino — aktivuloj de la muzeo Berlin Bunker Story rete anoncis Ni redonas al teroristoj ilian rubaĵon apud la pordon; landoj de EU kaj G7 interkonsentis pri embargo al rusaj diamantoj; ĉeĥa firmao produktas blovitajn pafilarojn HIMARS por erarigi malamikon en Ukrainio; dekkelkaj rusoj estis arestitaj pro memorigo de la militdatreveno en Moskvo kaj Sankt-Peterburgo; Usono atribuas novajn sankciojn al Rusio kaj kunlaborantaj firmaoj el Ĉinio, Nederlando, Kanado, Francio kaj Luksemburgo
- 2024: 731-a tago de la rusa agreso: nokte Sekurec-Servo de Ukrainio kune kun ukraina spionagentejo atakis metalurgian fabrikon en Lipecko (Rusio), kio kaŭzis incendion; ukrainoj paffaligis rusan aviadilon de frua averto A-50 — postrestaĵoj de 10 korpoj (ĉefe oficiroj) estis trovitaj (lastsemajne 8 aviadiloj estis detruitaj); al Kievo alvenis ĉefministroj de Italio, Kanado, Belgio kaj prezidantino de Eŭropa Komisiono; en Kievo okazis virtuala pintkunveno de la gvidantoj de G7, gvidata de itala ĉefministrino Giorgia Meloni; Hostomel (Kieva provinco): kadre de ekonomi-armea helpo Ukrainio ricevos 3 mld da kanadaj dolaroj (2,05 mld da eŭroj); laŭ ukranaj regopovoj post du jaroj de la milito oni konfirmis pli ol 10 mil ukrainaj civilaj viktimoj, sed oni ne ekskludas 50 mi
- Mondreago: Donald Tusk: Du jaroj de ukraina heroeco. Du jaroj de rusia brbareco. Du jaroj de malhonoro por indiferentuloj; ĝis fino de marto EU liveros pli ol 170 mil artileriajn pafaĵojn; papa almozisto kardinalo Konrad Krajewski atestis, ke Vatikano forsendis al Ukrainio pli ol 240 kamionojn kun humanitara helpo; Britio transdonos al Ukrainio 8,5 mln da britaj pundoj de humanitara helpo
Naskiĝoj
- 1304: Ibn Batuta, berbera vojaĝisto kaj geografo (m. 1377)
- 1463: Johano Piko de la Mirandolo, itala humanisto kaj filozofo, teologo, matematikisto, astronomo, filologo, poeto, poligloto (m. 1494)
- 1497: Sebastian Fröschel, germana teologo, reformaciulo (m. 1570)
- 1500: Karlo la 5-a, germana-romia imperiestro de la Sankta Romia Imperio (m. 1558)
- 1501: Sixtus Birck, germana dramisto kaj historiisto pri eklezio (m. 1554)
- 1503: Johannes Gropper, germana humanisto, juristo, teologo kaj kardinalo (m. 1559)
- 1533: Petrus Codicillus, ĉeĥa verkisto kaj astronomo (m. 1589)
- 1536: Klemento la 8-a, papo reeldoninta korektitan brevieron kaj Roman Meslibron (m. 1605)
- 1557: Matiaso la 1-a, germana-romia imperiestro de la Sankta Romia Imperio (m. 1619)
- 1595: Maciej Kazimierz Sarbiewski, pola poeto latinlingva, teoriulo pri baroka literaturo (m. 1640)
- 1619: Charles Le Brun, franca arkitekto, kaj pentristo, dekoraciisto de la Kastelo de Versailles (m. 1690)
- 1645: Francisko Rákóczi la 1-a, reganto de Transsilvanio (m. 1676)
- 1684: Matthias Bernhard Braun, aŭstra-ĉeĥa skulptisto kaj lignogravuristo (m. 1738)
- 1704: Johann Hieronymus Kniphof, germana kuracisto kaj botanikisto (m. 1763)
- 1743: Joseph Banks, angla naturalisto kaj botanikisto, prezidanto de la Reĝa Societo de Londono (m. 1820)
- 1750: Miklós Révai, hungara pastro, lingvisto kaj instruisto (m. 1807)
- 1786: Wilhelm Grimm, germana fabelisto (m. 1859)
- 1788: Johan Christian Dahl, norvega pentristo kaj pejzaĝisto (m. 1857)
- 1799: Siegfried Wilhelm Dehn, germana muzikteoriisto, eldonisto, instruisto, bibliotekisto (m. 1858)
- 1830: Karolína Světlá, ĉeĥa verkistino (m. 1899)
- 1831: Leo von Caprivi, germana Regna Kanceliero (m. 1899)
- 1835: Eleonore Heerwart, germana pedagogino kaj infanĝardenpionirino (m. 1911)
- 1837: Rosalía de Castro, hispana verkistino kaj poetino en la galega kaj kastilia, reprezentantino de romantikismo (m. 1885)
- 1842: Arrigo Boito, itala verkisto kaj komponisto (m. 1918)
- 1846: Otto Lessing, germana skulptisto (m. 1912)
- 1849: Franz Skarbina, germana pentristo (m. 1910)
- 1869: Andor Lovassy, hungara ĵurnalisto, kunlaboranto de "Nagyvárad" (m. 1924)
- 1866: Pjotr Lebedev, rusa fizikisto mezurinta premon de radiado (m. 1912)
- 1878: August Lehrmann, germana arĥitekto (m. 1945)
- 1885: Stanisław Ignacy Witkiewicz, pola filozofo (propra koncepto pri monado), dramisto, literatura kritikisto, pentristo, vojaĝisto, fotisto kaj poeto (m. 1939)
- 1885: Juliusz Kaden-Bandrowski, pola verkisto, ĵurnalisto kaj kapitano, sekretario de la Pola Akademio de Literaturo (m. 1944)
- 1885: Chester William Nimitz, usona admiralo, komandanto de la usona mararmeo dum la dua mondmilito (m. 1966)
- 1892: Konstantin Fedin, sovetia verkisto kaj aktoro (m. 1977)
- 1895: Gijsbertus Johannes Degenkamp, nederlanda pentristo kaj esperantisto, aŭtoro de Esperanto 60-Jara. Skizo pri la Evoluo de la Lingvo Literatura, esperantiginta la Taglibron de Anne Frank kaj La Hispana Tragedio (m. 1973)
- 1899: Miĥail Gromov, soveta piloto, militestro, profesoro (m. 1985)
- 1907: Harry C. Schnur, germana-usona juristo, filologo kaj ĵurnalisto (m. 1979)
- 1912: Jiří Trnka, ĉeĥa animaciisto, reĝisoro, ilustristo (m. 1969)
- 1925: Etel Adnan, siri-usona poetino kaj artistino (m. 2021)
- 1925: István Csorba, rumania hungara agrikultura fakulo (m. 2008)
- 1926: Béla Szász, rumania hungara eldoneja redaktoro, tradukisto (m. 2000)
- 1926: Karel Kraft, ĉeĥa instruisto, Esperanto-vortaristo, pedagogo kaj honora membro de ĈEA, fondinto de Esperanto-klubo en Dobříš kaj en Příbram, realiginto de Somera Esperanto-Tendaro en Županovice, en sia verko Heroo de amo priskribis la vivon de Přemysl Pitter, interesiĝanta pri hinduismo kaj orientaj filozofioj, vegetarano (m. 2015)
- 1929: Andre Gunder Frank, germana ekonomikisto, kunfondinto de la Teorio de dependeco (m. 2005)
- 1930: Zdzisław Rurarz, pola politikisto, diplomato, ambasadoro en Japanio, kontraŭstarinto al la milita stato en Pollando (m. 2007)
- 1932: Michel Legrand, franca komponisto, pianisto, kantisto kaj muzikaranĝisto (m. 2019)
- 1934: Bettino Craxi, ĉefministro de Italio (m. 2000)
- 1935: Rihor Baradulin, belorusa poeto, eseisto kaj tradukisto (m. 2014)
- 1940: Barbara Sadowska, pola poetino, kontraŭkomunista aktivulino, persekutata kune kun sia murdita filo Grzegorz Przemyk (m. 1986)
- 1940: Judit Papp, hungara scenejsekoraciistino, kostumistino
- 1942: Joseph Lieberman, usona senatano
- 1942: Gayatri Chakravorty Spivak, barata filozofino, profesorino de Universitato Kolumbio, kritikistino de postkoloniismo
- 1943: Pablo Milanés, kuba kantisto (m. 2022)
- 1944: Imre Antal, rumania hungara pentristo kaj grafikisto
- 1944: Attila Papp, rumania hungara poeto, folkloristo
- 1947: Edward James Olmos, usona aktoro
- 1949: Mátyás Hodgyai, rumania hungara instruisto pri historio, lokhistoriisto
- 1953: Marek Król, pola ĵurnalisto, ĉefredaktoro de "Wprost", politikisto, kontraŭkomunisto
- 1955: Alain Prost, franca aŭto-sportisto, stiristo de Formulo 1, plurfoja mondĉampiono
- 1955: Steve Jobs, usona pioniro de komputila industrio, kunfondinto de la firmao Apple (m. 2011)
- 1956: Judith Butler, usona-juda feminisma filozofiino, kunkreantino de kvir-teorio
- 1957: Isa Gambar, azera politikisto, prezidento de Azerbajĝano
- 1961: Gabriella Angi, hungara aktorino, membrino de Teatro Figura Stúdió (m. 2003)
- 1968: András Dimény, rumania hungara pentristo
- 1970: Barbara Frale, itala historiistino
- 1973: Philipp Rösler, germana kuracisto kaj politikisto
Mortoj
- 616: Aethelberht, reĝo de Kent, Anglio, unua anglosaksa reĝo kiu konvertiĝis al kristanismo
- 1386: Karolo la 2-a, reĝo de Napolo kaj Hungario (n. 1345)
- 1588: Johann Weyer, flandra kuracisto, okultisto kaj demonologo, kontraŭstaranta al Malleus maleficarum (n. 1515)
- 1674: Matthias Weckmann, germana komponisto de baroko kaj reprezentanto de la nordgermana orgenskolo (n. 1616)
- 1704: Marc-Antoine Charpentier, franca komponisto, kies preludo al komponaĵo Te Deum iĝis signalo de la Eŭropa Unio de Radio kaj Televido (n. 1643)
- 1717: Philipp Wilhelm von Boineburg, germana diakono, politikisto kaj diplomato (n. 1656)
- 1751: Johann Michael Heusinger, germana teologo kaj regionhistoriisto (n. 1690)
- 1758: Johann Friedrich Christoph Ernesti, germana teologo kaj bibliisto (n. 1705)
- 1777: Jozefo la 1-a, reĝo de Portugalio (n. 1714)
- 1785: Carlo Maria Buonaparte, itala juĝisto (n. 1746)
- 1799: Georg Christoph Lichtenberg, germana natursciencisto kaj verkisto (n. 1742)
- 1801: František Martin Pelcl, ĉeĥa verkisto, profesoro de ĉeĥa lingvo kaj ĉeĥa literaturo (n. 1734)
- 1810: Henry Cavendish, brita fizikisto kaj kemiisto pli frue malkovrinta Kulomban leĝon aŭ leĝon de Omo kaj helpe de tordometro kalkulinta mason de la Tero (n. 1731)
- 1811: György Bessenyei, hungara verkisto kaj filozofo enestanta en Hungara Antologio (n. 1747)
- 1836: Dániel Berzsenyi, hungara poeto (n. 1776)
- 1856: Nikolaj Ivanoviĉ Lobaĉevskij, rusa matematikisto, kreinto de hiperbola geometrio (n. 1792)
- 1863: Anton Günther, aŭstra teologo kaj filozofo (n. 1783)
- 1864: Alois Schertzinger, germana muzikisto kaj setlisto (n. 1787)
- 1874: John Bachman, usona luterana pastro kaj naturalisto (n. 1790)
- 1883: Carl Emmerling, germana teologo kaj politikisto (n. 1813)
- 1900: Wilhelm Ritter von Flattich, aŭstra arkitekturisto, fervoja inĝeniero kaj volapukisto (n. 1826)
- 1932: Lajos Erdélyi, hungara lingvisto kaj profesoro de Scienca Universitato Loránd Eötvös (n. 1871)
- 1935: Arnold Behrendt, germana poŝtkonsilisto, membro de Lingva Komitato, prezidanto de Internacia Ligo de la Esperantista Poŝt- kaj Telegraf-Oficistaro kaj kontribuinto al ties organo "Poŝta Esperantisto", prezidanto de Germana Esperanto-Asocio, kunlaboranto de la dummilita "Internacia Bulteno", verkanta por "Esperanto-Praktiko" kaj "Germana Esperantisto" (n. 1877)
- 1941: Oskar Loerke, germana verkisto kaj poeto de magia realismo (n. 1884)
- 1942: Anton Drexler, germana seruristo kaj politikisto fondinta Germanan Laboristan Partion, kiun Hitler kuntransformis al Nacisocialisma Germana Laborista Partio kaj transprenis lian ideon uzi svastikon (n. 1884)
- 1950: Ernest Deligny, franca bibliotekisto, volapukisto kaj esperantisto, partoprenanto de 18 Universalaj Kongresoj, enestanta en Laŭroj (n. 1864)
- 1953: August Emil Fieldorf, pola generalo, organizanto kaj komandanto de la Gvidantaro pri Kaŝatako de la Ĉefkomando de Pola Enlanda Armeo, unu el la plej meritaj soldatoj de Pola Subtera Ŝtato, viktimo de justica murdo, torturata antaŭ pendumo kun nekonata loko de enterigo (n. 1895)
- 1954: Ferenc Herczeg, hungara verkisto kaj ĵurnalisto, membro de Societo Kisfaludy kaj Hungara Scienca Akademio (n. 1863)
- 1960: Albert Sixtus, germana verkisto, porinfana kaj porjunulara aŭtoro (n. 1892)
- 1965: Attila Juhász, hungara verkisto, ĵurnalisto kaj ĉefredaktoro de la gazeto "Hungara Junularo" (n. 1906)
- 1970: Albert Nagy: rumania hungara pentristo (n. 1902)
- 1977: Aldo Ferdinando Schmucker, itala juristo, profesoro, kunfondinto de Liguria Esperanto-Katedro (n. 1890)
- 1989: Rakotondravao, malagasa esperantisto, UEA-vicdelegito en Antananarivo pri turismo, instruado kaj financoj (n. 1917)
- 1990: Alessandro Pertini, socialista prezidento de Italio, kontraŭulo de la itala faŝismo (n. 1896)
- 1993: Péter Kovács, hungara poeto kaj pedagogo, doktoro de edukscienco (n. 1909)
- 1997: Li Hajpin, korea esperantisto, delegito de UEA, Esperanto-vortaristo, aŭtoro de lernolibro pri Esperanto, kontribuanta al "La Espero el Koreio", honora membro de UEA (n. 1917)
- 1999: Marko Petrović, kroata esperantisto, Esperanto-verkisto kaj tradukisto kontribuinta al jugoslaviaj antologioj (n. 1939)
- 2001: Claude Shannon, usona matematikisto kaj inĝeniero, kunkreinto de informteorio (proksima al diskreta matematiko) kaj esplorinta artefaritan intelekton (n. 1916)
- 2002: Luis Hernández Yzal, kataluna apotekisto, fondinto de Hispana Esperanto-muzeo, kontribuanto al la Katalogo de la Esperanto-Gazetaro, dumviva membro de UEA (n. 1917)
- 2004: Pál Kenyeres, rumania hungara redaktoro, poeto, verkisto (n. 1913)
- 2006: Dennis Weaver, usona filma kaj televida aktoro (n. 1924)
- 2007: Géza Ferenczi, rumania hungara arkeologo kaj muzeologo (n. 1924)
- 2014: Carlos Páez Vilaró, urugvaja ceramikisto, skulptisto, verkisto, komponisto kaj konstruisto (n. 1923)
- 2018: Bud Luckey, usona komikulo kaj aktoro (n. 1934)
- 2020: István Csukás, hungara poeto kaj verkisto (n. 1936)
Specialaj tagoj kaj festoj
La 24-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
|
|