pola naciismo
Konfederacio de Sendependa Pollando (pole Konfederacja Polski Niepodległej, KPN) estas pola politika partio fondita la 1-an de septembro 1979 de Leszek Moczulski kaj ĉerpanta el tradicioj post Józef Piłsudski. Ĝi estas la unua kun kontraŭkomunisma karaktero en la antaŭa Orienta Bloko.
Antaŭ la pola aŭgusto de 1980 la Konfederacio postulis, ke la rusa armeo forlasu Pollandon, kio realiĝis la 28-an de oktobro 1992.