Li naskiĝis en vilaĝo Zalavas, iam ankaŭ pole nomata Zułowo, en la hodiaŭa Litovio, proksime al Vilno) en malriĉiĝinta poliĝinta litova nobela familio naŭfila. Li vizitis lernejon en Vilno, en 1885 li studis medicinon en Ĥarkivo, urbo de nuna Ukrainio, sed oni suspektis lin en 1886 pro politika agado. Li estis arestita marte de 1887 pro la falsa akuzo pri intenco je kaŝmurdo de la caroAleksandro la 3-a de Rusio kaj li estis ekzilita al la fora orienta Siberio. Lia frato, Bronisław Piłsudski - kiu estis amiko de amikoj de frato de Lenin -, estis simile sendita al dura laboro ("katorga") en orientan Siberion je 15 jaroj.
Jozefo, post sia liberiĝo en 1892, Jozefo revenis eĉ pli kontraŭrusa kaj aniĝis en la Pola Partio Socialista. Li komencis aperigi la subteran socialistan novaĵ-gazeton, Robotnik (La laboristo), sed plie orientita al sendependaj principoj ol al revoluciaj. Februare de 1900, li estis enprizonigita en la Varsovian Citadelon, sed post simulado de psikaj problemoj li eskapis maje de 1901 el la psika malsanulejo de Sankt-Peterburgo, Rusio. Post eksplodo de la rusa-Japana milito (1904–1905) Piłsudski vojaĝis al Japanio, kie li sensukcese planis krei polajn armitajn fortoj. Ricevis nur por la partio 20 mil pundojn.
Reveninte en Pollandon, li ŝtelis trajnojn por financi kontraŭleĝan militistan organizon. Poste translokiĝis al la aŭstria Pollando, kie la aŭtoritatoj (malamike kontraŭ Rusio) permesis ties projekton, kiu finfine sukcesis krei Polan Legion dum la Unua Mondmilito, kies unua generalo li estis (kvankam sen militista kariero) kaj kiu integriĝis en la aŭstri-hungara armeo kontraŭ Rusio. Germanio proklamis en 1916 la sendependon de Pollando (kiu ĝis tiam ne ekzistis kiel sendependa ŝtato) kaj nomumis lin ĉefkomandanto sed temis pri nevera sendependo kaj Pilsudski malakceptis kunlabori: li estis enkarcerigita en Germanio ĝis la fino de la milito.[1]
En 1918 liberigita estis ricevita en Varsovio kiel granda nacia heroo. Unua prezidento de la Pola Respubliko kaj ĉefkomandanto, ne akceptis la landlimon kun Rusio, kiu estis decidita en la Traktato de Versailles, kaj eniris en rusiaj teritorioj cele organizi ŝtataron kun Ukrainio, Belorusio kaj Litovio. La Ruĝa Armeo reagis kaj la atako alvenis ĝis Varsovio mem, kie finfine Pilsudski sukcesis venki. Dum milito pola-bolŝevikaesperantistoJulian Tuwim ankaŭ pola poeto laboris en la gazetara oficejo de armea ĉefo Józef Piłsudski.
En 1922 retiriĝis por permesi la disvolviĝon de la nova parlamenta reĝimo, sed en 1926 revenis per puĉo kaj starigis diktaturon, kiu daŭris ĝis lia morto en 1935.
Intermaro (pole: Międzymorze) estis politika ideo de Józef Piłsudski de antaŭ la Unua Mondmilito celanta kreon de federacio de la ŝtatoj de Mezeŭropo kaj Orienta Eŭropo.
Esti venkita kaj ne rezigni estas venko. Venki kaj ekripozi en gloro estas malvenko.[mankas fonto]
Kiu ne estimas kaj ne alte taksas sian pasintecon, ne indas estimon de la nuntempo, nek rajton por estonteco.[mankas fonto]
Sendepende de tio, kia estos ĝia registaro Rusio estas obstine imperialisma. Tio estas eĉ fundamenta trajto de ĝia politika karaktero. Jam estis cara imperialismo, hodiaŭ ni vidas ruĝan imperialismon - la sovetan. Pollando estas baraĵo kontraŭ imperialismo de Rusio.[mankas fonto]
Danke al streboj de prof. Odo Bujwid li estis la Alta Protektanto de la 23-a UK 1931 en Krakovo .
"En la jaro 1922 por la Unua Tutpola Esperanto-Kongreso la tiama ĉefulo de pola ŝtato Józef Piłsudski - sendis sian reprezentanton generalon-leŭtenanton Jan Jacyna". (Enciklopedio de Esperanto, paĝo 446).
„ Vere interesa libro, ĉar ĝi pritraktas marŝalon Pilsudski, kies nomo ne estas disigebla de la nuntempa pola ŝtato. Kiu deziras konatiĝi kun Polujo, ties internacia situo kaj politika historio, nepre legu la libron. Bona bildo de la marŝalo kaj bela ekipo. ”
↑Luis Reyes, Clemenceau, el tigre. “La I Guerra Mundial, como nunca se la habían contado, y 8. Clemenceau”, suplemento de “La aventura de la historia”, nº 143, Madrido, septembro 2010. paĝo 10.