Pola Esperanto-Asocio

Pola Esperanto-Asocio
Polski Związek Esperantystów
Emblemo de Pola Esperanto-Asocio
Lando  Pollando
Tipo landa Esperanto-asocio
Fondiĝo 1908 (kun regionaj formalaj ligoj jam ekde 1904)
Fondiĝloko Varsovio
prezidanto Robert Kamiński
vicprezidanto Agnieszka Mozer
ĝenerala sekretario Zofia Śmistek
kasisto Alina Mozer
Aliulo1 Marek Mazurkiewicz
Junulara organizaĵo Pola Esperanto-Junularo
Interretejo http://esperanto.pl
vdr

La Pola Esperanto-Asocio (PEA, pole Polski Związek Esperantystów, PZE) estas Esperanto-asocio de Pollando, establita en la jaro 1908 kiel Pola Esperanto-Societo. La asocio oficiale deklariĝis komunutila. Ĝi eldonas la dumonatan revuon "Pola Esperantisto".

Historio

Komenco

El la "Enciklopedio de Esperanto" (1933) <<La unua kunsido [de esperantistoj], dum kiu estis tuŝita la temo pri ia ajn organizo, okazis la 2-an de dec. 1893 en Varsovio, en la loĝejo de la studento St. Goldberg. Ĉeestis kvin personoj (inter kiuj la sola nun vivanta W. Róbin). La kunsidoj poste okazadis pli malpli regule, sed ĉiam ankoraŭ ne leĝigite. Ludoviko Zamenhof tiutempe ne troviĝis en Varsovio kaj la grupeto transsendis al li en Grodnon siajn salutojn. ... Kaj la 6-an dec. 1904 (ĝuste 11 jarojn post la fondiĝo de l' unua - neleĝigita - grupo) la varsoviaj E-istoj fondis la unuan oficialan organizaĵon E-an en Pollando "Varsovia Societo E-ista". Zamenhof, kiu intertempe reekloĝis en Varsovio, rifuzis funkcion kaj tial fariĝis prezidanto Antoni Grabowski, vic-prezidanto Leo Belmont, sekretario Kabe (d-ro Kazimierz Bein), kasisto Adam Zakrzewski, kaj bibliotekisto Aleksandro Brzostowski. Malgraŭ, ke en Rusujo la kondiĉoj tiutempe estis plej fatalaj (milito kun Japanujo, revolucio en la lando, malfido de la pola socio al ĉio, kio havis ion komunan kun rusoj - kaj la varsovia societo estis filio de la rusa - suspektemo al la E-istoj mem), la nombro de la E-istoj post la unua jaro atingis jam 70. ... 1906 povas esti konsiderata kiel oficiala dato de la Esperanto-movado en Galicio. Tiam fondiĝis jam grupoj en Krakovo kaj Lvovo (tiam nomata en la E-aj oficialaĵoj: Leopolo) urboj, kiuj fariĝas la bazoj de l' disvolviĝo de E[speranto] en Galicio. ... La ambaŭ grupoj tre fervore kaj fruktodone laboris. La Krakova eligis poste tre konatajn E-istojn: prof. Odo Bujwid, [Bronisław] Kuhl, [d-ro] Leon Rosenstock, Jan Kaszycki, Jozefo Alfus, Grenkamp (Salomon Kornfeld) kaj aliaj. ... En 1908 la poloj fine sukcesis leĝigi sian societon. Pola E[speranto] Societo gajnis la simpation de polaj medioj, kiuj iom post iom komencis fide rilati al ĝi. En 1908 la varsoviaj samideanoj eldonis lokan gazeton. La redaktejo de "Pola E-isto" transiris tiam Varsovion, kie komenciĝis ĝia floranta periodo.>>

Esperantologia Rondo (regiona filio de PEA)

Esperantologia Rondo fondiĝis en Lublin en 1987 kun la celo memorigi la regionan Esperanto-agadon en Lublinio.

Okaze de la 100-a naskiĝdatreveno de Jan Mędrkiewicz la 12-an de novembro 1988 en profesora salono de la Biblioteko de Katolika Universitato en Lublin estiĝis historia sesio, kiun inaŭguris mag. Maciej Stanisław Zięba, pri D-ro Jan Mędrkiewicz - forgesita pioniro kaj teoriulo de la Esperanto-Movado kaj pri la Intelekta vivo de Lublin en la intermilita periodo mag. Adam Winiarz (historiisto). Sur unu el etaĝoj oni malfermis la ekspozicion "D-ro Jan Mędrkiewicz (12.11.1888 - 9.04.1937) - eminenta esperantisto el Lublin" kaj la akompanan pri pastro-esperantisto Franciszek Tokarz. Rememorojn pri sia patro prezentis la filo Jerzy, teatra aktoro, kaj inĝeniero Tadeusz Pleskaczyński, sekretario de Seniora Sekcio de PEA. Zofia Banet-Fornalowa diris pri esperantaj valoroj al kiuj kuracisto Jan Mędrkiewicz dediĉis sian vivon. En la loka tombejo estis metita florkrono ĉe la tombo al Jan Mędrkiewicz. Krom tio Esperantologia Rondo ricevis la nomon de Jan Mędrkiewicz kaj Studenta Orientalisma Esperanto-Rondo ĉe la Asocio de Polaj Studentoj la nomon de filozofo-orientalisto Franciszek Tokarz. Partoprenantoj de la solena sesio vizitis biendomon, kie naskiĝis Jan Mędrkiewicz (la nuna kortegeto al Tadeusz Kościuszko). La sesio okazis kunlabore kun d-ro Czesław Biedulski, prizorginto de la Esperanto-biblioteko troviĝanta surloke.

Artikoloj pri Jan Mędrkiewicz aperis en "Heroldo de Esperanto" redaktita de Ada Fighiera Sikorska kaj "Informator Archiwum Esperanckiego" (Informilo de Esperanto-Arkivo) redaktita de Krzysztof Śliwiński, arkivisto de PEA. En Historia Muzeo de Lublin, filio de la regiona muzeo en la Kastelo de Lublin, okazis ekspozicio dediĉita al regionaj esperantistoj (kune kun Edmond Privat por omaĝi lian 100-an naskiĝdatrevenon).

Aktualaĵoj

Ekde la 7-a de majo 2011 la prezidanto de PEA estis Arkadiusz Zychewicz. La asocio iam estis unu el aktivaj libroeldonantoj.

Pola Esperanto-Junularo estas junulara sekcio de Pola Esperanto-Asocio.

19-a de januaro 2013 post unujara krizo en Ĉefa Estraro de PEA estis elektita nova, la provizora Ĉefa Estraro de PEA - kun la prezidanto Stanisław Mandrak, vic-prezidantoj Barbara Pietrzak kaj Teruo Matsumoto.[1][2]

De 23-a de majo 2015 en Ĉefa Estraro estas:[3]

  • Stanisław Mandrak – prezidanto
  • Teruo Matsumoto – vicprezidanto
  • Alina Mozer – kasisto
  • Robert Kamiński – sekretario
  • Agnieszka Mozer – estrarano

La ĉefa estraro de Pola Esperanto-Asocio de 2016-05-28[4]:

  • Aleksander Zdechlik – prezidanto
  • Teruo Matsumoto – vicprezidanto
  • Alina Mozer – kasisto
  • Robert Kamiński – sekretario
  • Agnieszka Mozer – estrarano
  • Marek Mazurkiewicz – estrarano

La ĉefa estraro de Pola Esperanto-Asocio de 2019-06-06[5]

  • Robert Kamiński – prezidanto
  • Agnieszka Mozer – vicprezidantino
  • Zofia Śmistek – ĝenerala sekretario
  • Alina Mozer – kasistino
  • Marek Mazurkiewicz – ano

La ĉefa estraro de Pola Esperanto-Asocio de 2022-06-25[6]:

  • Robert Kamiński - Prezidanto
  • Agnieszka Mozer - Vicprezidanto
  • Zofia Śmistek - Sekretario
  • Alina Mozer - Kasistino
  • Gizela Matray - Ano
  • Kamil Getka - Ano

Specimenoj de libroj eldonitaj de PEA

Referencoj

  1. Estraro Ĉefa estraro de PEA. Arkivita el la originalo je 2021-03-06. Alirita 2021-03-11.
  2. La eksterordinara landa kunveno de la delegitoj, kiu kunsidis la 19-an de januaro 2013, decidis pri la ŝanĝo de la statuto kaj elektis novajn aŭtoritatojn, kies ĉefa tasko estos enkonduki la preskribojn de la nova statuto. La statuto estis ŝanĝita jam de la antaŭa kunveno, la 29-an de junio 2013 dum 33-1 Pola Esperanto Kongreso(dum landa kunveno de delegitoj), Fine de la kunsido la nova statuto estis akceptita kaj la Ĉefa Estraro devas prizorgi, ke ĝi ekvalidu. La statuto efektive ne estas bazita sur la ĝisnuna, sed enkondukas tute novan strukturon de la asocio. Ekde akcepto de la statuto per jura instanco la supera organo de PEA ne plu estas delegita kunveno, kiu kunsidis ĉiun trian jaron, sed ĉiujara ĝenerala kunveno en kiu rajtas partopreni ĉiuj individuaj membroj de la asocio. Tia kunveno devus okazi por la unua fojo venont-jare, verŝajne en Varsovio en 2014. La ĉefa tasko de la novelektita estraro estas pretigo de tiu kunveno kaj en ĝiaj kadroj la tuta membraro elektos novajn gvidorganojn laŭ la ĵus ŝanĝita statuto. La ĉefan estraron de PEA konsistigas Stanisław Mandrak (prezidanto), Barbara Pietrzak kaj Teruo Matsumoto (vicprezidantoj), Robert Kamiński (sekretario), Alina Mozer (kasisto), Anna Maria Koniecpolska-Bień (estrarano pri junularaj aferoj), Paweł Fischer-Kotowski kaj Łukasz Żebrowski. En la revizia komisiono membras Aleksander Zdechlik (prezidanto), Elżbieta Kembłowska (vicprezidanto) kaj Mirosława Mazur (sekretario). Paweł Fischer-Kotowski
  3. Ĉefa Estraro de PEA. Arkivita el la originalo je 2015-10-18. Alirita 2022-05-19.
  4. Nowe władze PZE[rompita ligilo]
  5. Ĝenerala Kunsido de Pola Esperanto-Asocio
  6. Nova Estraro

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Read other articles:

В Википедии есть статьи о других людях с такой фамилией, см. Самойлов. Самойлов Алексей Васильевич Министр внутренних дел Якутской АССР 9 июля 1946 — 28 ноября 1950 Предшественник Михаил Иванович Савинов[1] Преемник Николай Сергеевич Гредасов[1] Рождение 1906(1906)Орлов...

هذه المقالة يتيمة إذ تصل إليها مقالات أخرى قليلة جدًا. فضلًا، ساعد بإضافة وصلة إليها في مقالات متعلقة بها. (أبريل 2019) غريتشين ديلي   معلومات شخصية الميلاد 19 أكتوبر 1964 (59 سنة)  واشنطن  مواطنة الولايات المتحدة  عضوة في الأكاديمية الأمريكية للفنون والعلوم،  والجمعية

Film Titel Verblendung Originaltitel The Girl with the Dragon Tattoo Produktionsland Vereinigte Staaten, Schweden, Großbritannien, Deutschland Originalsprache Englisch Erscheinungsjahr 2011 Länge 158 Minuten Altersfreigabe FSK 16[1] JMK 16[2] Stab Regie David Fincher Drehbuch Steven Zaillian Produktion Scott Rudin,Ceán Chaffin,Ole Søndberg,Søren Stærmose Musik Trent Reznor,Atticus Ross Kamera Jeff Cronenweth Schnitt Kirk Baxter,Angus Wall Besetzung Daniel Craig: Mik...

In 2002 werd het 24ste Campeonato Sul-Mato-Grossense gespeeld voor clubs uit de Braziliaanse staat Mato Grosso do Sul. De competitie werd georganiseerd door de Federação de Futebol de Mato Grosso do Sul en werd gespeeld van 3 maart tot 28 juli. CENE werd kampioen. Eerste fase Groep A Plaats Club Wed. W G V Saldo Ptn. 1. Ubiratan 8 6 2 0 15:6 20 2. Ponta Porã 8 3 2 3 16:15 11 3. Operário de Dourados 8 3 2 3 8:7 11 4. Ivinhema 8 2 1 5 15:26 7 5. Mundo Novo 8 1 3 4 14:14 6 Geplaatst voor twe...

2020 song by Brett Kissel She Drives Me CrazySingle by Brett Kisselfrom the album Now or Never ReleasedFebruary 1, 2020 (2020-02-01)GenreCountry popLength3:04 (album version) 2:46 (remix featuring Nelly) LabelWarner CanadaBAK 2 BAKSongwriter(s)Brett KisselEmma-LeeKaren KosowskiProducer(s)Brett KisselJacob DurrettBrett Kissel singles chronology Drink About Me (2019) She Drives Me Crazy (2020) A Few Good Stories (2020) Music videoShe Drives Me Crazy on YouTubeShe Drives Me Crazy ...

Diet as determined in surviving artifacts and remains An early Ramesside Period mural painting from Deir el-Medina tomb depicts an Egyptian couple harvesting crops. Ancient Egyptianculture Architecture Art Clothing Cuisine Dance Literature vte The cuisine of ancient Egypt covers a span of over three thousand years, but still retained many consistent traits until well into Greco-Roman times. The staples of both poor and wealthy Egyptians were bread and beer, often accompanied by green-shooted ...

KualinKecamatanNegara IndonesiaProvinsiNusa Tenggara TimurKabupatenTimor Tengah SelatanPemerintahan • Camat-Populasi • Total- jiwaKode Kemendagri53.02.21 Kode BPS5304061 Luas- km²Desa/kelurahan- Pantai Tuafanu di Kualin Kualin adalah sebuah Kecamatan di Kabupaten Timor Tengah Selatan, Nusa Tenggara Timur, Indonesia. lbsKabupaten Timor Tengah Selatan, Nusa Tenggara Timur Bupati: Egusem Pieter Tahun Wakil Bupati: Johny Army Konay Dewan Perwakilan Rakyat Daerah Keca...

Israeli jurist (1887–1960) Gad Frumkin in the 1930s Gad Frumkin (Hebrew: גד פרומקין, August 2, 1887 – March 10, 1960) was an Israeli jurist. He was one of the first trained attorneys in Palestine prior to Israeli independence and one of the few Jews who served as a judge on the Supreme Court of Mandatory Palestine. Early life and family Frumkin was born in Jerusalem in 1887 to a family that was part of Jerusalem's Ashkenazi elite. His father was Israel Dov Frumkin, a pioneer of H...

United States historic placeDecatur County CourthouseU.S. National Register of Historic Places Show map of IowaShow map of the United StatesLocation9th St.Leon, IowaCoordinates40°44′26″N 93°44′46″W / 40.74056°N 93.74611°W / 40.74056; -93.74611Arealess than one acreBuilt1908ArchitectSmith, Wetherell and GageArchitectural styleRenaissance RevivalMPSCounty Courthouses in Iowa TRNRHP reference No.81000233[1]Added to NRHPJuly 2, 1981 The D...

Acceso Sur a Ferrol  FE-14  Acceso Sur a Ferrol (en gallego)  Ferrol,  Fene, España España Acceso Sur a FerrolDatos de la rutaNombre anterior  Identificador   Tipo Autovía urbanaNumeración PK 0 al PK 4,8Ancho de calzada 2 carriles por sentidoLongitud 4,8 kmAdministraciónAdministración Red Red de Carreteras del EstadoOtros datosVelocidad genérica OrientaciónInicio  FE-11  (Ferrol)Fin  N-651  (Fene)Cruces  FE-11&...

Military campaign of the Muslim–Quraysh War This article has multiple issues. Please help improve it or discuss these issues on the talk page. (Learn how and when to remove these template messages) This article needs additional citations for verification. Please help improve this article by adding citations to reliable sources. Unsourced material may be challenged and removed.Find sources: Conquest of Mecca – news · newspapers · books · scholar · JST...

1988 video game This article needs additional citations for verification. Please help improve this article by adding citations to reliable sources. Unsourced material may be challenged and removed.Find sources: To Hell and Back video game – news · newspapers · books · scholar · JSTOR (January 2009) (Learn how and when to remove this template message) 1988 video gameDeveloper(s)Andy JervisPublisher(s)CRLPlatform(s)Commodore 64Release1988Genre(s)Pla...

This article is an orphan, as no other articles link to it. Please introduce links to this page from related articles; try the Find link tool for suggestions. (October 2017) M. Ann McCaigChancellor of the University of CalgaryIn office1994–1998Preceded byDavid B. SmithSucceeded byJack Perraton Personal detailsBornJune 1939 (age 84)Tisdale, SaskatchewanSpouse(s) Roger Woodrow McCaig ​ ​(m. 1962; died 1976)​ John Robert McCaig ​&...

смт Комишівка Країна  Україна Область Донецька область Район Покровський район Громада Новогродівська міська громада Код КАТОТТГ: Облікова картка смт. Комишівка  Основні дані Засноване Статус із 1971 року Площа 0.23 км² Населення ▼ 365 (01.01.2021)[1] Густота 1587 осіб/км...

1931 film The Ruling VoiceDoris Kenyon and Walter Huston inThe Ruling VoiceDirected byRowland V. LeeWritten byRobert Lord (adaptation)Screenplay byByron MorganStory byRowland V. LeeDonald W. LeeStarringWalter HustonLoretta YoungDoris KenyonCinematographySol PolitoEdited byGeorge AmyMusic byDavid MendozaProductioncompanyFirst National PicturesDistributed byWarner Bros.Release date October 31, 1931 (1931-10-31) Running time76 minutesCountryUnited StatesLanguageEnglish The Ruling ...

Road in Ireland N78 roadBóthar N78N78 north of Newtown, County LaoisRoute informationLength50.671 km (31.485 mi)LocationCountryIrelandPrimarydestinations County Kilkenny Kilkenny County Kildare Athy M9 motorway Highway system Roads in Ireland Motorways Primary Secondary Regional The N78 road is a national secondary road in Ireland. The 50-kilometer-long (31 mi) road links the N77 national secondary road north of Kilkenny, County Kilkenny to the M9 national primary route a...

Argentine footballer Luis Artime Artime with Palmeiras in 1969Personal informationFull name Luis ArtimeDate of birth (1938-12-02) 2 December 1938 (age 85)Place of birth Parque Civit, ArgentinaHeight 1.74 m (5 ft 9 in)Position(s) StrikerSenior career*Years Team Apps (Gls)1959–1962 Atlanta 67 (50)1963–1966 River Plate 80 (70)1967–1968 Independiente 72 (45)1968–1969 Palmeiras[1][2] 16 (11)1969–1972 Nacional 56 (61)1972 Fluminense[3] 5 (0)1973...

Инце́ст (лат. incestus — «преступный, греховный»), или кровосмеше́ние, — половая связь между близкими кровными родственниками (родителями и детьми, братьями и сёстрами)[1][2]. Понятие «близкий» в разных культурах определяется по-разному, хотя почти во всех куль...

Regional parliament of Komi, Russia You can help expand this article with text translated from the corresponding article in Russian. (July 2022) Click [show] for important translation instructions. View a machine-translated version of the Russian article. Machine translation, like DeepL or Google Translate, is a useful starting point for translations, but translators must revise errors as necessary and confirm that the translation is accurate, rather than simply copy-pasting machine-tran...

Five-sided reflecting prism This article needs additional citations for verification. Please help improve this article by adding citations to reliable sources. Unsourced material may be challenged and removed.Find sources: Pentaprism – news · newspapers · books · scholar · JSTOR (August 2017) (Learn how and when to remove this template message) A pentaprism. A perspective drawing showing a roof pentaprism commonly used in a single lens reflex camera (S...