Kornfeld estis kunlaboranto de polaj kaj francaj gazetoj. Ekde 1914, 17-jaraĝa li fariĝis esperantisto. Li unue elpaŝis per kursoj, prelegoj, deklamoj ktp. en diversaj urboj de la t. n. Malgranda Pollando. En 1918 li eldonis la ĵurnalon Esperantista Voĉo, unue en Krakovo, poste en Jasło, kaj ekde tiu tempo li fariĝis ankaŭ Esperanto-eldonisto.
Grenkamp estis unu el la unuaj aplikantoj de Esperanto en la radio-sfero. Dum la Internacia Radio Kongreso en Parizo li reprezentis Pollandon kaj akceptigis favoran rezolucion al Esperanto. Dum pluraj Universalaj Kongresoj li gajnis laŭdon pri deklamado kaj oratorado.
„ Poemareto de l’ nuna pola Esperanto-poeto. La rekomendo de l’ „Esperantista Literatura Asocio- garanlias puran, neriproĉindan lingvon. Temas pri amo, amikeco, malŝato al milito, pacemo kaj naturo. Kelkaj poezietoj ŝajnas ververe elflui el koro profunde. La aŭtoro dediĉis la verketon al sia amiko Paŭlo Medem, dediĉo nun jam melankolia pro la posta morto de tiu modelo. ”
„ La devizo de la aŭtoro estas „la par ĉiu“. Li ĝojigas nin jen per lirikaj prozaĵoj (Buŝo, okuloj kaj koro, Aŭtuno), jen per rakontoj pri amo (La Arno, La Venĝo, jaluzo), jen
per aforismoj (Senŝeligitaj pensoj) aŭ groteskaĵoj (La du boksistoj. En Papagonio), eĉ enigmo poemo (Al . ..) kaj „ĝisfina“ enigmo (Kaj ĝi postsekvis min) ne mankas. Lia precipa amuzo estas sekvigi vorton per alia rimanta (41 lace-pace, 45 laŭde-aplaŭde) aŭ krei rimantan aforismon (14 Tio, kio estas en ordo, ne trovigas ĝenerale sur tagordo; 47 per amoflamanta al sako sonanta; la dua citato eĉ meritas famigi.). Iomete da incitemo kontraŭ la Esperantistoj, „miaj amikoj“ (laŭ la vortoj de Grenkamp) ne malutilas, krom eble komence de p. 80. Laŭ lingva vidpunkto mi iom pridubas la internacian kompreneblecon de nub-skrapulo (18), hejmi > hausen (29), forsuferi > verschmerzen (30), elvortumi > ausdeutschen
(43), lia am (atin) i (45), miela monato (50), mia duono > meine (bessere) Hälfte (77),
ankaŭ de la bildo „venĝo rodas en la animo“ (65). „Aliel“ estas ja eble laŭfundamenta,
sed cetere ne uzata formo, „devigi“ (75) laŭ mia opinio troigo. Kelkfoje la aŭtoro tro
evitas la uzon de sufiskoj (honte 12, rezista 22, senvesti 83, malarmi 90). Anstataŭ plej
multe (27) mi preferus „maksimume“, anstataŭ konscienco riproĉo (35) rimordo, anstataŭ lekcio (82) lekciono. Bona traduko por „vis-a-vis (la persono) estas vid’-al-vid’ (100).
Per „primieli" (87) la aŭtoro tradukas „versüßen“ kaj ne eble „verhonigeln„
Entute la verko certe plaĉos. ”
— d-ro fil. Wolfgang Biehler. Aŭstria Esperantisto n.80 (okt 1931)
Pri Penseroj
„ Kolekto da proverboj , sentencoj , k. c. de plej famaj universale konataj pensuloj . — La verketo estas rekomendita de Esperanta Literatura Asocio. ”
„Kolekto de 300 spritaĵoj, kvalite egalaj je tiuj en la similaj anekdotaroj jam aperintaj: t.e., ili estas sufiĉe amuzaj, sed ne brilaj; lingve bonaj, sed ne perfektaj. Oni trovas ekz., nek anstataŭ eĉ ne (p.3), kaj ĝuste anstataŭ ĵus (p.5). Ne mankas preseraroj : fraso, sukcezis, manĝi (ne manĝi) (p.32).'Entute rekomendinda kolekto. ”
„ Skribite kaj tradukite en klara bona stilo, ĉi tiu libro prezentas la nuntempan Rusujon viditan per la okuloj de fremdulo, eminenta pola literaturisto. Ĝi konsistas el mallongaj ĉapitroj priskribantaj la efekton de la nova reĝimo sur la popolon, sur ĝiajn okupojn, pensojn, kaj amuzojn. Speciale notindaj estas la ĉapitroj pri arto, dramo, kaj literaturo. Tra la tuta libro la aŭtoro videble penadas skribi juste kaj senpartie, tamen oni sentas, ke li ne ricevas tute favoran impreson pri la nova ŝtato. Aparte interesaj estas liaj vortoj pri la vizito al Rusujo de Bernard Shaw. ”