Ignacy Mościcki (naskiĝis la 1-an de decembro 1867 en Mierzanowo (Distrikto Ciechanowski), mortis la 2-an de oktobro 1946 en Versoix ĉe Ĝenevo) estis pola politikisto kaj kemiisto. Tria kaj fina prezidento de la Dua respubliko. Post lia eksiĝo Pollandon okupis armeoj de Nazia Germanio kaj Sovetunio.
Komence li estis ligita kun socialista movado. En la jaroj 1912–1922 profesoro de Politekniko de Lvovo, aŭtoro de noviga metodo ricevi nitratan acidon de la aero. En 1925 iĝis rektoro de la Lvova Politekniko kaj en la jaroj 1925–1926 profesoro de Varsovia Politekniko. En 1926 li iĝis prezidento de Pollando, en 1933 elektita por la dua oficperiodo. Proksime ligita al partio de Józef Piłsudski. En 1930 li iniciatis i.a. konstruon de granda kemia fabriko en Mościce apud Tarnów.
Post eksplodo de la Dua Mondmilito Ignacy Mościcki ektroviĝis en Rumanio, kie estis internigita. La 30-an de septembro 1939 rezignis pri prezidanteco. Decembre 1939 translokiĝis al Svislando, kie restis ĝis la morto. Entombigita en varsovia ĉefkatedralo (liajn postrestaĵojn oni alvenigis en 1993).
Literaturo
- Henryk Cepnik: Ignacy Mościcki. Prezydent Rzeczypospolitej Polskiej. Zarys życia i działalności (Ignacy Mościcki. Prezidento de Pola Respubliko. Skize pri vivo kaj agado). Warszawa: Instytut Propagandy Państwowo-Twórczej, 1933.
- Ludwik Stolarzewicz: Włodarz Rzeczypospolitej Polskiej Ignacy Mościcki, człowiek-uczony (Reganto de Pola Respubliko Ignacy Mościcki, homo-sciencisto). Warszawa-Katowice: Książnica Polska, 1937.
Eksteraj ligiloj
Prezidantoj de Pollando |
---|
Dua Pola Respubliko (1918-1939) |
| |
---|
Prezidantoj en ekzilo (1939-1990) |
|
---|
Pola Respubliko (Popola Pollando) (1947-1952) |
|
---|
Pola Popola Respubliko (ĝis 1989) |
|
---|
Tria Pola Respubliko (de 1989) |
|
---|
|