Pomerio (germanePommern; polePomorze) estas geografia kaj historia regiono en la nordo de Germanio kaj Pollando ĉe la suda bordo de la Balta Maro (Pomeria Golfo), kaj ambaŭflanke de la Odro. La nomo venas de la kaŝubapo more = "ĉe la maro".
Post la dispartigo de Pollando inter Germanio kaj Sovetunio en la historia provinco Wielkopolska (Grandpolujo) kadre de germana Operaco Tannenberg la 20-an de oktobro 1939 komenciĝis tritagaj amasaj publikaj ekzekutoj de la pola "gvidanta tavolo" — reprezentanto de SS deklaris, ke ĝis tiu tago en Pomerio pereis "apenaŭ 20 mil poloj".