Nikos Anastasiades (greke: Νίκος Αναστασιάδης; naskiĝis la 27-an de septembro 1946) estas grekokipra politikisto, la ĉefo de la dekstra politika partio DISY (La Demokratia Kunveno) kaj la prezidonto de la Respubliko Kipro. En la prezidentaj elektoj de la 24-a de februaro 2013, li gajnis 57,48 % de la voĉoj.
Anastasiades estas juristo kaj la fondinto de la firmao Nikos Ĥr. Anastasiades kaj Asociitoj. Li diplomiĝis je leĝo ĉe la Universitato de Ateno kaj kompletigis postdiploman studadon je ŝipada juro ĉe University College en Londono (Universitato de Londono). Dum sia studado li estis ano de la Centra Koalicio, bazita en Ateno, kiun formis Georgios Andrea Papandreu.
Li elektiĝis en la Parlamenton en 1981, kaj gvidas sian partion ekde la 8-a de junio 1997. Anastasiades subtenis la Annan-planon en 2004, kvankam 61 % de lia partio ĝin malakceptis. Li anoncis planon malpliigi la konskripcion en Kipro al nur 14 monatoj dum la unuaj cent tagoj de lia prezidanteco, kaj deklaris sian intencon peti tuj por kipra membriĝo de NATO ekde 2013 (kiun lia antaŭulo, Dimitris Ĥristofias, vetois en 2011).
Lia edzino nomiĝas Andri Mustakudi kaj ili havas du filinojn.
Ligiloj