Distanciĝante de la klasikismo, la romantikistoj volas liberiĝi el ties malvastaj reguloj, el la regado de intelekto kaj sobreco. La romantikismon karakterizas strebado al sento kaj fantazio. El tiuj du fontoj la romantikistoj ĉerpas inspiron. Koloron, pitoreskon, eĉ terurecon, svagajn kaj nekontentigeblajn sopirojn ili taksas pli valoraj ol enkapsuligon de nobla klareco kaj reguleco, drastigon kaj esprimivon pli ol moderecon.
Difini la ideon de la romantikismo ŝajnas neebla. La adeptoj de la romantikismo parolis pri ĝi preskaŭ nur per alegorioj. Kio estas nepalpebla, eĉ ne eldirebla, tio iĝis la objekto de la revadoj de la romantikistoj. La tutan spiriton de la romantikismo esprimas Jean Paul per jenaj vortoj: "En la homo estas granda deziro, kiu neniam spertis plenumon: ĝi ne havas nomon; ĝi serĉas sian objekton; sed ĉio, kion vi nomas, kaj ĉiuj ĝojoj ne estas tiu ĉi objekto. Sed ĝi revenas, kiam en somera nokto vi rigardas norden aŭ al foraj montaroj, aŭ kiam lunlumo estas sur la tero aŭ la ĉielo plena de steloj, aŭ kiam vi estas malfeliĉa." Sian klarigon de la romantika spirito daŭrigas la sama aŭtoro jene: "Tiu forta, grandega deziro supren levas nian spiriton, sed kun doloroj kuŝante - ho ve! - ni ĵetas nin alten kiel epilepsiuloj. Sed tiun deziron, kiu neniel estas eldirebla - niaj kordoj kaj tonoj nomas ĝin al la homa animo. Tiam la sopiranta animo ploras pli forte kaj en plendanta ĝojego enkrias inter la tonojn: Jes, ĉio, kion vi eldiras, tio mankas al mi."
Ĉe multaj ĝi manifestiĝis kiel eterna ribelo de la junuloj kontraŭ la "maljunaj barbuloj".
Ŝatataj temoj de Romantikismo
La tuta sekva listo, de majo 2005, aspektas tre dubinda, la enmetinto mem notis dubon, mankas referencoj, ne klaras de kie estas la ideoj: laŭ la diskutpaĝo proponiĝas forigi la liston. Eblas noti opiniojn en la diskutpaĝo.
En la muziko, la romantika skolo komenciĝis per Franz Schubert kaj liaj samtempuloj (kelkaj volas inkluzivi ankaŭ la finan periodon de Ludwig van Beethoven) kaj daŭris pli longe ol en la aliaj artoj, sur la eŭropa kontinento ĝis la komenca periodo de Arnold Schönberg, en norda Eŭropo ĝis kaj inkluzive Hugo Alfvén kaj Jean Sibelius.