Achim von ARNIM [aĥim fon anim], plennome: Ludwig Joachim von ARNIM, (naskiĝis la 26-an de januaro 1781 en Berlino, mortis la 21-an de januaro 1831 en la vilaĝo Wiepersdorf, intertempe parto de la komunumo Niederer Fläming apud Jüterbog) estis germana poeto. Li estis grava reprezentanto de la romantikismo.
Grava evento en lia vivo estis la renkonto kun Clemens Brentano en 1801. Ambaŭ eldonis trivoluman kolekton de popolkantoj titolitan Des Knaben Wunderhorn kaj en la jaro 1811 Achim von Arnim edziĝis al Bettina Brentano, la fratino de Clemens.