En mitaroj kaj folkloroj, heroo estas roluloj alfrontantaj danĝerajn kaj malfavorajn cirkonstancojn kaj — eĉ se malfortaj — montrantaj kuraĝon (je fizika kaŭ morala defio) kaj deziron sinoferi (t.e. heroismo) por valoro pli grava ol si mem. Plej ofte la mitaj herooj posedas kapablojn kaŭ virtojn transhomajn ĉar ili estas filoj de dio kun homo.
En literaturo, speciale en tragedioj, la heroo povas ankaŭ travivi gravegajn misiojn, kiuj kondukas ĝin al ĝia defalo (ekzemple, la misio de Edipo: mortigi viron nesciante, ke la viro estas reĝo kaj lia patro, kaj do plenumante parton de profesio). Tiajn heroojn oni ofte nomas tragediaj herooj.
Heroaj rakontoj povas funkcii kiel moralaj ekzemploj, markante la etikan kodon de kulturo, speciale por la junaj homoj. Kultado heroojn estis religie tre grava en antikvaj Grekio kaj Romio.
Popola heroo aŭ nacia heroo estas tipo de heroo – reala, fikcia aŭ mitologia – kun siaj nomo, personeco kaj faroj konataj de la popola konscio de popolo, menciita ofte en popolkantoj, popolrakontoj kaj alia folkloro; kaj kun moderna apero en literaturo, arto kaj kino.
Ordinare, oni nomas heroo homon noblan pro specialaj kvalitoj/faraĵoj.
La vorto ''heroo'' ankaŭ estas foje uzita simple kiel sinonimo de ĉefrolulo en fikcia verko.
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.