Roma Meslibro en Esperanto (1995)
Papo Johano Paŭlo la 2-a kaj la Esperanta Meslibro kaj E-Legaĵaro (E-lekcionario), sur la foto estas la momento de la enmanigo (en septembro 1997), tio estis finalo de la streboj de episkopo Władysław Miziołek el Varsovio . Episkopo Miziołek gvidis la komisionon por la aprobo de la Roma Meslibro en Esperanto. Tiu ĉi aprobo efektiviĝis jam en 1990
Teksto Quo primum , en la romia misalo de Pio la 12-a de 1956
La Roma Meslibro (latine: Missale Romanum ) estas la precipa liturgia libro de la Katolika Eklezio . Ĝi enhavas preĝojn de la meso kaj priskribas la liturgiajn agojn.
La Esperanta Meslibro kaj legaĵaro por dimanĉoj kaj festoj aperis, kun vatikana imprimaturo , en 1995 enforme de du bele binditaj volumoj. Krome ĝi estis eldonita kiel la lumdisko OekuRom de IKUE kaj KELI en 2002 .
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj