Ĉefa aliancano de Kazimiro la Granda internaciskale estis hungaroj. Helpe de ili en la jaroj 1340–1349 alligis al Pollando pli grandan parton de Ĥaliĉ-Volodimira Princlando (Volina provinco).
Jam printempe de 1345 jaro kontraŭ-Luksemburga unio havis okazon por agi. Pola reĝo Kazimiro la 3-a malliberigis filon de Johano de Luksemburgo, Karolon dum li revenis el Malbork. Do pro tio ĉeĥa reĝo decidis fini la sendependecon de la Ŝvidnica princo. Tamen la pola kaj hungara reĝoj restis fidelaj al alianco kaj en majo de 1345 jaro ili invadis Silezion. Ne prikonservis la aliancon Ludoviko la 4-a la Bavaro el Vitelsbaĥoj, kiu rapide kontraktis separatisman pacon.
Dum la milito neniu kontraŭulo havis pli grandajn sukcesojn. Bolko la 2-a Malgranda en 1345 militperdis fortreson en Kamienna Góra, kiun li milite reakiris tri jarojn poste. Baldaŭ la militagado haltis precipe post morto de Johano en 1346 kaj post morto de Ludoviko la 4-a la Bavaro en 1347.
La 22-an de novembro1348 en la princa kastelo en Namysłów (vidu la suban foton de la kastelo) estis kontraktita paco. Bolko la 2-a Malgranda pro malkonataj kaŭzoj ne partoprenis en la paca konferenco kaj reprezentis lin pola reĝo Kazimiro la 3-a Granda. La plena paco inter la silezia princo kaj nova imperiestro de Germanio kaj reĝo de ĈeĥioKarolo la 4-a ekestis la 16-an de aŭgusto1350 nur kaŭze de arbitracio per Albreĥto de Habsburgo.