Kamienna Góra (ĝis 1945 germane Landeshut in Schlesien) estas urbo en la provinco Malsupra Silezio de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Kamienna Góra kaj estas la administra centro de ankaŭ samnoma distrikto Kamienna Góra. Fine de 2021 en la urbo vivis 18 425 loĝantoj sur areo de 17,97 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 025 loĝantoj/km².
Esperanto en Landeshut
En 1920-aj jaroj jam estis Esperanto-grupo tie, kiu ĉirkaŭ 1925 kunvenis en restoracio „Riebl” Freynung.
Esperantistoj
Fotoj de Kamienna Góra
-
Placo de Libereco
-
Strato en malnova urbo
-
Urbodomo
-
-
-
-
kuraca centro
-
-
-