Pioz

Pioz
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Alkario
Poŝtkodo 19162
Retpaĝaro retejo
Demografio
Loĝantaro 5 131  (2023) [+]
Loĝdenso 264 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 28′ N, 3° 11′ U (mapo)40.463611111111-3.1755555555556Koordinatoj: 40° 28′ N, 3° 11′ U (mapo) [+]
Alto 876 m [+]
Areo 19,44 km² (1 944 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Pioz (Kastilio-Manĉo)
Pioz (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Pioz
Pioz (Hispanio)
Pioz (Hispanio)
DEC
Situo de Pioz

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pioz [+]
vdr

Pioz [PJOZ] estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 5 131 loĝantoj sur areo de 19,44 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 263,9 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas pioceros respektive pioceras.

En la lastaj dek jaroj la loĝantaro de Pioz kreskis eksterordine, speciale en la novaj urbanizaĵoj de Trascastillo, Los Molinos, El Bosque del Henares, Valcastillo, Las Matillas, Las Suertes, Montealto, La Arboleda, Los Charquillos, Los Llanos; kaj pro proksimeco kaj pro situo gravas ankaŭ la urbanizaĵoj Montejaral, Fuentetajuña kaj El Olmillo, apartenantaj al la najbara municipo Loranca de Tajuña.

Situo

Pioz situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 876 m super marnivelo; je 24 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo, kaj je 60 km el Madrido, la ŝtata ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°27′49″N 3°10′32″Ok.

Pioz kuŝas ĉe la paramo de Alkario, en la komarko Alcarria Baja, "suba Alkario", inter la valoj de Henares kaj Tajuña.

La municipo estas je 25 km de la provinca ĉefurbo, Guadalajara, en suda direkto, alire el tiu laŭ la ŝoseo CM–2004, kiu trapasas la municipajn teritoriojn de Chiloeches kaj Pozo de Guadalajara ĝis Pioz. La municipo situas oriente de la municipo de Alcalá de Henares (Madrido), je ĉirkaŭ 22 km, kun aliro el tiu laŭ la ŝoseo M-300 ĝis Alto del Gurugú kaj, el interkruciĝo laŭ la M-213, trapasante la municipajn teritoriojn de Anchuelo (Madrido) kaj Santorcaz (Madrido), ĝis la ŝoseo CM-227 ĝis Pozo de Guadalajara, kie oni uzas la ŝoseon CM-2004 ĝis Pioz. Ambaŭmaniere oni aliras al la ŝoseo A-2, de Madrido al Barcelono kaj al la pagenda R-2, el Madrido al Guadalajara, kaj tiuj estis la kutimaj vojoj por komuniki kun la ŝtata ĉefurbo, Madrido, kiu estas je 55 aŭ 60 km el Pioz.

La municipa teritorio limas kun la vilaĝoj de Pozo de Guadalajara, Loranca de Tajuña, Corpa, Pezuela de las Torres kaj Santorcaz.

la preĝejo sankta Sebastiano en Pioz

Historio

Oni ne trovis fidindan informon pri la fondo de Pioz; plej probable ĝi formis parton de la movado por reloĝigo posta al la reconquista de tiuj teritorioj fare de la kastiliaj reĝoj, inter la 11-a kaj 12-a jarcentoj.

Tiam Pioz estis unu de la domaroj integritaj en Común de Villa y Tierra de Guadalajara, sub la rekta dominado de la reĝo. Pioz aperas kiel unu el la domaroj kiujn, en 1428, Johano la 2-a donis kiel doto al sia fratino, la Infantino Catalina, por sia edziniĝo al la Infanto Henriko de Trastamara. La dono de tiuj domaroj postulis la eligon de ĝia teritorio el la Común de Villa y Tierra de Guadalajara, kongrue kun la atribuo de la titolo de urbo al Guadalajara. La malamikeco kiu poste okazis inter Johano la 2-a kaj la Infanto Henriko, pro la ribelo kontraŭ la monarko en kiu partoprenas tiu lasta, faras ke, en 1430, Johano la 2-a konfiskis la havaĵojn de la Infantoj de Aragono, pro kio Pioz revenas al la Reĝo. Kiel premio al apogo kaj fideleco de siaj sekvantoj, la reĝo Johano la 2-a disdonis la konfiskitajn havaĵojn inter la nobeloj al li aliancitaj. Unu de la havaĵaro, nome tiu formita de la lokoj de Armuña de Tajuña, Pioz, Meco, Retuerta, Yélamos de Suso, Yélamos de Ayuso, Miralcampo, Aranzueque, Fuentelviejo, El Pozo, Yunquera kaj Balconete, donis ĝin al Íñigo López de Mendoza, nomumita poste fare de tiu en 1445 kiel markizo de Santillana kaj grafo de Real de Manzanares.

Je sia morto, la 25-a de marto 1458, la markizo de Santillana disdonis per sia testamento tiujn vilaĝojn inter siaj filoj, kaj tiele Pioz kaj Pozo de Guadalajara venis al Pedro González de Mendoza, tiam episkopo de Sigüenza kaj kiu, poste estoj konata kiel Granda Kardinalo Mendoza, nome "tria reĝo" en tempo de la Katolikaj Gereĝoj. Pedro González de Mendoza, kverele kontraŭ la arkiepiskopo de Toledo, nome Alonso Carrillo de Acuña, senjoro de la teritorio de Alcalá kaj de la najbara fortikaĵo de Santorcaz, ordonis la konstruon de la kastelo ĉirkaŭ 1469. Post jaroj la kardinalo ŝanĝis la senjorlandon de Pioz por tiu de la toleda urbeto Maqueda al don Álvar Gómez de Ciudad Real, sekretario de la reĝo Henriko la 4-a, kiu poste donis ĝin al sia filo, Pedro Gómez de Ciudad Real. Liaj heredantoj konservis la senjorlandon de Pioz ĝis komenco de la 19-a jarcento.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al ĉirkaŭ 200 en 1990, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Pioz, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Pioz kie oni falis al 200. Poste la proksimeco al Gvadalaĥaro kaj al Madrido konvertis la urbeton en dormurbo, kaj la loĝantaro rapide plialtiĝis al la nunaj 3 471.

Arta heredo

  • Renesanca kastelo de mezo de la 15-a jarcento, konstruigita de la kardinalo Mendoza, senjoro de Pioz, fare de lia majstro Lorenzo Vázquez, kaj kiu, pro similo, eble estis la sama majstro de la kastelo de Manzanares el Real.
  • Preĝejo de Sankta Sebastiano, de la 16-a jarcento.
Kastelo de Pioz.
Kastelo de Pioz.

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj. Turismo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Read other articles:

Всеукраїнська Чаша — футбольний турнір за олімпійською схемою, який проходив у 1925—1928 роках за участі провідних команд Західної України. Зміст 1 Історична довідка 2 Турніри 2.1 1925 рік 2.2 1926 рік 2.3 1927 рік 2.4 1928 рік 3 Протоколи фіналів 3.1 УСК Довбуш (Чернівці) — «Україна» (Л...

 

جنينة وينجهام للحياه البريه جنينة حيوانات  تاريخ الانشاء 1986  البلد المساحه الرمز البريدى CT3 1JL  الموقع الرسمى الموقع الرسمى  تعديل  جنينة وينجهام للحياه البريه (Wingham Wildlife Park) هيا جنينة حيوانات[1] فى المملكه المتحده. مكانها جنينة وينجهام للحياه البريه موجوده ...

 

Distrik IVGKPS Pardamean, Resort Medan Timur3°33′59″N 98°41′37″E / 3.56637936462131°N 98.69364287359102°E / 3.56637936462131; 98.69364287359102GerejaGereja Kristen Protestan SimalungunKantorJl. Stadion Teladan, Teladan Barat, Medan Kota, MedanWilayah pelayananKota Medan dan sekitarnyaRessort9[1]Gereja37[2]PelayanPraesesPdt. Jan Sarman Purba[3] GKPS Distrik IV adalah salah satu administratif kewilayahan gerejawi GKPS yang berpusat di ...

Арумуни в Північній Македонії Піту Гулі[en]Брати МанакіЛазар КолішевськийТакі ФітіКаліопіТоше Проескі Кількість  Північна Македонія 9000 - 10 000Близькі до: волохиМова македонська, арумунськаРелігія православ'я Арумуни (мак. власи — «влахи») — один з п'яти автохтонних ...

 

هذه مقالة غير مراجعة. ينبغي أن يزال هذا القالب بعد أن يراجعها محرر مغاير للذي أنشأها؛ إذا لزم الأمر فيجب أن توسم المقالة بقوالب الصيانة المناسبة. يمكن أيضاً تقديم طلب لمراجعة المقالة في الصفحة المخصصة لذلك. (مايو 2022) هذه المقالة يتيمة إذ تصل إليها مقالات أخرى قليلة جدًا. فضل...

 

1930 film River's EndDirected byMichael CurtizScreenplay byCharles KenyonBased onThe River's End1919 novelby James Oliver CurwoodStarringCharles BickfordEvalyn KnappCinematographyRobert KurrleEdited byRalph HoltMusic byErno RapeeDistributed byWarner Bros. PicturesRelease date November 1, 1930 (1930-11-01) (U.S.) Running time75 minutesCountryUnited StatesLanguageEnglish River's End is a 1930 American Pre-Code Western film directed by Michael Curtiz and starring Charles Bickf...

Staatliche Hochschule für Bildende Künste – Städelschule Gründung 1817 Trägerschaft staatlich Ort Frankfurt am Main Bundesland Hessen Hessen Land Deutschland Deutschland Rektorin Yasmil Raymond[1] Studierende ca. 200 Website www.staedelschule.de Die Staatliche Hochschule für Bildende Künste – Städelschule ist eine Kunsthochschule in Frankfurt am Main. Inhaltsverzeichnis 1 Geschichte bis 1945 2 Gegenwart 3 Programm 4 Professoren (Auswahl) 5 Absolventen (Auswahl) 6...

 

United States historic placeTitanic MemorialU.S. National Register of Historic Places Titanic Memorial in 2019LocationFourth and P Sts., SW, Washington, D.C.Nearest cityWashington, D.C.Coordinates38°52′19″N 77°01′09.5″W / 38.87194°N 77.019306°W / 38.87194; -77.019306Built1931ArchitectGertrude Vanderbilt Whitney and John HorriganArchitectural styleClassical statueMPSMemorials in Washington, D.C.NRHP reference No.07001060Added to NRHPOctober 12...

 

فالوذجمعلومات عامةالمنشأ إيران النوع شربات مثلج — طعام المكونات الرئيسية شعيرية تعديل - تعديل مصدري - تعديل ويكي بيانات الفَالُوذَج (بالفارسية: فالوده، پالوده) هي حلوى إيرانية تقليدية باردة تشبه الشربات.[1][2] تتكون من شعيرية رقيقة من النشا في شراب نصف مجمد يحتوي على

British actress and screenwriter (born 1959) Not to be confused with Emma Thomas. For the Australian cricketer, see Emma Thompson (cricketer). DameEmma ThompsonDBEThompson in 2022Born (1959-04-15) 15 April 1959 (age 64)London, EnglandAlma materNewnham College, CambridgeOccupationsActressscreenwriterauthorYears active1982–presentWorksFull listSpouses Kenneth Branagh ​ ​(m. 1989; div. 1995)​ Greg Wise ​(m. 2003&...

 

3rd episode of the 4th season of Agents of S.H.I.E.L.D. UprisingAgents of S.H.I.E.L.D. episodePromotional posterEpisode no.Season 4Episode 3Directed byMagnus MartensWritten byCraig TitleyProduced by Jed Whedon Maurissa Tancharoen Jeffrey Bell Cinematography byFeliks ParnellEditing byKelly StuyvesantOriginal air dateOctober 11, 2016 (2016-10-11)Guest appearances Gabriel Luna as Robbie Reyes / Ghost Rider Parminder Nagra as Ellen Nadeer Natalia Cordova-Buckley as Elena Yo-Yo...

 

Australian judge and academic administrator The Honourable SirMellis NapierKCMG KStJ QC5th Chief Justice of South AustraliaIn office25 February 1942 – 28 February 1967Preceded bySir George MurraySucceeded byJohn BrayLieutenant-Governor of South AustraliaIn office30 April 1942 – 3 September 1973Preceded bySir George MurraySucceeded bySir Walter CrockerJudge of the Supreme Court of South AustraliaIn office28 February 1924 – 28 February 1967Preceded b...

Katie Melua discographyKatie Melua at Tractor Tavern, Seattle, Washington, May 2009Studio albums9Live albums2Compilation albums2Video albums2EPs1Singles13 The discography of the Georgian-British singer and songwriter Katie Melua. Albums Studio albums List of albums, with selected chart positions Title Album details Peak chart positions Certifications UK[1] BEL[2][3] DEN[4] FRA[5] GER[6] IRE[7] NL[8] NOR[9] POL[10]...

 

Russian physicist (1916–2009) You can help expand this article with text translated from the corresponding article in Russian. (May 2019) Click [show] for important translation instructions. View a machine-translated version of the Russian article. Machine translation, like DeepL or Google Translate, is a useful starting point for translations, but translators must revise errors as necessary and confirm that the translation is accurate, rather than simply copy-pasting machine-translate...

 

Emilian Voiutschi Emilian Voiutschi (March 31, 1850—December 6, 1920) was an Imperial Austrian-born Romanian theologian and cleric of the Romanian Orthodox Church. Born in Czernowitz (Cernăuți), he attended the gymnasium in his native city as well as the local theological institute, from 1870 to 1874. From 1874 to 1877, he took specialized courses on the Old Testament and on Semitic languages at the Theology faculties of Vienna, Innsbruck and Strasbourg. In 1881, he became the first i...

Brazilian footballer Not to be confused with Tiago Amaral. Thiago Amaral Amaral playing for Barito Putera in 2016Personal informationFull name Thiago Eduardo do AmaralDate of birth (1992-01-25) 25 January 1992 (age 31)Place of birth São Bento do Sul, BrazilHeight 1.81 m (5 ft 11 in)Position(s) Attacking midfielderYouth career2006–2007 Grêmio2007–2008 Figueirense2008–2011 Coritiba2011 AvaíSenior career*Years Team Apps (Gls)2012 Avaí 1 (0)2013 Legião 4 (0)2013 Juv...

 

This article relies largely or entirely on a single source. Relevant discussion may be found on the talk page. Please help improve this article by introducing citations to additional sources.Find sources: Samia ricini – news · newspapers · books · scholar · JSTOR (November 2021) Genus of moths Samia ricini Both sexes of Samia ricini depicted in Indian insect life by Maxwell-Lefroy. Conservation status Domesticated Scientific classification Domain: Euka...

 

聖使徒堂 聖使徒堂(希臘語:Άγιοι Απόστολοι Σολάκη;英語:Church of the Holy Apostles)是位於希臘雅典古雅典阿哥拉的一座希臘東正教教堂,緊鄰阿塔羅斯柱廊,其歷史可以追溯至10世紀後期。該教堂自建立以來就保存狀況完好無損,是雅典在拜占庭中期興建的第一個重要教堂。1954年至1957年,教堂進行了修復工程。 外部連結 维基共享资源中相关的多媒体资源:Church ...

Skyscraper in Kuala Lumpur, Malaysia Maybank TowerMalay: Menara MaybankThe Maybank Tower in 2022Alternative namesMalayan Bank HeadquartersGeneral informationStatusCompletedTypeCommercial officesLocation100 Jalan Tun Perak, Pudu, Kuala Lumpur, MalaysiaCoordinates3°08′50″N 101°41′59″E / 3.1472°N 101.6997°E / 3.1472; 101.6997Construction started1984; 39 years ago (1984)Completed1988; 35 years ago (1988)HeightArchitectural243...

 

Официальный текст 12-й поправки Двенадцатая поправка к Конституции США устанавливает процедуру выборов Президента США и Вице-президента США. Принята Конгрессом 9 декабря 1803 года. Ратифицирована необходимым количеством штатов 15 июня 1804 года. Эта поправка заменила пункт 3 ...

 

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!