La Olmeda de Jadraque - "la ulmejo de J.", prononco [ĥaDRAke] - estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Ĝi troviĝas je malmultaj kilometroj de la turisma urbo Sigüenza. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 19 loĝantoj sur areo de 11,71 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1,6 loĝantoj/km².
Situo
La Olmeda de Jadraque situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 995 m super marnivelo; je 87 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 11,71 km². La geografiaj koordinatoj estas 41°07′39″N 2°44′22″Ok. Najbaras la municipoj Sigvenco kaj Riofrío del Llano.
Historio
Dum la dua duono de la 19-a jarcento la loĝantaro estis preskaŭ ĉiam super la 300 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 12, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe La Olmeda de Jadraque, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe La Olmeda de Jadraque kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 19 en 2023.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.
Vidu ankaŭ
municipoj de provinco Gvadalaĥaro |
---|
|
| |
---|
|