Henche [ENĉe] estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regionoKastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 84 loĝantoj sur areo de 23 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3,7 loĝantoj/km². La loĝantoj en la hispana nomiĝas hencheros [enĈEros] respektive hencheras [enĈEras].
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 97, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Henche, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Henche kie oni falis al la nunaj 84 loĝantoj en 2024. Katolika patrono de la municipo estas la sankta Bartolomeo.
Lastatempe la urbestro estas de dekstra partio PP.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Estas tre konataj la vinkeloj, same kiel la fruktoĝardenoj, speciale pro ties kukurbetoj, kapsikoj kaj kukumoj. Aliaj gravaj kultivoj estas la hordeo kaj la sunfloroj.
Servoj kaj loĝejoj.
Vidindaĵoj
Kiel ĉefaj interesaĵoj menciindas la preĝejo de la Asunción (Ĉieliro), la ermitejo de Sankta Bartolomeo (en direkto al Gualda), tiu de Sankta Roĥo (ĉe la enirejo, apud la tombejo) same kiel mezepoka ponto. Kiel naturaj lokoj menciindas "la covacha la mora" (la groto de la maŭrino), en la montopinto ĉe la enirejo de la vilaĝo alvenante el Solanillos. Por sportaj aferoj elstaras la murpilkejo en la centro de la vilaĝo, la kegloludejo kaj la sportejo apud la rojo.