Valtablado del Río

Valtablado del Río
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Senjorlando de Molina-Alto Tajo (Molina-Alta Taĵo)
Poŝtkodo 19492
Demografio
Loĝantaro 8  (2023) [+]
Loĝdenso 0 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 43′ N, 2° 24′ U (mapo)40.715555555556-2.4011111111111Koordinatoj: 40° 43′ N, 2° 24′ U (mapo) [+]
Alto 844 m [+]
Areo 25,21 km² (2 521 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Valtablado del Río (Kastilio-Manĉo)
Valtablado del Río (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Valtablado del Río
Valtablado del Río (Hispanio)
Valtablado del Río (Hispanio)
DEC
Situo de Valtablado del Río

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valtablado del Río [+]
vdr

Valtablado del Río estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 8 loĝantoj sur areo de 25,21 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 0,3 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas higuereños respektive higuereñas. Laŭ tio ĝi estas la dua malplej loĝata municipo en la provinco.

Situo

Valtablado del Río situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 844 m super marnivelo; je 107 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°42′56″N 2°24′04″Ok. Najbaras la municipoj Arbeteta, Cifuentes, Ocentejo kaj Armallones.

Parto de la municipa teritorio troviĝas en la Natura Parko Alta Taĵo.

La klimato estas kontinenta kun iometa influo de montaro: tre malvarmaj vintroj kaj mildaj someroj.

Historio

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 237 en 1910 al 117 en 1950, do oni perdis loĝantojn pro diversaj kialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono iom stabiliĝis, ankaŭ ĉe Valtablado del Río, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, ankaŭ ĉe Valtablado del Río kie la nombro de loĝantoj falis al 19 en 1991 kaj plu al la nunaj 8 en 2023.

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.

Vidu ankaŭ

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!