Tórtola de Henares

Tórtola de Henares
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Alkario
Poŝtkodo 19198
Retpaĝaro retejo
Demografio
Loĝantaro 1 382  (2023) [+]
Loĝdenso 51 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 42′ N, 3° 7′ U (mapo)40.706388888889-3.1241666666667Koordinatoj: 40° 42′ N, 3° 7′ U (mapo) [+]
Alto 746 m [+]
Areo 26,88 km² (2 688 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Tórtola de Henares (Kastilio-Manĉo)
Tórtola de Henares (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Tórtola de Henares
Tórtola de Henares (Hispanio)
Tórtola de Henares (Hispanio)
DEC
Situo de Tórtola de Henares

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tórtola de Henares [+]
vdr

Tórtola de Henares ("turto de H.") estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 1 382 loĝantoj sur areo de 26,88 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 51,4 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas tortoleños respektive tortoleñas.

Situo

Tórtola de Henares situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la nordo de la sudokcidenta kvarono de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 736 m super marnivelo; je 12 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok. Najbaras la municipoj Gvadalaharo, Fontanar, Yunquera de Henares kaj Ciruelas.

Historio

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de preskaŭ 800 loĝantoj en 1950 al iom pli ol 400 en 1991, tio estis oni perdis pli ol 300 loĝantojn pro diversaj kialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Tórtola de Henares, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Tórtola de Henares kie oni falis al 400, sed poste la proksimeco al la provinca ĉefurbo faris la urbeton dormurbo kaj la nombro de loĝantoj rekreskis al la nunaj 1 382 en 2023.

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidindaĵoj

  • Preĝejo de Nia Sinjorino de la Asunción (Ĉieliro), 16-a jarcento
  • Ermitejo Humilladero, 14-a jarcento
  • Monumento al Espartisto, 20-a jarcento
  • Fontoj kaj lavejoj, 19-a jarcento

Servoj

Estas kulturdomo, bazlernejo, biblioteko, bushaltejo, vojo por piedirado...

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!