Semillas [seMIĝas] (Semoj) estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 29 loĝantoj sur areo de 50 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 0,6 loĝantoj/km². En sia municipa teritorio kuŝas la senhomejoj Las Cabezadas, La Iruela, Robredarcas kaj Las Teinadas.
Situo
Semillas situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1.194 m super marnivelo (min. 900 m. en la valo de Sorbe, maks. 1.550 m. en la altaĵo Santotis); je 70 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 41°03′35″N 3°07′06″Ok. Najbaras la municipoj Cogolludo, Monasterio, Arroyo de las Fraguas, Arbancón, Tamajón, El Ordial, Zarzuela de Jadraque kaj La Toba.
Historio
Dum la dua duono de la 19-a jarcento la loĝantaro estis preskaŭ ĉiam super la 300 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 40, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Semillas, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Semillas kie oni falis al la nunaj 40.
Ekonomio
Agrikulturo, produktado de mineraloj el plumbo, kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.
Vidu ankaŭ
municipoj de provinco Gvadalaĥaro |
---|
|
| |
---|
|