La strategia gravo, nome situo sur natura vojo al Aragono, tra la rivero Mesa, al la centro de la Senjorio de Molina, estis tialo ke en la komenco de la reloĝado de la teritorio post la militoj kristan-islamaj, ĉirkaŭ la unua duono de la 12-a jarcento, oni starigis en la plej alta parto de la valo gvatoturon, kaj ĉe tiu la vilaĝo, dekomence malriĉa, iompostiome kreskis laŭ loĝantoj kaj valoro. Tiu turo estis unu de la unuaj defendaj fortikaĵoj de la sendependa senjorio (unue de la familio Lara kaj poste de la kastiliaj monarkoj). En 1432, Álvaro de Luna, kiel kanceliero de la reĝo Johano la 2-a, ordonis ke la kastelo de Establés estu riparata.
En tiu sama 15-a jarcento, draste ŝanĝiĝis la historio de la vilaĝo, konkerita de Don Gastón de la Cerda, grafo de Medinaceli. La komunumo de Villa y Tierra de Molina postulis ofte el siaj senjoroj, la Katolikaj Gereĝoj, ke oni redonu al ili la lokon kaj kastelon de Establés. La urbestro, de Medinaceli, Pedro de Zurita, malakceptis obei la reĝajn ordonojn, kaj la monarkoj reagis perforte. En 1481, kaj post bataletoj inter la homoj de la Común de Molina, estre de Luis Fernández de Alcocer, kaj la tiam urbestro Sancho Díaz de Zurita, Establés venis denove al la Común de Molina, kie ĝi restis dum jarcentoj.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 27, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Establés, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Establés kie oni falis al la nunaj 29 loĝantoj en 2023.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Turismo kaj reveno de elmigrintoj.