Quer [KER] estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 1 031 loĝantoj sur areo de 14,63 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 70,5 loĝantoj/km². La loĝantaro estas distribuitaj en la dekomenca domaro kaj en la novaj urbanizaĵoj Miravalles kaj Los Enebros. Norde de la antikva domaro disvolviĝis la Industria Zono de Quer. La loĝantoj nomiĝas quereños [keREnjos] respektive quereñas [keREnjas].
Situo
Quer situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Campiña de Guadalajara en la okcidenta parto de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 701 m super marnivelo; je 13,6 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo, je 124 km el Toledo, je 56,5 km el Madrido, je 578 km el Barcelono, kaj je 347 km el Valencio. La geografiaj koordinatoj estas 40°36′28″N 3°16′36″Ok. Najbaras la municipoj Alovera, Villanueva de la Torre, Valdeaveruelo kaj Cabanillas del Campo.
Ili distribuiĝas laŭ la sekva skemo:
La municipa teritorio troviĝas inter 660 msm kaj 785 msm, kaj ĝi estas trafluata de la rojoj Valmoros, Morería, Dehesa, Carralavega kaj Machas. La klimato estas mediteranea kontinenta de malvarmaj vintroj kaj sekaj kaj varmaj someroj.
Historio kaj demografio
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro de la areo falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, sed ĉe Quer la evoluo estis tute alia.
Inter 1860 kaj 1877, la vilaĝo Valbueno integriĝis en Quer kaj la loĝantaro pliiĝis el 184 al 215. Ekde mezo de la 19a jarcento al la mezo de la 20a jarcento la loĝantaro restis pli malpli stabila je ĉirkaŭ 200 loĝantoj. El 1940 ĝi malpliiĝis pro elmigrado ĝis minimumo de 76 loĝantoj en 2001. El 2002, la municipo de Quer komencis disvolvigon de la loĝejaro, kaj okazis plialtiĝo ĝis 625 loĝantoj en 2006. Ekde tiam la diversaj planoj helpis la alvenon de novaj loĝantoj, kio 10-obligis la loĝantaron ĝis 756 loĝantoj en 2017.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
municipoj de provinco Gvadalaĥaro |
---|
|
| |
---|
|