La Huerce estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 56 loĝantoj sur areo de 41 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1,4 loĝantoj/km². La loĝantoj en la hispana nomiĝas huercenses.
La Huerce troviĝas en la zona de influo de la nigra arkitekturo en la Norda Montaro de Gvadalaĥaro, ĉe Mojón Cimero kaj kun rigardo al la orienta flanko de la montopinto Ocejón. Ĉirkaŭas la vilaĝon sennombraj rojoj, anzinaroj, roburaroj, pinaroj kaj stepo.
Situo
La Huerce situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1277 m super marnivelo; je 72 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 41,04 km². La geografiaj koordinatoj estas 41°09′13″N 3°10′08″Ok. Najbaras la municipoj El Ordial, Arroyo de las Fraguas, Tamajón, Valverde de los Arroyos, Galve de Sorbe kaj Condemios de Arriba. Ili distribuiĝas laŭ la sekva skemo:
Historio
La Huerce havis pli ol 600 loĝantojn en la dua duono de la 19-a jarcento. Poste venis dekadenco kaj malaltiĝo de la loĝantaro. Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 458 loĝantoj en 1950 al 43, tio estis oni perdis pli ol 400 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe La Huerce, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe La Huerce kie oni falis al la nunaj 43.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
municipoj de provinco Gvadalaĥaro |
---|
|
| |
---|
|