Fontanar [fontaNAR] (Fontanaro: fontano aperas en la blazono) estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 2 637 loĝantoj sur areo de 15 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 175,8 loĝantoj/km². Ĝi estas unu el malmultaj municipoj de sia provinco kiu plialtigis sian loĝantaron danke al proksimeco al la provinca ĉefurbo (kio igis ĝin ia dormurbo), al la Koridoro de Henares kaj eĉ al Madrido. La loĝantoj nomiĝas troncheros [tronĈEros].
Situo
Fontanar situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Campiña del Henares en la okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 685 m super marnivelo; je 14 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, je 140 km el Toledo, je 70,1 km el Madrido, je 570 km el Barcelono, je 347 km el Valencio. La areo de ties teritorio estas de 15,46 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok. Najbaras la municipoj Gvadalaharo, Marchamalo, Yunquera de Henares kaj Tórtola de Henares.
Historio
Dum la dua duono de la 19-a jarcento la loĝantaro atingis ĝis 300 loĝantoj, kaj poste sekvis plialtiĝo, dum ĉe aliaj vilaĝoj najbaraj dekadenco kaj loĝantaro malpliiĝis. Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis en la provinco pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj; sed male ĉe Fontanar kie oni plu plialtiĝis al la nunaj 2 328, ĉefe kiam jam en la 21-a jarcento, la problemo de loĝejoj en grandurboj, ĉefe en Madrido kaj eĉ en la provinca ĉefurbo, transigis loĝantaron al la apudaj setlejoj. Diversaj urbanizaĵoj jam el la 1970-aj jaroj havigis loĝejojn kaj al lokanoj kaj al enmigrintoj. La eksterlandanoj loĝantaj en Fontanar pasis el 10 en 1996 al 312 en 2011 (Instituto Nacional de Estadística).
El la Hispana Transiro al demokratio la urbestro estis plej ofte de maldekstra partio PSOE, ĉefe José Andrés Sánchez Lara kvinfoje.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Loĝejoj kaj servoj.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
municipoj de provinco Gvadalaĥaro |
---|
|
| |
---|
|