Nové Sady (germane Neustift) estas municipo en Ĉeĥio situanta en distrikto Vyškov en Sudmoravia regiono. Vivas ĉi tie 102 loĝantoj (2025). Tra la katastro de la municipo trafluas rivero Velká Haná. La municipo estas el tri flankoj ĉirkaŭita de armea spaco Březina kaj ĝia konsisto estas ankaŭ vilaĝo Březina.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Otinoves, Drahany kaj Armea spaco Březina.
La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1426.
Dum la Dua Mondmilito en la jaro 1943 la municipo estis perforte forloĝigita pro la tn. "Vyškova pafekzercejo", sed post fino de la Dua Mondmilito en la jaro 1945 ĝi estis denove enloĝigita.