Rudice estas municipo troviĝanta en Ĉeĥio, en Sudmoravia regiono, en distrikto Blansko. Vivas ĉi tie 983 loĝantoj (2024). La municipo troviĝas en imaga geografia centro de Moravia karsto. Rekte sub la municipo trafluas merga rojo tra kavernoj de Trafalado de Rudice kun la plej profunda seka abismo en Ĉeĥio. La ĉirkaŭaĵo de la municipo apartenas al la plej romantikaj lokoj en Moravia karsto. Rudice situas proksimume 9 km de distrikta urbo Blansko kaj proksimume 2 km de Jedovnice.
Monumento de RAF – nova monumento konstruita omaĝe de tri lokaj civitanoj, partoprenintoj en Batalo de Britio. Tio estis pilotoj Karel Trojáček kaj Karel Zouhar kaj ferdeka pafisto Vincenc Kocman.
Žegrov – karsta depresio en la sudokcidenta parto de la municipo
Kapelo de Antonio de Padovo
Kapelo de sankta Barboro
Minejo Seč
Rudice estas ankaŭ unu el haltejoj de internacia projekto de Eŭropa vojo de fero.