Chvalovice (germane Kallendorf) estas vinkultivada municipo en Ĉeĥio, en Sudmoravia regiono, en distrikto Znojmo proksimume 8 kilometrojn sude de Znojmo, sur limo kun Aŭstrio. La municipo Chvalovice konsistas el du partoj – Chvalovice kaj Hatě. Vivas ĉi tie 688 loĝantoj (2024). Tra la municipo trafluas rojo Daníž kaj kondukas ŝoseo I/38, sur kiu troviĝas ŝosea limpasejo Hatě – Kleinhaugsdorf.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Nový Šaldorf-Sedlešovice, Znojmo, Dyjákovičky, Havraníky, Šatov kaj Vrbovec.
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1279.
La infanteria fuorto MJ-S 4 Zatáčka estas konsisto de ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj. Ĝi estas tipa reprezentanto de pezaj objektoj, helpe de kiuj estis plifortigata linio de malpezaj fortikaĵoj. Konstruis ĝin praga konstrua firmao Konstruktiva a. s., betonado okazis en la tagoj 12-a ĝis 17-a de septembro 1938. Dum rezigno pri la limregiono surbaze de Munkena interkonsento en oktobbro de 1938 estis transdonita al Germanio vulgara konstruaĵo de la fuorto. Dum la okupacio okazis forŝiro de pafejoj de la ĉefaj armiloj, alie la fuorto pli karakterize ne estis damaĝigita. Nur post la Dua Mondmilito estis la konstruado el laŭkonstrua flanko finita, en la 1950-aj jaroj okazis ĝia reaktivigo. Ankoraŭ en la jaro 1998 Armeo de Ĉeĥio tenis la objekton en batalkapabla stato. Ekde la jaro 2008 la obkjekto estas en zorgado de klubo de Soldata historio ROTO Chvalovice.