Miroslavské Knínice, devene Německé Knínice, (germane Deutsch Knönitz) estas municipo en Ĉeĥio, en Sudmoravia regiono, en distrikto Znojmo. Vivas ĉi tie 351 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Kadov, Bohutice, Miroslav, Našiměřice, Suchohrdly u Miroslavi kaj Lesonice.
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1349.
Spite al sia historia nomo, la municipo estis ĉiam loĝigita sole de ĉeĥe parolanta loĝantaro. En la jaro 1923 la municipo estis almembrigita al Miroslav kaj ĝi memstariĝis en la jaro 1946.