Babice u Rosic estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Brno-provinco, en Sudmoravia regiono. Ĝi etendiĝas en Boskovica sulko. Vivas ĉi tie 798 loĝantoj (2025).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Rosice, Zakřany, Zastávka, Kratochvilka, Příbram na Moravě kaj Zbýšov.
La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1104. En la jaroj 1980–1990 Babice u Rosic estis konsisto de Zbýšov.
En Babice en la 19-a kaj la 20-a jarcentoj estis minita nigra karbo enkadre de Nigrakarba baseno Rosice-Oslavany. Nordokcidente de la municipo troviĝis minejo Ferdinand.